读书笔记:《安徒生童话集》第2卷25页——48页

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 04, 2023, 07:46 (485天前)

《安徒生童话集》第2卷25页——48页

《安徒生童话集》第2卷25页

1. Li alvokis sian kortegestron, kiu estis tiel eminenta, ke ĉiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aŭ kuraĝis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom "P!", kaj "P!" ja nenion signifas.

2. sed mi ĝin serĉos, mi ĝin trovos!

3. La kortegestro kuradis supren kaj malsupren sur ĉiuj ŝtuparoj

《安徒生童话集》第2卷26页

1. Tiam larmoj staras en miaj okuloj kaj mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon!

2. Kiam ili tramarŝis pecon de la vojo, subite bovino komencis bleki. *tramarŝis pecon de la vojo

3. sidas efektive tute eksterordinara forto en tia malgranda besteto! *sidi: en unueco sidas nia forto 我们的力量在于团结一致

4. Poste ekblekis ranoj en la marĉo. *ekbleki

5. kaj ŝi montris en la direkto al malgranda griza birdo supre en la branĉoj.

6. Kian simplan eksteraĵon ĝi havas!

7. Kun la plej granda plezuro!

8. Ĝi havos grandan sukceson en la kortego!

《安徒生童话集》第2卷27页

1. mi havas la grandan plezuron komuniki al vi la ordonon, ke ...

2. ravi lian imperiestran moŝton per via ĉarmega kantado

3. En la palaco ĉio estis en festa parado.

4. ricevi la permeson fari ion

5. Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn, ...

6. faradis aprobajn kapmovojn al iu (io)

7. La najtingalo kantis tiel ĉarme, ke ĉe la imperiestro aperis larmoj en la okuloj; la larmoj fluis malsupren sur liaj vangoj kaj tiam la najtingalo kantis ankoraŭ pli bele, kaj ĝia kantado iris profunde en la koron.

8. preni akvon en la buŝon

《安徒生童话集》第2卷28页

1. ĉe ĉiuj flankoj estis garnita per diamantoj, rubenoj kaj safiroj

2. kaj samtempe ĝi movadis la voston supren kaj malsupren kaj brilis de arĝento kaj oro

3. Ĉirkaŭ la kolo ĝi portis rubandeton sur kiu estis skribite: ... *sur kiu estis skribite=sur kiu skribiĝis

4. La najtingalo de la imperiestro de Japanujo estas senvalora en komparo kun la najtingalo de la imperiestro de Ĥinujo! *这句话说得很好,我很爱听!

5. La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj, ... *super ĉiuj mezuroj

《安徒生童话集》第2卷29页

1. ne sole pro la vestoj kaj la multaj brilantaj diamantoj, sed ankaŭ rilate sian internaĵon

2. fari kalkulon pri ...

3. laŭ sia moro ili levis unu fingron supren kaj balancis la kapon

4. sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis. *alte ŝati; alte taksi

《安徒生童话集》第2卷30页

1. Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito.

《安徒生童话集》第2卷31页

1. Ĝi kantis pri la silenta tombejo, kie kreskas la blankaj rozoj, kie odoras la siringo, kaj kie la freŝa herbo estas malsekigata de la larmoj de la postvivantoj. *三个kie定语从句。

2. Kiel mi povas vin rekompenci?

3. La radioj de la suno tra la fenestro falis sur lin, kiam li, refortigita kaj sana, vekiĝis. *整句为kiam引导的时间状语从句。从句里refortigita kaj sana为并列后置定语。

4. vi kantos nur tiam, kiam vi volos, kaj la artefaritan birdon mi disbatos je mil pecoj.

问题:1. la bonon, kiun ĝi povis fari, ĝi ja faris. 定语从句?

问题:2. Mi kantos pri la feliĉuloj kaj pri tiuj, kiuj suferas; mi kantos pri la bono kaj malbono kiu estas kaŝata antaŭ vi. 两个定语从句?

问题:3. Tio estis ĉiuj malbonaj kaj bonaj faroj de la imperiestro, kiuj nun, kiam la morto sidis sur lia koro, staris antaŭ liaj okuloj. 几个从句?分别是?

