头像

La Rakonteto de Ai kaj Chenglei

作者 aŭtoro: Jadobela(李琳), 发表于 afiŝita je Wednesday, March 02, 2022, 14:20 (757天前)
编辑: Jadobela(李琳), 时间: Thursday, March 03, 2022, 01:31

La Rakonteto de Ai kaj Chenglei
Ai和程雷的小故事

Cxi tiu instruisto (Aux : sinjoro ) ,kia estas via nomo ?
这位老师,你叫什么名字?

Mia nomo estas Chenglei .
我的名字是程雷。

Ej ! Mi ne konas .
哦!不认识。

Staru !
你站住!

Kion vi rigardas ?
你瞅啥?

Mi nur rigardas vin! Kion vi faros ?
瞅你咋的?

Provu rigardi min refoje ?
你再瞅一个试试?

( Antauxe altenergia antauxaverto )
(前方高能预警)

( Biu , biu , biu ~~~~ ... pifpaf ! )
(啾,啾,啾~~~射击声!)

( Ahx~~ ! )
(啊~~!)

( La provoko el Ai )
(来自Ai的挑衅)

( La akvon multigu ! ) {Petolulo GDG}
(水再大点!){调皮鬼GDG}

Ne kolerigxu , instruisto (Aux : sinjoro ) Chenglei ! Mi sxercas kune kun vi ! En fakto , mi vere ne konas vin !
程雷老师别生气!和您开个玩笑!我其实,真不认识你!

[image]

La Rakonteto de Ai kaj Chenglei

头像

La Rakonteto de Ai kaj Chenglei

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 02, 2022, 23:23 (757天前) @ Jadobela(李琳)

Korekteto:

Provu rigardi min refoje!

头像

Sincerajn dankojn , sinjoro !

作者 aŭtoro: Jadobela(李琳), 发表于 afiŝita je Thursday, March 03, 2022, 01:25 (757天前) @ Petro Desmet'

Estimata sinjoro ,

Vi parolas tre prave !

Cxi tio vere estas mia eraro !

Mi devas danki vin , kiu montras al mi la eraron !

Mi donacas al vi mian imperiestrinan kronon .

[image]

Kaj mi ankaux donacas al vi mian oran lunkukon !

[image]

Refoje mi dankas vin por via helpo !

[image]

头像

Nedankinde, kara sinjorino!

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je Thursday, March 03, 2022, 16:56 (756天前) @ Jadobela(李琳)
编辑: Petro Desmet', 时间: Thursday, March 03, 2022, 17:13

Mia kara,

Mi vere ne meritas vian imperiestran kronon!
Mi estas treege honorata kaj eĉ ruĝiĝis !
Dankon!
Kaj fartu bone, kaj manĝu multe da oraj lunkuketoj.
Ankoraŭ multe kaj longe!

Kun koraj salutoj kaj kison sur vian frunton

Haleluja!!!!

Cetere, kara, mi ne estas sinjoro... sed Petro!

头像

Mia respondo !

作者 aŭtoro: Jadobela(李琳), 发表于 afiŝita je Friday, March 04, 2022, 13:00 (755天前) @ Petro Desmet'
编辑: Jadobela(李琳), 时间: Sunday, March 06, 2022, 18:50

Petro ,

Pardonon !

Mi respondas al vi la mesagxon tre malfrue ! Cxar hierauxnokte mi cxiam sidas cxe mia patrino , kiu faris dializon ! Cxe sxia lito mi legis mian libron << PLENA MANLIBRO DE ESPERANTA GRAMATIKO >> .

Bedauxrinde , eble vi ne bezonas mian imperiestran kronon , sed multaj miaj geinstruistoj sxatas gxin , cxar ili ne rifuzas mian imperiestran kronon kaj oran lunkuketon , kiuj estas tiel belaj !


[image]


Se vi ne sxatas mangxi la oran lunkukon , tiel mi donacas al vi la bongustan bauxzi-on , kiu estas sxatita de la cxampionino Jenise Spiteri en la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj .

La bauxzi-o estas via nova donaco ! Ne dankinde , Petro !

Por via kristanisma kaj esperantisma kiso , mi sincere esprimas al vi koran dankon !

[image]

Sed mia feo estas tre jxaluza , se li scias la aferon , kaj li volus cxirkauxpreni la vinagrujon trinki vinagron ! Kion fari !

Jes , mia feo ankoraux estas tiel cxarma !

Tiel mi estos okupita pro mia lernado !

Haleluja !
( Mi lernas la saluton de Petro ! )

Amitabon !
( Mi lernas la saluton de mia majstro Miaohui ! )

Zamen !
(Mi lernas la saluton de mia instruisto Chielismo ! )

Vivu la Komunista Partio !
( Mi lernas la saluton de mia patro ! )

Gxis , Petro !

头像

Mia reago al via respondo.

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je Friday, March 04, 2022, 19:38 (755天前) @ Jadobela(李琳)
编辑: Petro Desmet', 时间: Friday, March 04, 2022, 19:38

Tre kara sentema amikino,

(sent-ema! Ne sen-tema! Ĉar vi havas kaj traktas interesajn temojn.
Aĥ mi kompatas pro via mencio de dializo!!!
Feliĉe ke ĝi ekzistas, sed suferiga kaj timiga por tiu kiu devas suferi ĝin.

Kara, klopodu bonigi kaj esperantigi unu frazon vian, nome:

Mi sendas la porkidon donaci al vi la donacon por tio , ke mi petas vin Petro , kiu devas esti afabla al mia sendito , kiu estas tre aminda !

