《MARTA 》(39)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 06, 2023, 08:14 (476天前)

《MARTA 》(39)

La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.

— La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko, ke ni donis al fremdlandulino la eblon labori, dum ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi.

Marta silente salutis kaj leviĝis.

— Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn — diris la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la pordon kun la pordkurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la leviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj la barbeto, — jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia filino.

La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.

Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.

(未完待续)

《MARTA 》(40)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 06, 2023, 08:16 (476天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(40)

— Vi portas funebron, — diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola voĉo, — eble pro la patrino, aŭ la patro ...

— Pro la edzo, — mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove malleviĝis malrapide kaj peze.

— Vi sekve estas vidvino! — ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo certe ne estas eterna; — kaj eble ... eble vi havas infanojn?

Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.

— Mi havas filinon, sinjorino! — ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Maria Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona vira voĉo:

— Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.

Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.

En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La eksteraĵo de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, ĉirkaŭ la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj, la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana malseriozeco de liaj ridetoj.

(未完待续)

(40)帖里的人物肖像描写

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 06, 2023, 08:24 (476天前) @ 雁过留声

En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj.

(39)和(40)帖阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 06, 2023, 09:06 (476天前) @ 雁过留声

(39)和(40)帖阅读札记

1. La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto.

—— 书房布置得比客厅逊色(朴素)一些,但它舒适而有品位。

2. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si

—— 在这里就像在自己家里一样自在

3. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino.

—— 目光相遇

4. Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino.

—— 目光顺着女教师优美的身材迅速移动 *laŭkuris 沿着 ...... 跑

5. Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.

—— 我请你过来一下! 多么简单,多么好的句子啊!

6. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, ĉirkaŭ la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj,

—— ĉirkaŭ la buŝo ludis svarmo da ridetoj, 笑容可掬;嘴角荡漾着微笑

主题RSS Feed

powered by my little forum