Mi havas aferon al s-ro Minosun! 我有事找Minosun先生!

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, January 06, 2023, 09:43 (470天前)

Minosun先生,你可记得我在国际台《文学园地》里发表的那篇题为《寂静的河岸》的童话吗? 我当初没有保存,现在找不见了。如果你有保存,能不能发在这里,我收藏一下?

谢谢!

盼复!

头像

Mi havas aferon al s-ro Minosun! 我有事找Minosun先生!

作者 aŭtoro: Minosun, 发表于 afiŝita je Friday, January 06, 2023, 19:14 (470天前) @ Pipi

Kara Pipi,
Mi ne konservas la fabelon, tamen, feliĉe, mi elserĉis ĝin per la ŝlosilaj vortoj KIVETA RIVERBORDO. Vekiĝas en mi multaj detaloj pri ĝia aperigo. Jen ĝi estas ĉi-sube:


Kvieta Riverbordo
Rido

Frumatene, tuj kiam la lampiroj elŝaltis siajn vostlampojn, matenruĝo leviĝis.

Ĉio vekiĝis de sia dormo. Vekiĝis homoj, bestoj, montoj, arbaroj, riveroj, insektoj ...

Vekiĝis ankaŭ la du birdoj, kiuj kovas ovojn nestante en la arbetaro ĉe la rando de la kanejo tuj apud la rivereto. Ili frotis la lacajn okulojn, larĝe oscedis, kun disfalditaj flugiloj, al la suno leviĝanta oriente, kaj vigle kaj ĝissate spiris la freŝan aeron.

Nova tago komenciĝis. La ĉielo estis serena, la suno estis fajroruĝa, la vivo restis bela, kaj ili sin trovis tre feliĉaj kaj gajaj.

Post la matenmanĝo, la birdino diris al la virbirdo:

"Laŭ miaj kalkulo kaj antaŭsento, post kvin tagoj niaj kvar idoj estos elkovitaj. Hodiaŭ matene estas via vico garde stari. Estu multe pli singarda dum la gardostarado, se io venos, tuj donu al mi alarmon per trifoja fajfado."

"Bone, estu trankvila!" la virbirdo ĝoje kapjesis kaj tuj flugis sur la altan kaj grandan arbon ne malproksime de la arbetaro por la gardostarado.

Tiaj ili ĉiam estis: alterne kovantaj ovojn kaj gardostarantaj. Ili havis bonan kaj klaran labordividon, nome ke kiam unu el ili kovis ovojn en la nesto, la alia staris garde sur la arbo.

Ĉe la rivereto estis tute pace kaj trankvile.

Kelkan momenton poste unu viro estis iranta laŭlonge de la bordo de la rivero direkte al la arbetaro.

La virbirdo sur la arbo vidis de malproksime la viron kaj tuj fajfis tri fojojn al la birdino. Ĉe tio, la birdino tuj fariĝis nervoza kaj singarda kaj estis preta forlasi la neston en iu ajn momento.

La viro aliris al la arbetaro pli kaj pli proksime.

La birdino jam de fore aŭdis la paŝbruon pli kaj pli proksimiĝantan. Ĝi aplombe eliris el la nesto kaj tra la arbetaro eniris inter la herbojn apudajn.

Apenaŭ la viro preterpasis la herbojn, kie la birdino kaŝiĝas, abrupte la birdino kun granda bruo batante per siaj flugiloj flugis el inter la herboj en la aeron. Tio ĵetis la viron en panikon. Kun timokrio la terurita viro saltis posten unu paŝon. La birdino flugpendis en la aero antaŭ la viro nur momenton, kaj poste faligis sin peze kiel ŝtono sur la teron kelkajn paŝojn for de li, senĉese frapante per la flugiloj la teron kaj kun raŭka ĉirpo, tutkorpe konvulsiis, kaj dolore tordis sin, kvazaŭ baraktante en agonio. Ĉe tio, la viro volis senprokraste hasti antaŭen, supozante, ke ĝi estas grave vundita kaj faras la lastan spiron.

Sed ĝuste en la momento, kiam la viro estis preta fari unu paŝon antaŭen por kapti ĝin, kontraŭ ĉia atendo la birdino tuj leviĝis de la tero, pafiĝis en la aeron, kun frapo de la flugiloj kaj kun la rapideco de fulmo flugis for.