问题:4. Estas vero, ke tio ĉi sonas tute bele, oni ne povas eĉ nei, ke ekzistas kelka simileco de la melodio, sed io mankas, io, kion mi nur ne scias ĝuste esprimi. 有几个从句,分别是?

问题:5. "Sed la libro, en kiu mi tion ĉi legis," respondis la imperiestro, "estas sendita al mi de la altepotenca imperiestro de Japanujo, kaj sekve ĝi ne povas esti malveraĵo.

问题:6. sed neniu el tiuj, kiujn li renkontis, iam ion aŭdis pri la najtingalo.

《安徒生童话集》第2卷32页

1. kuŝas ja unu apud la alia

2. havis pri si tiel same altan opinion kiel delikata fraŭlino *resti ĉe sia opinio

3. kolorigis la turbon sur la supraĵo ruĝe kaj orkolore

4. Kion vi nun diros? Ĉu ni nun ne fariĝu gefianĉoj? Ni konvenas tre bone unu por la alia, vi saltas kaj mi dancas. Neniam aliaj povas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ!

5. torni: bele tornita knabino

6. tio kaŭzis al li multe da plezuro

7. Neniam mi ricevu frapon de vipo, se mi mensogas!

《安徒生童话集》第2卷33页

1. Mi estas jam kvazaŭ fianĉigita kun unu hirundo. Ĉiufoje, kiam mi leviĝas en la aeron, ĝi elŝovas la kapon el sia nesto ...

2. La turbo vidis, kiel ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj.

3. interedziĝis kun la hirundo

4. Ju pli la turbo meditis pri tio, des pli ĝi sentis sin kortirata al la pilko.

5. La turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis, ...

6. Kaj ĝi ĵetis flankrigardon al trunketo de brasiko, kiu kuŝis tre proksime de ĝi, ...

7. en efektiveco

《安徒生童话集》第2卷34页

1. Mi estis edziniĝonta kun hirundo, ...

2. 问题:En la kamparo estis belege! 《丑小鸭》——什么句?

3. la cikonio promenadis sur siaj longaj ruĝaj piedoj

4. Ĉirkaŭ la grenkampo kaj la herbejoj etendiĝis grandaj arbaroj, kaj meze de ĉi tiuj troviĝis profundaj lagoj.

5. En la lumo de la suno kuŝis malnova kavalira bieno, ĉirkaŭita de profundaj kanaloj, ...

6. Tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn.

7. io tedis al sb.

8. Fine krevis unu ovo post la alia.

9. La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin kaj sidi sub folio de lapo, por babili kun ŝi. 其他的鸭子宁愿渠道里游泳,也不去看望她,坐在牛蒡叶子下同她聊天。

《安徒生童话集》第2卷35页

1. rapidis laŭforte kaj rigardis sub la verdaj folioj ĉiuflanken

2. La patrino permesis al ili rigardi, kiom ili volis, ĉar la verda koloro estas bona por la okuloj. —— 整个句子为 ĉar引导的原因状语从句,其中主句里又含有一个宾语从句。对不对呢?

3. ĉar kompreneble ili nun havis multe pli da loko ol tiam, kiam ili kuŝis ankoraŭ interne en la ovo. —— 此句里有几个从句?是什么从句?

4. Antaŭe mi neniel povis elirigi ilin, kiom ajn mi klopodis kaj penis, admonis kaj helpis! 让步状语从句吗?

5. Montru al mi la ovon! Lasu ĝin kuŝi, kaj prefere instruu viajn aliajn infanojn naĝi! 都是祈使句。

6. Se mi jam tiel longe kuŝis, ne estas ja grave kuŝi ankoraŭ iom pli! 我已经躺了那么久了,再躺一会又何妨!

《安徒生童话集》第2卷35页

1. rapidis laŭforte kaj rigardis sub la verdaj folioj ĉiuflanken

7. Ĉiu laŭ sia gusto!

8. La anasino ĉirkaŭrigardis ĝin.

9. La suno varmege lumis sur ĉiuj verdaj lapoj.

10. "Plaŭ!" ŝi ensaltis en la akvon.

11. kaj unu anasido post la alia mallerte ensaltis. La akvo ekkovris al ili la kapon, ...

