灵感来自于(March 06, 2022, 09:25)毛自富当选为院士,我就用世界语写。

作者 aŭtoro: 雁过留声 (回顾2022年的灵感), 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 10:13 (486天前)

灵感来自于(March 06, 2022, 09:25)毛自富当选为院士,我就用世界语写。


Estimata sinjoro Mao Zifu,

Mi tre ĝojas ekscii pri tio, ke vi nelge estis elektita kiel akademiano de AdE.

Viaj multjaraj penadoj finfine estas rekompencitaj per sukceso. Ĉi tie mi letere adresu al vi komplimenton pro via sukceso!

Ankoraŭ pli grandan sukceson en la estonteco!

Bonfarton kaj ĉion bonan!

Kore via,
Sovaĝa ansero

灵感来自于(March 04, 2022, 15:58)窗外一个女人在骂人,我就用世界语写。

作者 aŭtoro: 雁过留声 (回顾2022年的灵感), 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 10:16 (486天前) @ 雁过留声 (回顾2022年的灵感)

灵感来自于(March 04, 2022, 15:58)窗外一个女人在骂人,我就用世界语写。

Mi siestas en la ĉambro. Ekstere ondadas insultoj, kiuj ŝiras min el la siesto. Kia bruo! Kio okazis? Mi distiras la kurtenojn kaj rigardas tra fenestro de mia ĉambro.

Jen estas virino, kiu, juna kaj bela, tute sola, kun la manoj surkokse, verve sputas insultojn oni ne scias al kiu:

Fi! Fi al vi! Al mil diabloj! Kiam vi diras unu, tio estas unu; kiam vi diras du, tio estas du. Kio estas vi! Ne ŝovu vian nazon en mian vazon! Ja estas vi, kiu konfuzas la aferon ...

Mi estas supersaturita de malpuraj vortoj, kiuj terure agacas min.

Estante bela virino, kiel ŝi povas vomi tiajn naŭzajn vortojn?

Kial ŝi faras tian scenon!

Kiu konfuzas la aferon?

Kiu ĵetas koton sur kies vizaĝon?

...

Kiu pekas, tiu pagas!

Ŝi ne devas ĉion atribui al aliulo.

Mi tutkore avertas ŝin, helpe al ŝi: Estu diskreta!

Memoru: Kiam muro falas, ĉiuj puŝon faras!

Ĉe tio, ŝi mutiĝas, kaj iras for, returnante la kapon ĉe ĉiu paŝo por min rigardi ...

灵感来自于(March 25, 2022, 20:54)春天的脚步近了,我就用世界语写。

作者 aŭtoro: 雁过留声 (回顾2022年的灵感), 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 10:18 (486天前) @ 雁过留声 (回顾2022年的灵感)

灵感来自于(March 25, 2022, 20:54)春天的脚步近了,我就用世界语写。


Printempa vento, tre kaprica, jen eta jen ega, blovas jen milde jen moleste.

Kiam ĝi estas en bona humoro, ĝi tenere kisas min, karesas la teron, lulas branĉojn, kiuj aŭ tanĝas aŭ krispigas la akvosurfacon, sur kiu petolas la ondetoj.

Kiam ĝi estas en mava humoro, ĝi violente draŝas mian vizaĝon, ĉifas mian hararon, larmigas miajn okulojn, taŭzas mian menson, levas la polvon, kirligas nubon da sablo, kiu envolvas min. Mi komencas senti fridon. Mi kovriĝas de anashaŭto kaj tutkorpe tremadas.

(Mi ĉiam prenas venton por pluvo.)

Hodiaŭ en la aero portiĝas nigraj nuboj, gravedaj je pluvo, lante velante uesten. Pluvo pretiĝas.

Jen aŭdiĝas en la lontano la unua printempa tondromurmuro, kaj poste tondrobato, kiun sekvas densa pluvego. Ĝi daŭras plurajn horojn saturante la soifantajn teron kaj kreskaĵojn. Pluvo en printempo estas olee kara.

La tero cis kaj trans la rojo estas tapiŝita de herboj, minimume kvarcole altaj. Sur la holmo abrikotujoj, ĉerizujoj, persikujoj staras plene ŝarĝitaj de belaj floroj, kiuj, tre okulfrapantaj, vidate de lontane, ŝajnas nuboj ruĝaj aŭ blankaj zonantaj la holmon.

Ĉie jam pulsas printempo kaj regas printempa spiro.

Elen! Elhejmiĝu! Sorgrimpu sur la holmosupron, sor! sor! sor! por panorami la printempan pejzaĝon kaj brakumi la ĉarman naturon kaj spiri freŝan aeron!

(2022.3.25)

灵感来自于(March 20, 2022, 12:33)小区里一个疯女人,我就用世界语写。

作者 aŭtoro: 雁过留声 (回顾2022年的灵感), 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 10:22 (486天前) @ 雁过留声 (回顾2022年的灵感)

灵感来自于(March 20, 2022, 12:33)小区里一个疯女人,我就用世界语写。


(Avertu: Mia improvizaĵo neniun koncernas kaj celas.)

