读书笔记:《安徒生童话集》第1卷94页——126页

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 01, 2023, 08:10 (489天前)

《安徒生童话集》第1卷94页——126页

《安徒生童话集》第1卷94页

1. tute ĉe la vojo

2. kaj tiel ĝi kreskis kun ĉiu tago pli kaj pli

3. turnis sin tute kun la vizaĝo al la varma suno, rigardis supren al ĝi ...

《安徒生童话集》第1卷95页

1. lernis de ...

2. la suno lumas sur min kaj la vento min kisas!

3. ju malpli da bonodoro ili havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon. * sian kapon,用单数。

4. Dank' al Dio, ke mi staras tiel proksime, ...

5. ho, tion oni tute ne povas imagi al si.

6. La birdo kisis ĝin per sia beko, ...

7. Duone hontanta kaj tamen interne tre ĝoja, ĝi ekrigardis al la floroj tie en la ĝardeno. *Duone hontanta kaj tamen interne tre ĝoja, 前置定语,修饰主语 ĝi。

8. perdis sian bonan humoron

《安徒生童话集》第1卷96页

1. endormiĝis kaj sonĝis la tutan nokton pri la suno kaj pri la malgranda birdo

2. tute apud ...; tute ĉe ...

3. esti en malbona humoro

4. Deŝiru la floron!

5. Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto, kaj la aero estas tiel peza!

6. diri adiaŭ al ...

《安徒生童话集》第1卷97页

1. Tiam ĝiaj okuloj trafis la lekanteton.

2. kaj la birdo faris al ĝi kapsignojn, kisis ĝin per sia beko

3. Fariĝis vespero, ...

4. kaj ĝia koro krevis de senforteco kaj sopirado

5. Malsana kaj malĝoja ĝi pendis al la tero. *Malsana kaj malĝoja

6. en la sekvanta mateno=la sekvantan matenon

7. ploris multe da larmoj

《安徒生童话集》第1卷97页

1. per unu vorto

2. altiris al si la atenton

3. Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo, ... *kuŝiĝis laŭ sia tuta longo

《安徒生童话集》第1卷99页

1. senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron

2. Kiam fariĝis vespero, ... Kiam fariĝis mateno, ...

3. ludi kaŝiĝion

4. partopreni en la ludado

5. faris transkapiĝojn 翻了几个筋斗

6. Ŝi staris tute rekte sur la pinto de sia piedo, kaj ambaŭ ŝiaj brakoj estis levitaj; li sur sia unu piedo estis tiel same persista kaj ne deturnis de ŝi siajn okulojn eĉ por unu sekundo.

7. Ĉi mi estas! 我在这儿! 可否:Ĉi tie mi estas! ?

8. li oponiis nekonvena tiel laŭte krii. 他觉得那么大声地喊是不合适的。

9. plaŭdis per la manoj

10. La papera ŝipeto balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj de tempo al tempo ĝi turniĝadis en rondo, tiel ke turure atakis la stanan soldaton.

《安徒生童话集》第1卷100页

1. grincigis la dentojn

2. Sed la fluo fariĝis ĉiam pli kaj pli forta. 水流越来越急。*pli kaj pli:越发,越来越......

3. la kompatinda atana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. *kiom li povis

4. La ŝipeto turniĝis tri aŭ kvar fojojn kaj pleniĝis de akvo ĝis la rando, ĝi devis droni. La stana soldato staris en akvo ĝis la kolo, kaj la ŝipeto iris ĉiam pli kaj pli profunden. Ĉiam pli kaj pli la papero dissolviĝis; jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato.

5. en la oreloj de la stana soldato sonis

6. kuŝis laŭ sia tuta longo kun la pafilo en la mano

7. La fiŝoj ĵetadis sin tien kaj reen kaj faradis la plej terurajn movojn.

《安徒生童话集》第1卷101页

1. prenis la soldaton je la mezo de lia korpo kaj enportis lin en la ĉambron, ...
*preni iun je la kolo
*preni la knabon je la mano

2. Ŝi ĉiam ankoraŭ staris sur unu piedo kaj tenis la duan alte en la aero, ŝi ankaŭ estis persista.

3. Li rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili nenion diris unu al la alia.

4. Tiam malfermiĝis pordo, la vento kaptis la dancistinon, ...

*timo (teruro, doloro, kolero, ĝojo, rido) lin kaptis
*min kaptis dubo (malespero)
*li sentis, ke lin kaptis malvarmo
*kaptis nin pluvo neatendita
*ŝipo kaptita de ventego

《安徒生童话集》第1卷102页

1. iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj abro ĉe la flanko.

