《MARTA 》(37)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 05, 2023, 08:41 (484天前)

《MARTA 》(37)

— Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da ligno.

Janjo eksaltis de ĝojo.

— Fajron! fajron! — ŝi kriis, — mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel longe ne faris ĝin sur la kameno!

Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.

— Janjo! — ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; — vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al ŝi ... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj gaje ...

Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis por ŝi lecionon de franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.

Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino. "Se, — diris Zminska, — en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi."

(未完待续)

《MARTA 》(38)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 05, 2023, 08:44 (484天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(38)

Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde enfortikiĝis la du vortoj: "konscienca kaj kapabla".

La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco.

En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis ĉe la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de siaj gepatroj.

— Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? — diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris apud la kanapo. — Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel ĉe fraŭlino Dupont!

La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino.

En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo.

(未完待续)

阅读札记:要富有联想并造句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 05, 2023, 09:48 (484天前) @ 雁过留声

今天的两段不难。再难的文章里毕竟会有你能看懂的简单的句子,看见自己喜欢的句子或表达,你就往死里学,往死里记,同时也要富有联想并造句。如下简单句子:

1. Janjo eksaltis de ĝojo.

—— 多么简单的句子,要富有联想,造句:Janjo estis freneza pro ĝojo. (乐疯了) Janjo kolapsis de ĝojo. (乐晕了) Janjo preskaŭ mortis de ĝojo/rido ... (差点乐死/笑死)

2. Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.

—— 看到prenis sian infanon sur la genuojn. 就要联想到:prenis sian infanon en la brakoj. (搂进) 就要联想到:prenis sian infanon sur la dorson (背上) ...

3. vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros.

—— 它就是一个宾语从句,你就这样模仿使用tion, kion,语法上别分析太多!

4. kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si,

—— 没有钱买你和她的午饭

5. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo,

—— 你就模仿使用,说:Post jaro da atendado,

6. En la bela, bonguste kaj sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta.

—— 这个描写多好啊!可在日记里模仿使用嘛!

7. La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino.

—— 这样的描写多看几眼!譬如,kun la gracia kaj elasta talio, 条多好啊,可在日记里模仿使用嘛!

读书是为了汲取养分,供运用的

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 05, 2023, 10:11 (484天前) @ 雁过留声

我们读书不可能每个词每句话都记住,但总能记住一些,运用到我们的实践中,丰富我们的表达。所以无需考虑记住了多少,重要的是:我们要多观察,适应世界语的表达规律。自古“天下文章一大抄”,不是坏事,但不是机械照搬。

读书是为了汲取养分,供运用的。如果在读书过程中遇到好的表达,最好做个笔记。

譬如:他集 ...... 于一身。

怎么表达呢? 我在《法老王》和《安徒生童话集》里分别见过两种表达,在我想表达时就可以参考一下的。

主题RSS Feed

powered by my little forum