Flanken, flanken! Jen mi venas! Nun mi faru paroladon!

Lastatempe mian menson ĉiam hantas aminde ĉarma virino. Kian krimon ŝi kulpis por meriti tiajn murmurojn kaj kraĉadon? Eble ŝi sentas rankoron en la koro. Eble ŝi sentas multon sur la lango, tamen ĉi-momente ŝi ne scias, kiel komenci kaj kiel vortumi kaj kiel langumi. Kiu kirlis la aferon? Estas neniu alia krom ŝi! Kapricu laŭ ŝia plaĉo!

Ŝi, kondutante sinjorinece, surbuŝe paroladas pri justeco kaj bonkoreco, sed ŝia pita ventro estas plena de veneno! Ŝi jen frenezas jen folas jen kapricas jen skoldas jen ... Jam ne saveble!

Kiel nimfo kiel ŝi povas tieli? Kiel malfacile dresebla ĉevalido! Ĉiujn ŝi rigardas kiel nenion. Senhonta! La blanka kolombeto metamorfoziĝis en vulturon! Ŝi tute ne indas esti homo. Al tia homo proksimiĝante oni sentas jam naŭzon! Se ŝi estus mia filino, mi certe rekompencus ŝin per du klakaj vangofrapoj.

Malklera bruto! Ĉu vi deziras instruiĝi! Lecionon vi volas? Jes!

Ne pensu, ke ni estas stultaj! Kiel dirite, pli klare vidas apudaj observantoj. La tuta afero jam pruviĝas frivola kaj drola.

Nia tuta atento fokusiĝu al la virino, kiu nomiĝas ... kaj kiu elŝoviĝis nesciate el kie. Malgraŭ la brila eksteraĵo, ŝi aspektas pli kiel needukita grumblulino ol kiel klera demona reĝo.

Ŝi pelis sin en angulon! Ŝi kaŭzis al si dilemon! Ŝi frapis sin al la najlo! Ŝi semis venton kaj rikoltis fulmotondron. Ŝi levis ŝtonegon kaj ĝin faligi sur siajn proprajn piedojn.

Mankas reago? Ŝi endilemiĝas kaj ŝrumpas kaj kolapsas?

Konfesu al la popolo tion, kion vi faris. Tio ĉi estas por vi publika prijuĝo. Mankas eskapebleco. Vi devas fronti al publika prijuĝo!

Ovru la faŭkon, ke ni rigardu, el kio viaj dentoj kaj lango estas faritaj! Skizu al ni la aferon!

Sed unue, kompense al via peko, vi punu vin vangofrapante vin tien-reen per viaj manoj! Komprenite?

Stampu en via memoro la vortojn de Gorkij: La plej glora kaj granda tasko estas esti homo en la mondo!

灵感来自于(December 16, 2022, 09:04)一个口臭的美女,我就用世界语写。

作者 aŭtoro: 雁过留声 (回顾2022年的灵感), 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 10:30 (486天前) @ 雁过留声 (回顾2022年的灵感)

Amo sen miela kiso, ĉu tio estis amo? (Ĵurnalo 日记)


Ŝi estis knabino ĉiele bela, kun ovala vizaĝo, tufaj brovoj, grandaj okuloj, gracia kaj elasta talio, pufaj pugo kaj brusto. Sed la plej bela estis ŝia ĉarma ronda buŝeto, kiu estis simila al maturiĝinta ĉerizo elgutigonta dolĉan sukon. Kia tantaliga buŝeto! Ĉe tiu vido, viroj ne povis rezisti la tenton leki siajn lipojn kaj gluti buŝplenon da salivo, kaj eĉ havis soifon premi kison sur ĝin. Armeo da junuloj petis ŝian manon, aspirante pri edziĝo kun ŝi, sed ŝi donis sian manon al neniu el ili.

她是一个非常漂亮的女孩,瓜子脸,浓眉大眼,身段细软,胸臀丰满。而最漂亮的还是她那迷人的小圆嘴,犹如熟透了的樱桃,甘露欲滴。多么撩人的小嘴啊!男人见了它不能不舔嘴唇咽口水,更不用说想亲它两口。有好多小伙子向她求婚,渴望和她结婚,但被她一概拒绝。

Kvankam ŝi atingis jam aĝon de 24 jaroj, ŝia mano estis ankoraŭ libera.

她已经24岁了,可她依然单身。

Kian edzon ŝi deziris? Edzon kun monto da mono!

她想要找什么样的老公呢? 她要找非常有钱的老公!

Ŝi kredis je tio, ke mono estas ĉio, cetero estas nenio, tio, ke ŝi kun bela aspekto estas inda riĉulon kaj indas altan rangon kaj grandan riĉecon, kaj tio, ke malriĉulo ne meritas ŝin. Ŝin interesis nur mono, kiu estis la unua kondiĉo por vrio se li volis edziĝi kun ŝi.

