《MARTA 》(27)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 31, 2022, 07:39 (454天前)

《MARTA 》(27)

— Sinjorino! — ŝi diris laŭte, — mi tre dezirus ricevi ian firman oficon.

— Zminska meditis momenton.

— Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.

— Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.

— Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.

Marta ne hezitis eĉ unu momenton.

— Mi konsentus tian pagon, — ŝi diris, — se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.

La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.

— Ha! — ŝi diris, — vi ne estas do sola, vi havas infanon ...

— Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam ian malagrablaĵon.

— Mi kredas, — diris Zminska, — kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.

Marta rigardis la parolantinon kun miro.

— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — la personon, kiu ĵus foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino ... kaj kun tiom ... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?

— Ne, — respondis Zminska, — ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino.

(未完待续)

《MARTA 》(28)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 31, 2022, 07:42 (454天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(28)

Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazaŭ diris: "Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?"

Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias ... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al ŝi: tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero, sed vi, kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.

— Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro.

— Neniam! — ekkriis Marta, interplektante la manojn, — neniam mi disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn ... Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero ...

Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.

— Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi al mi lecionojn privatajn ...

— Lecionojn de franca lingvo? — interrompis la mastrino de la loĝejo.

(未完待续)

(27)和(28)帖阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 31, 2022, 09:05 (454天前) @ 雁过留声

(27)和(28)帖阅读札记

1. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al mi, malkaŝeco estas mia devo.

—— 第一个ke引导宾从,宾从里包含一个ke的宾从,其中包含kiuj的定从。 en la rilatoj kun la personoj = en la rilatoj al la personoj = rilate al la personoj = rilate la personojn; kiuj sin turnas al mi, 是定从。 *koncerne la personojn

2. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.

—— 由于您的世界语知识一般,而且不是巴黎口音,由于您的音乐教育差不多等于零,所以您只能初学者。

3. Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.

—— = Ŝia koro frapadis dum ŝi demandis. 玛尔塔问,心房怦怦地跳起来。 *kun frapanta koro; kun batanta koro

4. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?

—— 难道她受过什么了不起的教育?

5. Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto,

—— Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo glitis nun rideto, 在严肃的介绍所女主人的嘴唇上掠过一丝微笑

6. Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero,

—— aŭdis pri tio, ke 间接宾语从句。

7. Neniam! — ekkriis Marta, interplektante la manojn,

—— interplektante la manojn, 十指交错地握着双手

8. Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero ...

—— kio 定从。

更正

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, December 31, 2022, 09:13 (454天前) @ 雁过留声

2. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.

—— 由于您的世界语知识一般,而且不是巴黎口音,由于您的音乐教育差不多等于零,所以您只能初学者。

—— 所以您只能初学者。 改为:所以您只能教初学者。

《MARTA 》(29)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 01, 2023, 08:13 (453天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(29)

— Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo ... iam mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn ...

— Ĝi nenion utilus al vi, — interrompis Zminska.

— Kial, sinjorino?

— Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis ...

Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; ĉi tiu post momenta halto aldonis:

— Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.

— Viroj? — elbalbutis Marta, — kial ekskluzive viroj?

Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:

— Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.

Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.

— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj ..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo ...

— Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj ... interrompis Zminska.

(未完待续)

《MARTA 》(30)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 01, 2023, 08:16 (453天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(30)

— Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, — rimarkigis Marta.

— Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo.

Marta denove enpensiĝis.

— Sekve, — ŝi diris post momento, — kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj? ...

— La lingvoj, artoj ...

La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun ne pensis.

— Artoj, — ŝi eldiris rapide, — sekve ja ne sole muziko ... mi lernis pentri ... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.

— Certe, — ŝi diris, — se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko ...

— Kial, sinjorino?

— Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta ... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn ...

— Tre lerta en la penetrado mi ne estas, — respondis Marta; — mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.

— En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, —diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento.

— Kial, sinjorino? — mallaŭte demandis la juna virino.

— Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, — respondis la mastrino de la oficejo.

(未完待续)

(29)和(30)帖阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 01, 2023, 08:19 (453天前) @ 雁过留声

(29)和(30)帖阅读札记

1. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn ...

—— 我要努力来充实我的知识 ......

2. Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis ...

—— nek ..., nek ... 既不 ... 也不 ...,都不; kun pura konscienco 问心无愧地,心地坦然地,泰然地;pri kiuj 定从。

3. Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; ĉi tiu post momenta halto aldonis:

—— per larĝe malfermitaj okuloj rigardis 睁大眼睛看;ĉi tiu:代替前面已提到的人或物,以避免重复,指la parolantan virinon

4. Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.

—— 这些学科差不多只有男人从事。sin okupi per: 忙于;从事

5. Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.

—— tial, ke 原因状语从句。

6. Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo.

—— tial, 原因状语从句。

7. ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon;

—— la viroj estas pli dezirataj, 更需要男人;男人更吃香。ŝajnas al mi, ke 主语从句;komprenis, kial 宾从;kiam 时从。

8. jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro.

—— havi lokon 发生;举行;进行;有。如:Festo havas lokon hodiaŭ. 今天过节。 tie, kie 地点状语从句。 kie 定从; ke 结果状语从句。

9. Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj,

—— tiam, kiam 时从。

10. Marta denove enpensiĝis.

—— enpensiĝis 陷入沉思;*droni en medito; profundiĝi en siaj pensoj

11. La okuloj de Marta ekbrilis per espero.

—— 玛尔塔的眼睛里闪现了希望。

12. tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko ...

—— ol 比较状语从句。

13. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn ...

—— estas tre lerta en 很擅长;*esti forta/malforta en 在某方面强/差(弱);Se 引导真实条件状语从句。kio 定从。

14. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.

—— tiom, ke 结果状语从句,表程度。

15. En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, —diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto.

—— trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. 把双手交叉地放在胸前。分词短语作状语,是次要动作,主要动作是diris

《MARTA 》(31)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 02, 2023, 07:45 (452天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(31)

Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado.

— Pardonu, sinjorino, — ŝi diris post momento, levante sian vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, — pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano ... Miaj pensoj konfuziĝas ... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni ... sed ... mi ne povas ... mi ne komprenas ...

Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj malvarmaj okuloj ekbrilis per pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.

— Vi, sinjorino, ne estas la unua, — ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, — vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, — al ĉiu klarigos ilin sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.

(未完待续)

《MARTA 》(32)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 02, 2023, 07:49 (452天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(32)

Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono ...

— Vane vi streĉas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino Zminska, — nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan — per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi ĉion havas kontraŭ si — por si ŝi havas nenion.

— Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.

— Sinjorino! ŝi diris, — ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?

(未完待续)

主题RSS Feed

powered by my little forum