《MARTA 》(41)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, January 07, 2023, 09:21 (447天前)

《MARTA 》(41)

En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.

— Aleĉjo! — diris Mario kun admona tono, — kia do nova sensencaĵo ĝi estas?

— Diino! — ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek la vizaĝesprimon. — Diino! — li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.

Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn, kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono de facila riproĉo:

— Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!

Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino.

Pardonu, Marinjo, pardonu! — li diris kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe, — mi estis tiel ravita! ho!

Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.

— Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? — ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton. — Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton.

— Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo kun nova ekĝemo; — ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon ...

(未完待续)

《MARTA 》(42)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, January 07, 2023, 09:23 (447天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(42)

Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.

— Kio? — ŝi diris, — vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo?

— Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; — mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj.

— Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?

— Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno ... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!

— Aleĉjo! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, — ŝi estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la edzo ...

— Juna vidvineto! — ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; — vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj ... kompreneble en la okazo, se ili estas belaj ... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj ... mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj.

— Vi babilas sensencaĵon! — diris Maria, levante la ŝultrojn. — Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malŝatado de virinoj ...

— Malŝatado! — ekkriis la juna homo, — sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo ...

— Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.

— Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas ... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu ...

— Estas jam sufiĉe, — Aleĉjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenteco, — vi scias bone, kiel min malĝojigas la direkto de via menso kaj koro ...

(未完待续)

(41)和(42)帖中的kun的短语:

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, January 07, 2023, 09:26 (447天前) @ 雁过留声

(41)和(42)帖中的kun的短语:

kun的短语的两大用法:作定语和状语。用的频率较大,值得注意。kun的短语不是孤立存在的,最好结合整句,断定它是作定语还是状语。

1. Li staris kun vizaĝo turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono.

2. Aleĉjo! — diris Mario kun admona tono,

3. — Diino! — li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.

4. Tamen ŝi levis la ŝultrojn, kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono de facila riproĉo:

5. Pardonu, Marinjo, pardonu! — li diris kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe,

6. — Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo kun nova ekĝemo;

7. Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.

8. — Aleĉjo! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco,

9. — Aleĉjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenteco,

(41)和(42)帖阅读札记:

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, January 07, 2023, 09:29 (447天前) @ 雁过留声

(41)和(42)帖阅读札记:

1. En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon,

—— 定语从句。 *区别于:Tiam, kiam ... 是时间状语从句,而不是定语从句。

2. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.

—— teatran pozon:做作(戏剧性的)姿势(态) *teatra(j) patoso/tono/gestoj ...

3. Mario ne povis deteni sin de rideto.

—— ne povis deteni sin de 自我控制(而不),忍住(而不) 非常实用的表达。也可省略de接动词不定式:ili ne povis sin deteni ridi( = de rido).

4. Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino.

—— 根据上文,Ĉe tiuj ĉi vortoj相当于:Ĉe tio; Tion aŭdinte; Audinte tiujn ĉi vortojn; Post kiam li aŭdis tiujn ĉi vortojn, la juna homo suprensaltis ...

5. Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon?

—— 你又有了什么新的奇怪的想法(念头)?相当于这个表达:Kia nova strangaĵo venis al vi en la kapon? 例句:1. Tio eĉ ne venis al mi en la kapon. (山村10页) 2. Kio venis al vi en la kapon? (钦差大臣84页) 3. Nebule mi ekkonis blankan koloron, tamen nenio venis en la kapon pri la estinteco kaj la estonteco. (绿川英子文集117页)

6. Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.

—— Ĉe la lasta vorto 根据上文,意思是:说完。还可以:Ĉe tio; kun la lasta vorto *Ĉe tio,这个表达多见于《安徒生童话集》和《骆驼祥子》 ,而三卷的《红楼梦》里出现频率不高。je tio在国外读物里,还有在《家》里出现频率较高。

7. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.

—— 相当于estis的角色,和后面的duone ridigita, duone mirigita构成被动语态。

8. — Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; — mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj.

—— subite akceptante seriozan mienon; 也可以说:subite prenante/alprenante seriozan mienon; 突然拉下脸;神色突然严肃起来。— mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj. 我立她为我诸神的女王。

9. Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino.

—— 你正忙着和你女儿的新教师谈话。很实用的表达。

主题RSS Feed

powered by my little forum