请有兴趣的学员翻译,***Junular:做一个敢于孤立冲锋的无产阶级革命战士 冲锋不止,战斗不息 

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 07:52 (487天前)

1. Estas ridinde (interese), ke li tion ne komprenas.

2. Vi devas iri tien (reveni hejmen, ellerni Esperanton) kiel eble plej rapide.

3. Kiam mi envenis la ĉambron, ŝi estis skribanta longan leteron (estis leganta libron, estis faranta sian hejmtaskon).

4. Mi jam estas fininta mian laboron (estas skribinta la leteron, estas leginta la libron).

5. Ĉu vi estas ludanta gitaron (violonon, futbalon, dramon)?

Jes, mi estas ludanta gitaron (violonon, futbalon, dramon).

 

Teksto

Akiri Monon per Laboro

Iu viro havis filon tre mallaboreman. Dum lia tuta vivo, la patro nutris lin ĝis, fine, la patro maljuniĝis kaj malsaniĝis.

Tiam li diris al sia edzino, "Mi estas testamentonta mian tutan havaĵon al iu fremdulo; mi lasos la filon sen heredaĵo. Mi trovas lin tre mallaborema. Li estas la plej mallaborema junulo en la mondo. Li povas akiri nenion per laboro." La patrino, kiu tre amis sian filon, decidis helpi al la filo. Ŝi donis al li oran moneron, kaj diris, "Prenu ĝin, filo mia, kaj forestu ie ĝis la vespero! Tiam, revenu kaj aliru al la patro; donu al li tiun ormoneron kaj diru, ke vi perlaboris ĝin."

La filo agis tiel. Vespere, li revenis, aliris al sia patro, kaj donis al li la ormoneron. La patro prenis la moneron kaj ĵetis ĝin en la fornon, kaj li diris, "Ne vi perlaboris ĉi tiun!" La filo ekridetis kaj eliris.

La patrino komprenis la aferon, kaj ŝi diris al sia filo, "Estas klare, ke ni ne povas trompi la patron, filo mia. Vi mem devas eklabori."

La filo foriris, kaj li laboris dum tuta semajno. Tiam, li revenis kaj donis al la patro ormoneron. La patro prenis ĝin kaj denove ĵetis ĝin en la fornon. Li diris, "Ne, filo, por tiu monero, ne vi laboris."

La filo saltis al la fonto kiel eble plej rapide. Per nuda mano, li elpuŝis el la fajro la moneron, kaj kriis, "Dum la tuta semajno, mi estis laboranta por akiri tiun moneron, kaj vi ĵetis ĝin en la fajron?!" Tiam lia patro diris, "Jes, nun mi kredas, ke vi mem estis laboranta por tiu monero dum la tuta semajno."

主题RSS Feed

powered by my little forum