2. Ilia patro, kiu estis reĝo super la tuta lando, edziniĝis kun ...

3. flugu en la formo de grandaj birdoj sen voĉo.

4. ili aliformiĝis en dek unu belegajn sovaĝajn cignojn.

5. frapadis per la flugiloj

6. ili flugis ĝis granda malluma arbaro, kiu etendiĝis ĝis la bordo de la maro

7. Ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno, ...

《安徒生童话集》第1卷103页

1. Pasis tagoj post tagoj.

2. la vento transigadis la foliojn

3. ŝia koro pleniĝis de kolero kaj malamo kontraŭ la knabino.

4. ili aliformiĝus en ruĝajn rozojn

《安徒生童话集》第1卷104页

1. Ŝi tute perdis la vojon.

2. kaj ĉirkaŭe en la herbo kaj sur la musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj

3. ŝi transigis la foliojn

4. Kiam ŝi leviĝis, la suno staris jam alte.

5. Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.

《安徒生童话集》第1卷105页

1. Trairinte kelke da paŝoj, ŝi renkontis maljunan virinon, ...

2. Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo, ĉe kies bazo brue fluis torento.

3. ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo.

4. La tuta belega maro kuŝis nun etendita antaŭ la juna knabino.

5. la akvo per konstanta turnado donis al ili ĉiuj formon globan.

6. Mi dankas vin pro via instruo, vi klaraj ruliĝantaj ondoj!

《安徒生童话集》第1卷106页

1. Kiam leviĝis vento, tiam la ondoj krispiĝis kaj montris sin en vesto el ŝaŭmo. *varma vento krispigis la akvon.

2. la akvo leviĝadis malforte, kiel la brusto de dormanta infano.

3. ili ŝvebas unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando.

4. frapis per siaj grandaj blankaj flugiloj

5. vokis ilin laŭnome

6. Ni, fratoj, flugadis kiel sovaĝaj cignoj tiel longe, kiel la suno staras sur la ĉielo; kiam ĝi subiras, ni ricevas returne nian homan formon.

7. transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu; ...

8. ĝi estas nur ĝuste tiel granda, ke ni povas ripozi sur ĝi dense flanko ĉe flanko.

《安徒生童话集》第1卷107页

1. Dum dek unu tagoj ni havas la permeson resti ĉi tie, flugi trans ĉi tiun grandan arbaron. *havi la permeson

2. poste ni devas flugi trans la maron en belegan landon

3. Ni ne havas ŝipon nek boaton.

4. Ili interparolis preskaŭ dum la tuta nokto, nur por kelke da horoj la dormo fermis iliajn okulojn.

5. kaj kiam la suno subiris, ili aperis en sia homa formo.

6. Ĉu vi havas kuraĝon akompani nin?

7. kaj kiam la suno leviĝis kaj la fratoj aliformiĝis en sovaĝajn cignojn, ...

8. La radioj de la suno brilis al ŝi rekte en la vizaĝon, tial unu el la cignoj ŝvebis super ŝia kapo, por ombri ŝin per siaj larĝaj flugiloj.

《安徒生童话集》第1卷108页

1. Dum la tuta tago ili flugis seninterrompe, kiel sago flugas tra la aero, ...

2. Jen prepariĝis fulmotondro kaj la vespero alproksimiĝis.

3. Ŝi havis la impreson, ke la cignoj pli forte frapas per la flugiloj.

4. Ha, ŝi estis la kulpo, ke ili ne povis flugi sufiĉe rapide!

5. Tiam ŝi el plej profunda koro preĝis al Dio, ... *el plej profunda koro

6. La nigra nubo ĉiam pli kaj pli alproksimiĝis, la fortaj puŝoj de la vento antaŭdiris ventegaĵon.

7. La nuboj kunbuliĝis en unu solan, grandan, minacan mason, kiu en formo de bulego da plumbo ŝoviĝadis antaŭen. Ekbrilis fulmoj unu post alia.

8. Al Elizo forte batis la koro.

9. Ĝi aspektis ne pli granda ol foko, kiu levis la kapon el la akvo.

10. La suno rapide malleviĝis; nur mallarĝa strio brilis ankoraŭ super la akvo.

11. La lumo de la suno estingiĝis kiel lasta fajrero de brulanta papero.

12. Ŝi vidis, ke la fratoj staras ĉirkaŭ ŝi brako sub brako, ... *brako sub brako; brako en brako

13. La maro frapadis sur la rokon kaj verŝiĝadis super ĝin kiel pluvego.

14. kaj la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo.