La viro ŝtoniĝis de mirego. Li buŝaperte staris senmova surloke, kaj longe okulsekvis la birdinon ĝis ĝi perdiĝis en la vasta kaj densa kanaro.

La viro estis tute konfuzita de la neatendita sceno. Post longa momento li rekonsciiĝis el stuporo kaj timo, foriris konsternita.

La virbirdo sur la arbo klare vidis ĉion okazintan sube kaj subridis je la malsaĝeco de la viro.

La birdino haltis kaj ripozis sur la supro de la arbo meze de la kanejo. Post kiam la viro malaperis el la vido en la nebulan malproksimecon, ĝi ankaŭ ridis, dirante al si en la menso: "Kia malsaĝulo! Tio estas nur mia artifiko. Mi ne atendis, ke li vere estis trompita de mi!"

Post momento, la birdino reflugis, eniris en la arbetaron, sidiĝis en la nesto kaj kovis la ovojn kun trankvila koro. Baldaŭ ondo da dormemo atakis ĝin.

Ĉe la arbetaro denove restariĝis kvieto, krom ke gargare gluglis la rojo karambolanta kun ŝtonoj dum sia fluado, kaj gaje murmuretis la folioj milde karesataj kaj kisataj de la matena brizo.

Vidante, ke la birdino restis kvieta en la arbetaro, la virbirdo ŝtele flugis aliloken por ludi kun aliaj birdoj. Al ĝi malplaĉis longe restadi sur la arbo. Kiam ajn prezentiĝis okazo, ĝi dizertis de la posteno sen ke la birdino tion scius.

Momenton poste, alvenis alia viro.

La paŝoj aŭdiĝis pli kaj pli klare. La birdino ne sciis, ĉu tio estas en sonĝo aŭ en duondormo, kiam ĝi aŭdis la paŝbruon. Kvazaŭ subite pikita de kudrilo, ĝi tuj malfermis siajn dormemajn okulojn kaj streĉis la orelojn. Ĝi jam aŭdis la paŝbruon pli kaj pli klariĝantan. Ĝi akre riproĉis en si la virbirdon: "La danĝero jam aperis. Kiel vi ankoraŭ ne donis al mi alarmon? Kio vin okupas nun? Ĉu vi distriĝas aŭ ...?"

La viro jam troviĝis antaŭ la arbetaro. Ĝuste en tiu ĉi kriza momento la birdino, ne hezitante plu, tuj rekte sagis el la arbetaro eksteren kaj ludis ĉe la viro la saman malnovan artifikon, kian ĝi jam ludis ĉe la antaŭa viro.

Sed la viro estis saĝa kaj riĉa je scio kaj sperto. Li sentis nek timon, nek surpriziĝon, ĉar li bone sciis, ke tio estas la artifiko de la birdino por forlogi lin for de ĝia loĝejo.

Post kiam la birdino forflugis, la viro direktis siajn paŝojn al la arbetaro, klininte sin, permane ambaŭflanken dispuŝis la branĉetojn plenajn de dornoj. Li disradiis ĝojon kiam li trovis sur la tero neston kun kvar ovoj en ĝi. Li al ili faris nenion kaj kuris hejmen en rekorda tempo.

Nelonge post la foriro de la viro, la virbirdo, tre laca kaj elturmentita de la amuziĝo, reen flugis sur la arbon. Ĝi sciis nenion pri la okazintaĵo. Baldaŭ ĝi dormemiĝis. Pro timo, ke la birdino vidos ĝin dizerti, ĝi kaŝis sin inter densajn foliojn, kaj enfalis en profundan dormon, kun kapo kaŝita sub la flugilo.

La viro faris por la birdo kaptilon el ĉevalharoj, kaj poste tuj revenis al la arbetaro kun ĝi en la maldekstra mano kaj kun birdkaĝo en la dekstra. Koincide tiam la birdino ne estis en la nesto kaj la virbirdo ankoraŭ estis ĝuanta tre dolĉan sonĝon kaj sciis nenion pri la alveno de la viro. La viro rapide metis la kaptilon ĉe la neston, poste fulme foriris, kaŝis sin post arbo en iom granda distanco kaj gvatokule atendis la birdinon reflugi kaj eniri la arbetaron.