12. kaj ĉiuj ili sentis sin bone en la malseka elemento, ... *elemento:(适于生活的)环境

《安徒生童话集》第2卷36页

1. sed tenu vin ĉiam proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin, kaj gardu vin kontraŭ la kato!

2. Terura bruo tie regis, ĉar du familioj batalis inter si pro kapo de angilo, kaj malgraŭ tio ĝin ricevis la kato.

3. Vidu, tiel la aferoj iras en la mondo!

4. farinte kaptan movon per la buŝo

5. Hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj, tial ŝi estas tiel pezeca.

6. Bone edukita anasido larĝe disstarigas la piedojn, kiel la patro kaj la patrino!

7. Tion ni ne toleros inter ni!

8. mordis la anasidon en la nuko

9. Estus bone, se vi povus ĝin rekovi! 主语从句

10. Mi pensas, ke per la kreskado ĝi ordiĝos aŭ kun la tempo ĝi fariĝos iom malpli granda.

11. Ĉe tio ĝi pinĉis la anasidon en la nuko kaj komencis ĝin glatigi.

12. Mi esperas, ke ĝi ricevos solidan forton, kaj tiam ĝi jam trabatos sin en la mondo.

《安徒生童话集》第2卷37页

1. La ceteraj anasidoj estas ja tute beletaj! *beleta,看了很多书,见了无数次beleta,心里想大概就是bela之意,也不查词典,今天查词典,哦,beleta原来是“不太漂亮但讨人喜欢的,可人的,有几分姿色的”之意,看来,我看书不够认真,粗枝大叶了。

2. Sentu vin kiel hejme, ...

3. Kaj ili sentis sin kiel hejme.

《安徒生童话集》第2卷37页

4. Sed la kompatinda anasido, kiu elrampis el la ovo la lasta kaj estis tiel malbela, estis mordata, puŝata kaj persekutata kiel de la anasoj, tiel ankaŭ de la kokinoj. *kiel ..., tiel ankaŭ ...

5. plenblovis sin kiel ŝipo kun etenditaj veloj, iris rekte al la anasido, kriis rulrule, ... *rulrule

6. objekto de mokado

7. Ho, se la kato volus vin kapti, vi malbela estaĵo! 但愿猫会把你这个丑恶的家伙捉去! 感叹句。se在感叹句中表达愿望,遗憾:如果(要是)就好了!

8. Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie! 哎,要是你能远离这里该多好啊!

9. Tial ĝi forkuris kaj flugis trans la barilon. La birdetoj en la arbetaĵoj timigite leviĝis en la aeron.

10. El kie vi estas? =Where are you from?

11. la anasido sin turnis ĉiuflanken kaj salutis, ...

12. sed tio estas por ni indiferenta, se vi nur ne enedziĝos en nian familion! *enedziĝos?

13. Dum tutaj du tagoj ĝi tie kuŝis.

14. vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas! 让步状语从句。

15. la akvo fariĝis ruĝa de sango

《安徒生童话集》第2卷38页

1. La blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj kaj flugpendis super la akvo.

2. La kanoj kliniĝis ĉiuflanken.

3. montris la akrajn dentojn

4. mi estas tiel malbela, ke eĉ la hundo ne volas min mordi! 结果状语从句。

《安徒生童话集》第2卷38页

5. Ĝi atendis ankoraŭ kelke da horoj, antaŭ ol ĝi ekrigardis ĉirkaŭen, kaj tiam ĝi elkuris el la marĉo tiel rapide, kiel ĝi nur povas. 时间状语从句和方式状语从句,对不对呢?

6. Tiam ĝi rimarkis, ke la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte, ke tra la fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron *la pordo deleviĝis de unu hoko kaj pendis tiel malrekte 门从铰链脱出,歪斜地挂着

7. Ĝi metadis orajn ovojn, kaj la virino ĝin amis kiel sian propran infanon.

8. Ŝi prenis la anasidon prove por la daŭro de tri semajnoj, sed ovoj ne aperis.

