读书笔记:《安徒生童话集》第2卷49——62页

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 05, 2023, 08:12 (484天前)

《安徒生童话集》第2卷49——62页

《安徒生童话集》第2卷49页

1. Kaj tiel fariĝas kun ĉiuj historioj.

2. fabelo en sep rakontoj

3. Kiam ni venos al la fino de la historio, ni scios pli multe ol ĉe la komenco.

4. Unu tagon li estis en plej bona humoro, ĉar li ellaboris spegulon, kiu havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco, dum tio, kio estis sentaŭga kaj malbonaspekta, montriĝis tre klare kaj fariĝis ankoraŭ pli malbona.

5. staris senkorpe sur la kapo

《安徒生童话集》第2卷50页

1. Fine ili volis leviĝi ankoraŭ al la ĉielo, por fari sian mokadon kun la anĝeloj kaj kun Dio mem.

2. Ju pli alten ili flugis kun sia spegulo, des pli forte ĝi rikanis, kaj ili apenaŭ povis ĝin teni fortike.

3. Ili flugis ĉiam pli kaj pli alten, ĉiam pli kaj pli proksimen al Dio kaj al la anĝeloj.

4. falegis sur la teron *falis sur la teron

5. ĝi rompiĝis en cent milionojn, bilionojn kaj ankoraŭ pli da pecetoj.

6. ili disvastiĝis tra la tuta granda mondo

7. Kie ili enfalis al la homoj en la okulojn, ili tie restis, ...

8. La diablo ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventro, kaj tio lin agrable tiklis.

9. En la granda urbo, kie ekzistas tiom multe da domoj kaj da homoj, ...

10. kontentiĝi je ...

11. Ili ne estis gefratoj, sed ili sin reciproke tiel amis, kvazaŭ ili estus gefratoj. Iliaj gepatroj loĝis tute apude unuj de la aliaj.

《安徒生童话集》第2卷51页

1. Ili loĝis en du subtegmentaj ĉambroj, tie, kie la tegmento de unu najbara domo kuntuŝiĝis kun la tegmento de la alia domo kaj laŭlonge inter la du tegmentoj kuŝis la defluilo.

2. La gepatroj ekhavis la ideon starigi la kestojn transverse super la defluilo tiamaniere, ke ili preskaŭ atingis de unu fenestro ĝis la dua kaj tute aspketis kiel du florkovritaj remparoj.

3. la rozarbetaĵoj etendis longajn branĉojn, fleksis sin ĉirkaŭ la fenestroj kaj alkliniĝis unu al la alia.

4. po unu malantaŭ ĉiu fenestro

5. En somero ili per unu salto povis veni unu al la alia, sed en vintro ili devis iri multe da ŝtupoj malsupren kaj multe da ŝtupoj supren.

6. Ekstere turniĝadis la neĝo.

7. Ofte en vintra nokto ĝi flugas tra la stratoj de la urbo kaj enrigardas tra la fenestroj, kaj tiam ĉi tiuj glaciiĝas tiel mirinde, kvazaŭ ili estus prisemitaj per floroj.

《安徒生童话集》第2卷52页

1. Sed la avino glatigis al li la harojn

2. rigardis tra la malgranda truo

3. alkroĉiĝis al

4. ricevis la formon de efektiva virino, vestita per plej delikata blanka gazo

5. La okuloj brilis kiel du helaj steloj, sed ili maltrankvile ruliĝadis tien kaj reen senhalte kaj senripoze.

6. Ŝi kapsignis al la fenestro kaj voksignis per la mano. —— 这个情景不难想到。

《安徒生童话集》第2卷52页

7. La malgranda knabo timegiĝis kaj desaltis de la seĝo.

8. Tiam ŝajnis al li, ke granda birdo ekstere preterflugis la fenestron. *preterflugis la fenestron

9. la printempo venis, la suno lumis, la pintoj de la herbotrunketoj elŝoviĝis el la tero, la hirundoj konstruis la nestojn, la fenestroj estis malfermitaj, ...

《安徒生童话集》第2卷52页

10. kaj ĉe la kantado pri la rozoj ŝi pensis pri siaj propraj *ĉe la kantado pri la rozoj

11. Kaj la infanoj tenis sin reciproke je la manoj, kisis la rozojn kaj rigardis en la serenan Dian sunlumon kaj parolis al ĝi, kvazaŭ tie estus la infano Jesuo.

