《MARTA 》(33)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 08:25 (486天前)

《MARTA 》(33)

Zminska ekridetis mallaŭte,

— Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k.t.p.?

— Sekve, — ekriis Marta kun nekutima flameco, — sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mi frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?

Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino, flamigadis la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu devas defendi ŝin kontraŭ — morto per malsato!

Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:

— Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.

Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.

La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.

Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.

(未完待续)

《MARTA 》(34)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 08:27 (486天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(34)

— Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.

Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.

Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.

En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj.

Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo.

(未完待续)

主题RSS Feed

powered by my little forum