《安徒生童话集》第2卷39页

1. En tia okazo vi ne devas havi opinion, kiam saĝuloj parolas!

2. Kaj la anasido sidis en angulo kaj estis en malbona humoro.

3. estas ĉarmege refreŝigi al si la kapon en la ondoj aŭ subakviĝi sur la fundon! *sin refreŝigi en venteto

《安徒生童话集》第2卷39页

4. Vi ja ne pretendos, ke vi estas pli saĝa ol la kato kaj la virino, ne parolante pri mi. *ne parolante pri mi **por ne paroli pri mi

5. Ne afektu, infano, kaj ne enmetu al frenezaĵojn en la kapon!

6. havi kompanion kun iu

7. Demandu do la katon, ĝi estas la plej saĝa estaĵo, kiun mi konas, ĉu ĝi trovas tion tiel agrabla naĝi sur la akvo aŭ subakviĝi! —— naĝi sur la akvo aŭ subakviĝi 在句子中作什么成分?

《安徒生童话集》第2卷40页

1. La nuboj estis pezaj de hajlo kaj neĝo, ... *La okuloj estis pezaj de larmoj.

2. tio estis cignoj. *tio的表语是复数。

3. bela; beleta; belega

4. Ili leviĝis tiel alten, tiel alten, ke stranga sento ekregis en la koro de la malbela anasido.

5. ĝi subakviĝis ĝis la fundo

6. ĝi fariĝis duonfreneza. *Mi jam fariĝis duonfreneza.

7. Tamen envio ne venis en ĝian koron. Kiel eĉ povus veni al ĝi en la kapon deziri por si tian belecon!

8. Sed kun ĉiu nokto la truo, en kiu ĝi naĝadis, fariĝis pli kaj pli malvasta.

9. la lakto ŝprucis ĉirkaŭen en la ĉambron

10. La mastrino kun teruro interfrapis la manojn.

11. Vi povas prezenti al vi, kiel ĝi tiam aspektis! *你会想象到,它那时是个什么样子!

《安徒生童话集》第2卷41页

1. Estis bone, ke la pordo estis nefermita; tial la anasido povis tra inter la arbetaĵoj savi sin en la freŝe falintan neĝon, kaj tie ĝi kuŝis morte lacigita. *Estis bone, ke ... —— 主语从句。 **morte lacigita为主语表语。表示主语ĝi在动作时的状态。

2. la pomarboj staris tute kovritaj de floraĵo, ... *tute kovritaj de floraĵo为主语表语。表示主语la pomarboj在动作时的状态。

3. la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn branĉojn al la kviete serpentumantaj riveretoj kaj kanaloj.

4. kun krispa plumaro ili malpeze kaj majeste glitadis sur la akvo. *krispa vesto; krispaj kapetoj de infanoj; krispaj (=frizitaj) haroj; vento krispigis la akvon 风吹皱了水面

5. kaj stranga melankolio ĝin atakis.

6. Sed tiel estu!

7. Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj, pikata de la kokinoj, puŝata de la servistino, kaj dum la vintro suferi ĉiaspecajn turmentojn. *preferas ..., ol ... 宁愿......, 也不 ......

8. eknaĝis renkonte al la belegaj cignoj; ĵetis sin kontraŭ ĝin kun disstarigitaj plumoj

9. La nova estas la plej bela, tiel juna, kaj la maljunaj cignoj klinis sin antaŭ ĝi.

10. ĉar bona koro neniam fariĝas fiera.

《安徒生童话集》第2卷42页

1. La siringarbetoj klinis sin kun siaj branĉoj al ĝi en la akvon, kaj la suno lumis varme kaj freŝige.

2. Tiam ĝi elrektigis sian plumaron, ĝia gracia kolo leviĝis, kaj el la tuta koro ĝi ekkriis: "Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!"

《安徒生童话集》第2卷42页

1. En la sekvanta jaro ĝi estis jam pli granda je unu trunkido, kaj en la sekvanta jaro ĝi estis ankoraŭ pli granda je unu trunkido.

2. Ho, se mi estus tiel same granda arbo kiel la aliaj!

3. kaj en tempo de ventego mi povus balanci mian kapon tiel same grandsinjore, kiel tie la aliaj.