《安徒生童话集》第2卷52页

12. la horloĝo sur la granda preĝeja turo ĵus batis la kvinan horon *ĵus batis la kvinan horon

13. Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro! Kaj nun io enflugis al mi en la okulojn!

14. La malgranda knabino prenis lin je la kolo; li palpebrumadis per la okuloj, sed oni nenion povis tie vidi.

《安徒生童话集》第2卷52页

15. Ĝi estis ĝuste unu el tiuj vitropecetoj, kiuj derompiĝis de la spegulo, de la sorĉa spegulo, kiun ni kredeble ankoraŭ memoras kaj kiu havis tian efikon, ke ĉio granda kaj bona, kio en ĝi speguliĝis, farigis malgranda kaj malbela, kaj ĉiu malbonaĵo en ia objekto tuj fariĝis plene videbla.

*这句里的farigis感觉是印误。应该是fariĝis。

**这句的从句好懂。看到这句,想起了《安徒生童话集》第2卷49页:
Unu tagon li estis en plej bona humoro, ĉar li ellaboris spegulon, kiu havis la kvaliton, ke ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco, dum tio, kio estis sentaŭga kaj malbonaspekta, montriĝis tre klare kaj fariĝis ankoraŭ pli malbona. ——从句不好理顺。

《安徒生童话集》第2卷53页

1. Kaj li forte ekpuŝis per la piedo la keston kaj deŝiris ambaŭ rozojn.

2. kiam li tion povis faris nerimarkite, li eĉ ŝteliĝadis malantaŭ ŝin, surmetadis okulvitrojn kaj imitadis ŝian voĉon. *povis faris???

3. lin amis el la tuta koro

4. Rigardu iom en la vitron!

5. Krom tio en ili troviĝas nenia eraro, ili estas tute regulaj; ...

6. Mallonge post tio

7. Li flustris al Gerda en la orelojn: ... *orelojn用复数?印误?在大多书中用单数,一个人的一张嘴怎么可能同时对一个人的两只耳朵flustris呢?

8. Kiam la amuziĝado estis en plena vigleco, venis unu granda, blanke kolorigita glitveturilo.

《安徒生童话集》第2卷54页

1. En ĝi sidis unu persono, envolvita en blanka kruda pelto kaj kovrita per blanka pelta ĉapo.

2. La glitveturilo dufoje ĉirkaŭveturis la placon 雪橇绕着广场走了两圈

3. Ĉiam pli kaj pli ili veturis rekte sur la plej proksiman straton.

4. turnis la kapon kaj tiel afable kapjesis al ...

5. Ĉiufoje, kiam Kay volis deligi sian malgrandan glitveturilon, la persono denove balancadis la kapon, ... *deligi; alligi

6. Tuj kiam ili elveturis ekster la urban pordegon, la neĝa blovado fariĝis tiel forta, ke la malgranda knabo ne povis plu rekoni la manon antaŭ la okuloj, dum li tamen veturis pluen.

7. Tiam li fine ellasis el la manoj la ŝnuron, por liberigi sin de la granda glitveturilo, sed nenio helpis, lia veturileto pendis fortike, kaj la veturado estis rapida kiel vento.

8. la pelto kaj ĉapo estis el pura neĝo.

《安徒生童话集》第2卷54页

9. Kaj ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton, tiel ke li havis la la impreson, kvazaŭ li eniĝas en amason da neĝo.

10. kisante lin sur la frunto

11. Li havis la senton, kvazaŭ li tuj mortos.

12. ĉar alie mi povus vin kismortigi.

《安徒生童话集》第2卷55页

1. faris al li kapsignojn

2. En liaj okuloj ŝi estis estaĵo perfekta.

3. ŝi ridetis ĉe tio.

《安徒生童话集》第2卷55页

4. li ekrigardis supren en la grandan, grandan spacon da aero, ...

5. Malsupre en la profundo siblis la malvarma vento, ...

6. en la daŭro de la tuta longa, longa vintra nokto

《安徒生童话集》第2卷55页

7. Sed kio fariĝis kun la malgranda Gerda, kiam Kay plu ne revenis?

8. Kie en la mondo li troviĝis?

9. ploris maldolĉe kaj longe

10. dronis en la rivero

11. Mi surmetos miajn ruĝajn ŝuojn.

12. peti de iu informon

《安徒生童话集》第2卷56页

1. ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero

2. Ŝajnis al ŝi, ke la ondoj mistere jesas al ŝi.