15. Sed la fratino kaj la fratoj tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis preĝojn, el kiuj ili ĉerpis konsolon kaj kuraĝon. *ĉerpis konsolon kaj kuraĝon 获得安慰和勇气

《安徒生童话集》第1卷109页

1. Tiu penso okupadis ŝin tiel vive, ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo, ...

2. sed ĉu vi havas kuraĝon kaj persiston?

3. bati ion (iun) per viaj piedoj

4. de la komenco ĝis la fino de tiu laboro

《安徒生童话集》第1卷110页

1. Tiam ŝi stariĝis sur la genuoj, ...

2. La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro, ĉar ŝi ne povis havi trankvilecon ĝis ŝi liberigos siajn fratojn.

3. Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia.

4. De kie vi venis, vi belega infano?

5. tiam mi vetos vin per veluro kaj silko, mi metos al vi sur la kapon la oran kronon, ...

《安徒生童话集》第1卷111页

1. kaj oni kondukis ŝin tra bonodoraj ĝardenoj en plej luksajn salonojn. Sed eĉ unu rideto ne aperis sur ŝia buŝo kaj ne ekbrilis el ŝiaj okuloj; ...

2. rideto aperis sur ŝia buŝo kaj la sango revenis en ŝiajn vangojn, ...

3. Kvankam la ĉefepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la reĝo, ili tamen ne penetris en lian koron.

4. en komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.

《安徒生童话集》第1卷112页

1. ŝiaj okuloj spegulis ŝian internan amon al la bona, bela reĝo, ...
*ŝiaj okuloj spegulis ŝian amon
*lia vizaĝo spegulas sanon

2. Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere.

3. Ho, se estus permesite al ŝi sin konfidi al li, ... 但愿准许她向他吐露真情, ......
*向......敞开心扉,向......说心里话,向......吐露真情:ĉiu amas sin konfidi al li 大家都愿意跟他说心里话
*(女人)委身于:ŝi sin konfidis al la generalo 她委身于那个军官

4. Ho, kion signifas la doloro de miaj fingroj en komparo kun la turmento, kiun suferas mia koro!

5. Mi devas riski, Dio ne fortiros de mi Sian manon! 我得碰碰运气,上帝不会不管我!

6. per siaj longaj, malgrasaj fingroj ili fosis en la freŝajn tombojn

7. ili fiksis sur ŝi siajn malbonajn rigardojn

8. Tiam du grandaj larmoj elfluis sur la vangojn de la reĝo, kaj kun dubo en la koro li iris hejmen.

9. En la nokto li ŝajnigis, ke li dormas, sed trankvila dormo ne venis sur liajn pkulojn.

10. Kun ĉiu tago lia mieno fariĝadis pli malserena.

11. Sur la reĝan veluron kaj purpuron fluadis malsupren ŝiaj maldolĉaj larmoj.

《安徒生童话集》第1卷113页

1. sed ŝi balancis la kapon kaj petis lin per la rigardo kaj la mieno, ke li denove foriru.

2. kantis tiel gaje, kiel ŝi povis, por ke ŝi ne perdu la kuraĝon.

《安徒生童话集》第1卷114页

1. la reĝo dormas kaj oni ne povas permesi al si veki lin.

2. Eĉ sur sia vojo al la morto ŝi ne interrompis la komencitan laboron.

3. Tiam la popolamaso timigite retiriĝis flanken.

4. Nun la juĝeja servisto prenis ŝin je la mano. Tiam ŝi rapide ĵetis sur la cignoj la dek unu maŝkirasojn.

《安徒生童话集》第1卷115页

1. Ho, kial Eva deŝiris frukton de la arbo de sciado! Kial Adam manĝis la malpermesitan frukton! Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio. Neniam la peko venus en la mondon!

2. Li estis tiel laca, ke li nur malfacile povis sin teni sur la piedoj.

3. lia avino rakontis al li, ke ĉiu floro en la ĝardeno de la paradizo estas plej dolĉa kuko kaj ĝiaj stamenoj estas plej delikata vino.

*世界语强调数上一致,可如果表语是不可数名词,就不能用复数了。如上句:ĝiaj stamenoj estas plej delikata vino.

《安徒生童话集》第1卷116页

1. Unu malsaĝulo povas pli multe demandi, ol dek saĝuloj povas respondi!

2. Miaj filoj estas memstaraj kaj ne demandas permeson; *demandas permeson=petas permeson

3. kvankam ili estas grandaj obstinuloj.

4. ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj. Longaj pendoglacioj pendis sur lia barbo, kaj unu hajlero post la alia faladis malsupren de la kolumo de lia jako.