4. Nek la lumo de la suno, nek la birdoj, nek la ruĝaj nuboj, kiuj naĝis super ĝi matene kaj vespere, faris al ĝi ian ĝojon.

《安徒生童话集》第2卷43页

1. ĉar kun bruo kaj krako tiuj arboj faladis sur la teron

2. oni apenaŭ povus rekoni ilin.

3. kaj ĉevaloj fortiradis ilin de tie for el la arbaro

4. La hirundo nenion sciis, sed la cikonio havis tre mediteman mienon, balancis la kapon kaj diris: ...

5. ili eligadis odoron de abio.

6. Mi povas transdoni al vi saluton de ili

7. flugi trans la maron

8. Ĝoju pri via juneco!

9. Kaj la vento kisis la arbon, kaj la roso ploris larmojn pri ĝi, ...

10. Nu, por tion klarigi, oni devus tre multe paroli! 说来话长!

11. Ni enrigardis tra la fenestroj, kaj ni vidis, ke ...

12. Kio fariĝas poste?

《安徒生童话集》第2卷45页

1. ornamis ilin per plej belaj objektoj

2. Kiel la sopiro min turmentas!

3. mi mem ne scias, kiel estas en mia koro!

4. Ĝoju pri mi! Ĝoju pri via freŝa juneco en la libera aero!

5. Ĝi malĝojis, ke ĝi devas disiĝi de la hejmo, de la loko, sur kiu ĝi elkreskis.

《安徒生童话集》第2卷45页

1. La arbo tremis per ĉiuj branĉoj. *Ŝi tremis per tuta korpo.

2. dum longa momento; dum mallonga momento

3. kaj unu donaco post la alia estis deŝiritaj.

4. Kio nun fariĝos?

5. ricevis la permeson fari sth.

6. Ho, ili ĵetegis sin sur ĝin tiel, ke ĉiuj branĉoj ekkrakis.

7. Se ĝi per sia supro kaj per la ora stelo ne estus alfiksita al la plafono, ili ĝin certe renversus.

8. kaj la arbo povos eltiri por si instruon

《安徒生童话集》第2卷46页

1. plaŭdis per la manoj

2. kontentiĝi je ...

3. Jes, jes, tiele la afero iras en la mondo! 是的,是的,世上的事就是那样!

4. ĝi denove estos vestita per kandeloj kaj ludiloj, per oro kaj fruktoj.

5. Mi sentos tute koran ĝojon pri mia tuta belegeco.

6. la sekvantan mantenon=en la sekvanta mateno

7. la homoj ne povas min planti

8. Sed, esceptinte tion, ĉi tie estas bonega loĝejo!

9. Kiel antaŭgarda tio estas!

《安徒生童话集》第2卷47页

1. De kie vi venis?

2. Kiom multe vi vidis! Kiel feliĉa vi estis!

3. esti ornamita per ...

4. Mi troviĝas en mia plej bona aĝo, mi estas nur tre altkreska!

5. ju pli ĝi rakontis, des pli vive ĉio al ĝi mem stariĝis antaŭ la okuloj, ... *stariĝi

6. Kaj ĉe tio la abio ekpensis pri malgranda betulo, ... *ĉe tio

7. Kaj la abio rakontis la tutan fabelon, kiun ĝi memoris tute laŭvorte. 那颗冷杉凭记忆一句不落地把整篇故事讲了出来。

《安徒生童话集》第2卷48页

1. En la fino ankaŭ la musetoj foriris, ... *En la fino

2. Jes, tio estis unu matenon, homoj venis supren kaj faris esploradon en la subtegmento. *tio estis unu matenon=tio estis en unu mateno?

3. Ĝi sentis la freŝan aeron, la unuan radion de la suno

4. kaj en ĉi tiu ĉio estis en plena florado. *en plena florado

《安徒生童话集》第2卷48页

5. la tilioj estis kovritaj de floraĵo, kaj la hirundoj flugadis tien kaj reen

6. Sed ne la abion ili pensis per tio. *per tio

7. La stelo el ora papero sidis ankoraŭ supre sur la pinto kaj brilis en la hela lumo de la suno.

8. Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn.

——
2016.2.26

主题RSS Feed

powered by my little forum