3. Sed la boato ne estis fiksita, kaj ĉe la movo, kiun ŝi faris, ĝi forŝoviĝis de la tero.

4. la boato estis jam pli ol unu ulnon for de la bordo, kaj nun ĝi rapide ekglitis laŭflue de la rivero.

《安徒生童话集》第2卷56页

5. laŭlonge de la rivero *laŭflue de la rivero

6. Ĉi ni estas, ĉi ni estas!

7. La boato kuris laŭ la fluo.

8. surŝultrigis la pafilojn

9. apogis sur bastono

10. Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon, kiu estis pripentrita de plej belaj floroj.

11. kiamaniere vi trafis sur la grandan torentan riveron kaj forportiĝis tiel malproksimen en la mondon?

《安徒生童话集》第2卷56页

1. la virino respondis, ke li ne pretervenis, ...

2. preni iun je la mano

3. Vi vidos, kiel bone ni ambaŭ plaĉos unu al la alia!

4. La maljunulino timis, ke ĉe la vido de la rozoj Gerda rememorus siajn proprajn, rememorus la malgrandan Kayon kaj forkurus. *ĉe la vido de la rozoj

5. Kia bonodoro, kia belego regis tie!

6. Ĉiuj imageblaj floroj, apartenantaj al ĉiuj sezonoj, staris tie en plej luksa florado. *en plej luksa florado *Ĉiuj floroj staris en plej luksa florado. 百花盛开。

《安徒生童话集》第2卷57页

7. ricevi la permeson fari ion

8. Ŝi tamen havis la senton, ke ... *感觉,感到

《安徒生童话集》第2卷58页

1. Tiel okazas, se oni ne ĉiam estas tute atenta kun siaj pensoj! 人们心不在焉就会那样!

2. kaj ŝi saltis inter la bedojn, serĉis kaj serĉis, sed ŝi ne povis trovi eĉ unu rozon. *serĉis kaj serĉis,重复同样的动作可以不用:serĉis kaj REserĉis

3. kisis la rozojn, rememoris la belajn rozojn hejme, kaj ĉe tio ankaŭ la malganda Kay revenis en ŝian memoron. 吻着玫瑰花,就想起了家里那些漂亮的玫瑰花,想着想着,她也想起了小Kay。

4. Ho, kiom multe da tempo mi perdis per la prokrasto!

5. Ĉu vi opinias, ke li mortis kaj malaperis? 宾语从句。用的是相对时间。

6. Ni estis ja en la tero, kie troviĝas ĉiuj mortintoj, sed Kay tie ne estis! *kie troviĝas ĉiuj mortintoj, 用的是相对时间。

7. avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino kaj ŝia mortinta edzo

8. tuj aliformigos ŝian korpon en cindron

9. Densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj, folio ĉe folio, ... *folio ĉe folio

10. Ŝi kliniĝas super la balustradon kaj rigardas malsupren sur la vojon.

《安徒生童话集》第2卷59页

1. Kiel susuras ŝia multekosta silka vesto! *La pluvo jam maldensiĝis kaj susuris en la profunda nokto ekster la fenestro. 这时雨已经小了,淅淅沥沥地在深夜的窗外飘洒着。《青春之歌》47页

《安徒生童话集》第2卷59页

2. Inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo.

3. longaj verdaj silkaj rubandoj flirtas de la ĉapeloj

4. La frato, kiu estas pli granda ol ili, staras sur la balancilo, per la brako li ĉirkaŭprenis la ŝnuron, por sin teni, ĉar en unu mano li havas malgrandan tason, en la dua argilan pipon, li faras sapajn vezikojn. La balancilo moviĝas, kaj la vezikoj flugas kun beletaj ŝanĝiĝantaj koloroj.

5. La nigra hundeto, malpeza kiel la vezikoj, leviĝas supren sur la malantaŭaj piedoj kaj volas ankaŭ sur la balancilon.

6. Eble tio, kion vi rakontas, estas bela, ... 就是今天复习的主语从句

7. Mano en mano ili dancadis ĉe la senbrua lago en la serena lunlumo.

8. la knabinoj malaperis en la arbaro. *arbaro后面不加宾格,但有的作品里也加宾格,安徒生里面有很多处,好像大师在malaperis后面不喜欢加宾格。

9. glitis el la densejo de la arbaro trans la lagon.