《安徒生童话集》第1卷117页

1. La internan flankon oni turnis eksteren, ... *想到农村杀猪翻肠子的情景,这个表达好,不难,但不一定会表达!

2. Ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo! *嘴里流涎

《安徒生童话集》第1卷118页

1. Mi faris transkapiĝojn en la savanoj, ... *faris transkapiĝojn 翻筋斗

《安徒生童话集》第1卷119页

1. La suno bruligis de supre, kaj la sablo elspiris ardantan varmegon de malsupre.

*de supre
*de malsupre

*de supre malsupren
*de malsupre supren

2. tio faras nur bonan efikon sur via klereco. 这对你的素养有良好影响。

《安徒生童话集》第1卷120页

1. ĝi elmordis truon, ...

2. La reĝido sidis apud la orienta vento, tial ili baldaŭ interamikiĝis. *interamikiĝis

3. depost la tempo de Adam kaj Eva

《安徒生童话集》第1卷121页

1. Estis malĝentile, ke mi ne diris adiaŭ al via patrino kaj al viaj fratoj! *主语从句

2. Kiam vespere fariĝis mallume, la grandaj urboj prezentis belegan vidaĵon. Jen tie, jen ĉi tie aperis lumoj malsupre. Tio faris tian impreson, kvazaŭ oni ekbruligis pecon da papero ...

3. plaŭdis per la manoj

4. Ili direktis sin pli suden, kaj la aromo de spicoj kaj floroj baldaŭ leviĝis al ili.

5. Ni salutis vin je via reveno!

6. la vinberbranĉoj pendas malsupren kiel grandaj verdaj kurtenoj?

7. Envolvu vin en vian mantelon, ...

8. Tio do estas la vojo al la ĝardeno de la paradizo?

9. Hu, kiel glacie malvarme tie estis!

《安徒生童话集》第1卷122页

1. ili devas rampi sur la manoj kaj piedoj

2. Ŝajnas al mi, ke al la ĝardeno de la paradizo ni iras per la vojo de la morto. *per la vojo de la morto

3. ĉe ĉiu moviĝo ŝprucis bluaj fajreroj

4. En la herbo apude staris amaso da pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj.

5. Leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj, ...

《安徒生童话集》第1卷123页

1. ŝiaj okuloj lumis de ĝojo. Ŝi prenis la reĝidon je la mano kaj kondukis lin en sian palacon.

2. la anĝeloj kun grandaj flugiloj ŝvebadis supren kaj malsupren.

3. Aspektis, kvazaŭ la arbo ploras per sangaj larmoj.

4. ĉiuj landoj de la mondo preterglitas antaŭ niaj okuloj.

《安徒生童话集》第1卷124页

1. Tio dependas de vi mem!

2. kun ĉiu paŝo via dezirego kreskos

3. la orienta vento kisis lin sur la frunto

4. Cikonioj kaj pelikanoj flugis en vicoj simile al flugetantaj rubandoj kaj akompanis lin ĝis la limo de la ĝardeno.

5. post la subiro de la suno

6. eksonis per tonoj de kordoj kaj de fluto

7. La suno malleviĝis, la tuta ĉielo fariĝis ora maro, kio donis al la lilioj la brilantan aspekton de plej belaj rozoj.

《安徒生童话集》第1卷125页

1. li sentis tian feliĉon, kian li neniam antaŭe sentis. 定语从句。

2. Ĉion oni devas scii, la homo estas la sinjoro de la tero!

3. tio estis, laŭ sia aspekto, ruĝaj briletantaj steloj *laŭ sia aspekto

4. kun ĉiu paŝo la vangoj de la reĝido brulis pli varmege, lia sango pulsis pli forte.

5. La feino deĵetis sian radiantan veston, fleksis flanken la branĉojn, kaj unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili.

6. Li tamen tiris flanken la branĉojn.

7. li klinis sin super ŝin kaj vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj.

8. Ĉu vi ploras pri mi?

9. ĝi trapenetras mian sangon, trapenetras miajn pensojn.

10. Tiam ekkrakis frapo de tondro, tiel profunda, tiel terura, kian neniu iam aŭdis antaŭe.

11. La reĝido vidis, kiel ĉio malaperas en nigran nokton.

12. Morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, ...

《安徒生童话集》第1卷126页

1. La malvarma pluvo frapis lian vizaĝon, la akra vento ĉirkaŭblovis lian korpon, tiel ke li fine denove rekonsciiĝis. *结果状语从句


——
2016.2.9

主题RSS Feed

powered by my little forum