Koŝmaro

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 12, 2022, 08:08 (494天前)

Koŝmaro (Ĵurnalo 日记)

La vetero estas tre bela. La suno enrampas ridetante tra la fenestro. Mi sidas super libro.

Subite leviĝas ondo da furiozaj bojoj ekstere. Mi levas mian dekstran manon por direkti mian orelon al la eksplodego de bojado. Verŝajne Flora iun atakas. Vibras ŝiaj jelpoj en la aero.

Mi hastas eksteren.

Ĝuste estas Flora, kiu lupe jelpas malice kontraŭ mian edzinon. Mia edzino, anhelante, minacas Floran per bastono. Ĉiun fojon, kiam ŝi levas la armilon, Flora freneze alsaltas ŝin. Flora eĉ forŝiras ŝian pantalonan krurumon. Kiam ŝi malantaŭeniras dum Flora daŭre persekutas ŝin, minace rigardante ŝin per siaj sangostriitaj okuloj.

Ĉe la vido de tio, mi kriegas al Flora: "Flora, malklera bruto nedankema! Lecionon vi volas? For! Vi ne devus ataki vian mastrinon! Ĉu vian mastrinon vi ne rekonas? Ĉu vi ne vidas, ke ŝi estas via mastrino? Kia bastardo! 'Bojado al Lü Dongbin sonas — la bonkorulon hund' ne konas'! Ni traktas vin sufiĉe bone, treege dorlotas vin kiel nian filinon, kiel vi aŭdacas ..."

Antaŭ ol mi finis paroli, Flora, nudigante siajn dentegojn, ululas: "Jes, vi trafas. Mi estas malklera bruto atakema. Mi ne estas en ordo, mi frenezas!" Kun la lasta vorto, Flora saltas sur min kaj mordas rekte en mian manon. Mi tiel teruriĝas, ke mi provas krii helpon, sed mi ne povas eligi krion, kvazaŭ io en la gorĝo sufokus min.

Ovrinte la okulojn, mi trovas, ke Floro estas buŝe tiranta mian livan manon.

Ah! Jen mi spertis teruran sonĝon. Gela ŝvito pluvas tra mia korpo.

Sidante kun krucitaj kruroj surlite, kun cigaredo inter la lipoj, mi penas kapti en la memoro la bildojn de la sonĝo, kaj ilin maĉas kaj remaĉas dum longa tempo ...

(Verkis Sovaĝa Ansero 2022.12.12)

Koŝmaro

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 12, 2022, 08:31 (494天前) @ 雁过留声

1. Mi sidas super libro. 我坐着埋头看书。
2. Subite leviĝas ondo da furiozaj bojoj ekstere. 此句的leviĝas还可以:aŭdiĝas, 整句还可以:Subite ondas furiozaj bojoj ekstere.
3. Ĝuste estas Flora, kiu lupe jelpas malice kontraŭ mian edzinon. 还可以:kiu aljelpas malice mian edzinon kvazaŭ lupo.
4. Ĉiun fojon, kiam ŝi levas la armilon, Flora freneze alsaltas ŝin. *Ĉiun fojon, kiam = Ĉiufoje, kiam = Ĉiam, kiam
5. Kiam ŝi malantaŭeniras dum Flora daŭre persekutas ŝin, *malantaŭeniras, retroiras, retropaŝas
6. 'Bojado al Lü Dongbin sonas — la bonkorulon hund' ne konas'! 狗咬吕洞宾,不识好人心!
7. Antaŭ ol mi finis paroli, *finis时态改为:finas
8. Sidante kun krucitaj kruroj surlite, 盘腿坐在床上,还可:Mi sidas, krucinte sub mi la krurojn,

Koŝmaro

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 12, 2022, 09:55 (494天前) @ 雁过留声

Ovrinte la okulojn, mi trovas, ke Floro estas buŝe tiranta mian livan manon.

这句的Floro改为女的词尾a, Flora

我惊出一身冷汗

作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Monday, December 12, 2022, 16:17 (494天前) @ 雁过留声

Ah! Jen mi spertis teruran sonĝon. Gela ŝvito pluvas tra mia korpo.
啊呀!喏!经历这个噩梦,我惊出一身冷汗。:-D

我惊出一身冷汗

作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Monday, December 12, 2022, 16:41 (494天前) @ Kapro

Sidante kun krucitaj kruroj surlite, kun cigaredo inter la lipoj, mi penas kapti en la memoro la bildojn de la sonĝo, kaj ilin maĉas kaj remaĉas dum longa tempo ...
我盘腿而坐,嘴唇叼着一支烟。我想捕捉记忆里梦中的画面,长时间地反复咀嚼梦境的意味... ...:-D

Koŝmaro

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 13, 2022, 10:40 (493天前) @ 雁过留声

Ĉe la vido de tio, mi kriegas al Flora:

改为:Ĉe tiu vido, ... (PIV)

主题RSS Feed

powered by my little forum