10. Lampiroj lumante flugadis ĉirkaŭe, kiel malgrandaj ŝvebantaj kandeletoj.

11. Vi faras min tute malgaja!

12. Gerda iris al la leontodo, kiu lumetis tra siaj verdaj folioj. *leontodo:蒲公英

《安徒生童话集》第2卷60页

13. la radioj glitis malsupren laŭ la blankaj muroj de la najbara domo

14. Kaj ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide. Sed la narcisto frapis ŝian piedon, kiam ŝi ĝin transsaltis.

《安徒生童话集》第2卷60页

1. ŝi tute malalten kliniĝis al la floro.

2. Ho, ho, kiel mi bonodoras!

3. jen ŝi staras sur unu piedo, jen sur ambaŭ, la tutan mondon ŝi forpuŝas per la piedoj; sed ĉio estas nur blufo.

4. Kiam ŝi ĝin metas sur sin, ŝi ligas ĉirkaŭ la kolon la safrane flavan tukon, ...

5. Alten la piedon!

6. Tio estas por mi tute indiferenta!

7. ekrigardis ĉirkaŭen

8. Tri fojojn ŝi ekrigardis malantaŭen, ...

《安徒生童话集》第2卷61页

1. Ho Dio, kiom multe da tempo mi perdis!

2. Fariĝis ja aŭtuno, mi ne devas ripozi!

3. per grandaj gutoj la roso faladis malsupren. *per grandaj gutoj 表示行为实现的方式。La fumo flugis supren per nigra kolono; dormi per peza dormo; verŝi larmojn kvazaŭ per riveroj; plori per varmegaj larmoj; eliri per grandaj paŝoj

4. Unu folio post la alia defalis

《安徒生童话集》第2卷61页

5. ĝi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knabinon ... 然而它对那个小女孩并无恶意 ...... *koncerne la malgrandan knabinon *rilate tion; konsidere tion; danke vian helpon

6. kaj demandis ŝin, kien ŝi iras tiel sola en la malproksiman mondon. 并问她,她那样独自一人去遥远的地方是去哪里。 kien和en la malproksiman mondon均用宾格。

7. Povas esti, povas esti!

8. kisis la kornikon tiel fortege, ke ŝi preskaŭ premmortigis ĝin.

9. Singarde, singarde!

10. Ĉu li loĝas ĉe reĝidino?

《安徒生童话集》第2卷62页

1. Ne estas grave!

2. mi rakontos tiel, kiel mi povos.

3. Ha, en ĉi tiuj vortoj estas multe da vero!

4. Ŝi ordonis kunkunvoki per tamburado ĉiujn korteganinojn, ...

5. Ĉiu povis legi en ili nigre sur blanke, ke ĉiu juna viro kun bela eksteraĵo havas la rajton veni en la palacon kaj paroli kun la reĝidino, ... *nigre sur blanke 白纸黑字;清清楚楚

《安徒生童话集》第2卷62页

6. La homoj venis en grandaj amasoj, ...

7. La homoj estis tiel konfuzitaj, ke ili preskaŭ troviĝas en sveno, ...

8. En tutaj vicoj ili staris de la urba pordego ĝis la palaco.

9. provizis sin per buterpanoj

10. dividi ilin kun sia najbaro

11. Li aspektas malsata, tiam la reĝidino lin ne prenos!

——
2016.3.4

今天读书笔记里的这些表达多好啊!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 05, 2023, 08:21 (484天前) @ 雁过留声

1. Ĉiuj imageblaj floroj, apartenantaj al ĉiuj sezonoj, staris tie en plej luksa florado. *en plej luksa florado *Ĉiuj floroj staris en plej luksa florado. 百花盛开。

2. kisis la rozojn, rememoris la belajn rozojn hejme, kaj ĉe tio ankaŭ la malganda Kay revenis en ŝian memoron. 吻着玫瑰花,就想起了家里那些漂亮的玫瑰花,想着想着,她也想起了小Kay。

3. Kiel susuras ŝia multekosta silka vesto! *La pluvo jam maldensiĝis kaj susuris en la profunda nokto ekster la fenestro. 这时雨已经小了,淅淅沥沥地在深夜的窗外飘洒着。《青春之歌》47页

4. Ĉiu povis legi en ili nigre sur blanke, ke ĉiu juna viro kun bela eksteraĵo havas la rajton veni en la palacon kaj paroli kun la reĝidino, ... *nigre sur blanke 白纸黑字;清清楚楚


*上句2:ĉe tio,在《安徒生童话集》用的频率极高,当然还有ĉe tio ĉi,很值得效仿!也可以用je tio,在句中起承上启下过渡作用。

主题RSS Feed

powered by my little forum