她相信,万般皆下品,唯有金钱高,她也相信自己花容月貌配得上富翁,应该享有荣华富贵,她也相信穷光蛋配不上她。她只对钱感兴趣。如果男人娶她,钱是硬条件。

Kun pacienco ŝi atendis, ke la ĉielo donu al ŝi miliardulon.

她不慌不忙地等待苍天赐予她一个富翁。

La ĉielo ne trompis ŝian atendon.

苍天没有辜负她的期望。

Finfine falis en ŝiajn okulojn miliardulo, kiu estis ravita de ŝia bela aspekto. Kaj ŝi plaĉis al liaj okuloj.

终于,一个富翁进入她的视线。那富翁被她的美貌迷住,相中了她。

Ĉe la unua renkontiĝo, ili korinkliĝis unu al la alia.

初次相遇,他们彼此心生爱恋。

Ŝi decidis doni sin al li.

她决定嫁给他。

Li invitis ŝin en sian vilaon.

他邀请她到他的别墅来。

Plezure ŝi akceptis lian inviton.

她欣然应约。

Tio estis ilia unua rendevuo.

这是他们第一次约会。

Ili ambaŭ vizaĝalvizaĝe interbabilis longan tempon. Dume li jen turnis flanken la vizaĝon jen fingre ŝtopis la nazon jen premis la lipojn.

他们俩面对面谈了很久。期间,他时而把脸扭过去,时而用手指塞住鼻孔,时而咬咬嘴唇。

En la fino, li diris la lastan vorton kaj donis al ŝi belan forregalon.

最后,他作出了决定,巧妙地把她打发走了。

Ŝi fortrotis deprimita, kun penda kapo.

她耷拉着头,沮丧地走了。

Pro kio? Je kio ŝi estis kulpa?

因为什么? 她有什么错吗?

Ŝi estis kulpa nenion. Nur pro la kaŭzo, ke ŝi havas teruran halitozon. Sed tion li ne malkaŝis al ŝi, konsidere ŝian memrespekton.

她没啥错,只是因为她口臭。但考虑她的脸面,他没有告诉她原因。

Kvankam ŝia buŝo ĉerize freŝis, ĝi elspiris netolereblan fetoron.

虽然她的嘴犹如樱桃般鲜嫩,可它散发出让人无法忍受的恶臭。

Li ne povis elteni ŝian fiodoron. Kiel li kisus ŝin kaj akceptus ŝian kison en la estonteco se li prenus ŝin kiel edzinon?

他无法忍受她的口臭。假如他娶她为妻,将来他如何吻她,又如何接受她的吻呢?

Li ne povis malhavi kison. Li amis kisi kaj esti kisata. Amo tamen sen miela kiso, ĉu tio estis amo?

他不能没有吻。他喜欢吻和被吻。恋爱没有甜蜜的吻,还算是恋爱吗?


(Verkis Sovaĝa Ansero 2022.12.16)

要实践!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 03, 2023, 10:34 (486天前) @ 雁过留声 (回顾2022年的灵感)

光读书没用啊,要实践,抓住任何时机说世界语,哪怕说几句话也中啊!

这个口臭的美女难缠,有点折磨人

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 04, 2023, 10:10 (485天前) @ 雁过留声 (回顾2022年的灵感)

Ĉe la unua renkontiĝo, ili korinkliĝis unu al la alia.

初次相遇,他们彼此心生爱恋。

—— 唉,korinkliĝis打错了,读了好几遍都没看见,应该是:korinkliniĝis


还有这句:

Ŝi fortrotis deprimita, kun penda kapo.

她耷拉着头,沮丧地走了。

加个trista就好了!

Ŝi fortrotis, deprimita kaj trista, kun penda kapo.

也可以调整一下语序:


Ŝi, deprimita kaj trista, fortrotis, kun penda kapo.


刘晓哲说得对:大胆实践,不要怕错,慢慢规范自己的文字!

我比这口臭的美女更难缠,更折磨人!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 04, 2023, 11:08 (485天前) @ 雁过留声

同学们肯定会认为我是一个絮絮叨叨的人,太折磨人了。其实不然,我在用世界语实践,练习写日记,不断地进行修润,这个过程其实也是在交流,对同学们学习,尤其对一些想用世界语写日记的人会有启发的!

我比这口臭的美女更难缠,更折磨人!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 04, 2023, 11:23 (485天前) @ 雁过留声

再比如下句:

Armeo da junuloj petis ŝian manon, aspirante pri edziĝo kun ŝi, sed ŝi donis sian manon al neniu el ili.

有好多小伙子向她求婚,渴望和她结婚,但被她一概拒绝。

加上个:kun flamo en la brusto,更能渲染这口臭女人的美,更加体现男人向她求婚的急切心理。

Armeo da junuloj kun flamo en la brusto petis ŝian manon, 或者:Kun flamo en la brusto armeo da junuloj petis ŝian manon,

同学们看看,是不是这个理!

(我说的“同学们”是指我和你们都是学生,同在学习世界语,我不是你们的老师。)

语言是灵活的,有很大的发挥空间!

主题RSS Feed

powered by my little forum