(donace!) = kiel donacon

Havu kuraĝon!

Dankon pro reago.
Ĉu vi verkis tiun gramatikan libron?

Petro

头像

Mia danka kaj helpa instrua respondo !

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je Friday, March 04, 2022, 21:55 (755天前) @ Jadobela(李琳)
编辑: Petro Desmet', 时间: Friday, March 04, 2022, 23:57

sendas la porkidon donaci al vi la donacon por tio , ke mi petas vin Petro , kiu devas esti afabla al mia sendito , kiu estas tre aminda !


Mi sendas la porkidon donace al vi.
Kaj ĉar ĝi estas donaco mi petas ke vi estu afabla al mia sendito.
Ĝi estas tre aminda!


Jes kara, dankon. Kaj saluton aminda porkido!

Kvankam.... rostita porkido, precipe tre juna suĉporkido estas treege bongusta!!!

Pardonu! Li3 lin2 !
Bongusta suĉporkideto kun stufitaj prunoj sur multekosta jada telero!
Jes mi do eĉ komprenas deĉifris vian Jadobela!!!
Kaj facile memorebla! Ido sun arbo apud reĝo ĉe arbaro!


Mi do ankaŭ klarigu ke De Smedt signifas "la forĝisto" tre ofta familia nomo en Eŭropo.


Petro porkamanto.

头像

Ĝis

作者 aŭtoro: Jadobela(李琳), 发表于 afiŝita je Sunday, March 06, 2022, 17:29 (753天前) @ Petro Desmet'
编辑: Jadobela(李琳), 时间: Sunday, March 06, 2022, 19:07

Petro ,

Ĉu vere ?

Ĉu mi traktis intersajn temojn ?

[image]

Laŭ mia opinio , pro via helpo en mia lernado mi nur donacis al vi unu baŭzi-on !

Dum preskaŭ ses jaroj mia patrino ĉiam faras la dializojn . Ŝia vivado ĝuste estas ĉi tia . Mi tutkore dankas vin por viaj kuraĝigaj vortoj ! Hieraŭvespere mi ankaŭ akompanis ŝin fari dializon .


La libro << PLENA MANLIBRO DE ESPERANTA GRAMATIKO >> estis verkita de sinjoro Bertilo Wennergren , kaj sinjoro Liu hongyuan tradukis gxin !

Jes , mia ĉina nomo estas Lilin-o . En ĉina lingvo la signifo de Lin-o estas bela jado ( Angla lingvo : Beautiful jade ) , tiel en ĉina lingvo mia adoltiĝa nomo estas Meiyu-o pro tio , ke mia esperanta nomo estas “ Bela Jado ” , Sed la esperanta nomo ne taŭgis por la regulo en la sistemo de esperanta gramatiko , tial mia instruisto Chielismo korektis mian nomon Jadobela por mi .

Bedaŭrinde , mi ne povas donaci al vi mian senditon , kiu ne estis la donaco por vi ! Kaj la baŭzi-o estas via donaco !

Mi nomas mian senditon Hanhan-o , kiu estas tre obeema , kutime li ŝatas manĝi bongustajn manĝaĵojn , alie li ŝatas fari belajn sonĝojn . Samtempe li helpas min sendi al geesperantistoj la baŭzi-ojn . Se Hanhan-o malaperus , tiel mi volus plori ! Hanhan-o nur estas unu malgranda knabo , fakte li ne havas amanton !

Mi daŭre analizas frazojn !

Ĝis !

头像

Saluton plej koran!

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je Sunday, March 06, 2022, 18:54 (753天前) @ Jadobela(李琳)
编辑: Petro Desmet', 时间: Sunday, March 06, 2022, 19:53

Kara,


Mi nur nun ĵus rimarkis ke vi respondis.
Nun estas manĝotempo, mi ne povas longe reagi sed post la manĝo mi
revenos.

Iom da pacienco, mi petas do.

Mi revenis post simpla manĝo: tomatan supon mi manĝis kaj poste (ĉe ni
ili estas apartaj! Nur post formanĝo de la supo oni atakas la ĉefan pladon. Hodiaŭ bakitan kolbason kun multe da saŭco kaj terpom-karot-pureon.
Ni ne plu mem kuiras pro nia aĝo kaj manĝo estas liverita de manĝoservo por maljunuloj.
Jam proksimume du jarojn.

Ĉu vi scias ke mi antaŭ kelkaj jaroj (inter 06-05-2017 kaj 22-05-2017) aperigis serion da tekstoj pri la Fundamento?
Mi timas ke pro la renovigo de la verda reto ili ne plu estas retroveblaj!

Fakte iu inteligenta Ĉino devus verki gramatikon de Esperanto bazita sur ĉina lingvo.

En Wennergren vi tute ne trovos klarigon "kial via frazo kiun mi citis" ne estas bona!!!
Mi komprenis la frazon ĉar mi klopodis ĝin laŭvorte traduki ĉinen!
Mi ja studis '(sed ne sufiĉe funde!) la ĉinan.
Ĝi (Wennergren-libro) cetere ne estas Esperantogramatiko sed ĝenerala gramatiko de la hindeŭropaj lingvoj!

Surbaze de nia fundamento (precipe de ĝia ekzercaro) oni povus ellabori gramatikon por Ĉinoj.
Mi vere esperas ke iam ĝi aperos!

Koren

Kaj dankon pro baŭ-ceŭ!

Petro

Petro

主题RSS Feed

powered by my little forum