Post nelonge la birdino, serĉinte por si nutraĵon, reflugis sur la arbon, sur kiu la virbirdo devus garde stari. Ĝi estis tre furioza kaj volis ordigi al la virbirdo la kapon pro tio, ke ĝi ĵus ne donis fajfadon, sed ĝi ne trovis la virbirdon kaŝiĝantan kaj profunde dormantan inter densaj folioj. Poste ĝi flugis de la arbo en la arbetaron. Ĝi ne rimarkis la kaptilon metitan de la viro. En la ĉirkaŭaĵo regis paca silento kaj ĉe la nesto ĉio estis en ordo kaj restis kiel antaŭe. La birdino sidiĝis sur la ovoj en la nesto, kaj baldaŭ la dormo ankaŭ eklulis ĝin.

Vidante, ke la birdino reiris en la arbetaron, la viro disradiis ridetojn, frotante al si la manojn pro ĝojo kaj murmuretante al si mem: "Hahaha! Vi baldaŭ apartenos al mi!"

Pasis longa tempo. Konstatinte, ke la birdino jam estis enirinta tra la kaptilo la neston, kun la kaĝo li alpaŝis al la arbetaro per paŝoj delikataj kiel tiuj de kato.

La virbirdo ankoraŭ troviĝis en la ŝtona dormo kun kapo kaŝita sub la flugilo kaj ne donis alarmon.

Kun kurbigita dorso, la viro leĝerpaŝe estis alpremiĝanta al la arbetaro paŝo post paŝo. La birdino en somnolo nenion perceptis. Kiam la viro estis jam en la distanco de malpli ol du paŝoj de la arbetaro, li senatente surpaŝis velkintan branĉeton kuŝantan surtere. La abrupta kristala krako de rompita branĉeto vekis el la somnolo la birdinon, kiu, terure timigita kaj surprizita, sen perdi momenton disvolvis la flugilojn kaj intencis elflugi el la arbetaro, sed malsukcesis pro tio, ke ĝiaj flugiloj alkroĉiĝis al la ĉevalharoj. Ĝi superforte frapadis per la flugiloj kaj pene baraktis por sin liberigi.

Je tio, la viro senprokraste ĵetis sin antaŭen kun malfermitaj brakoj kaj kaptis ĝin sen granda peno.

Ondo da histeriaj korŝirantaj akraj krioj de la birdino traŝiris la aeron, frakasis la trankvilon de la riverborda mateno kaj ankaŭ elŝiris la virbirdon el la morta dormo. Jam estis tro malfrue, kiam ĝi volis fajfi. Ĝi pentis, ke ĝi ne devis dormi tiel morte. Ĝia koro disŝiriĝis ĉe la vido, ke ĝia amata edzino falis en la manojn de la viro. Memriproĉo kaj rimorso pikis ĝin. Ĝiaj okuloj ĵetis fulmon. Ĝi tre volis, riskante sian vivon, ĵeti sin suben kaj repreni la birdinon el la manoj de la viro, sed ĝi rezignis la ideon ĉe la penso, ke la ovoj bezonas esti kovataj kaj flegataj. Por la nekovitaj idoj ĝi estis devigata sufoki siajn koleron kaj doloron en la koro, kun larmoj en la okuloj.

La viro senhaste enkaĝigis la birdinon, kaj poste riparis la difektitan kaptilon kaj fiksis ĉe la neston. Li bone sciis ke estas alia birdo, kiun li ankaŭ forte deziris enmanigi.

Tra la larmoj la virbirdo vidis ĉion faritan de la viro kaj ekkomprenis la insidan intencon de la viro.

Plena de ĝojo, la viro iris hejmen kun la bela birdino. Survoje la birdino nekomprene demandis al la viro:

"Sinjoro, mi jam estas en viaj manoj, kompreneble estas tute neeble por mi eskapi el via mankavo, sed io konfuzas min, kiel vi travidis mian artifikon kaj kiel vi sciis, ke en la arbetaro estas nesto?"

La viro respondis kun gaja grimaco:

"Mi volas sciigi al vi du aferojn. La unua estas: ne pensu, ke ĉiuj estas stultaj kaj povas esti tiel facile trompitaj de vi. La dua estas: vi ne devis elflugi el la arbetaro kiam vi aŭdis miajn paŝojn. Por diri al vi la veron, se ne pro tio, ke vi elflugis el ĝi kaj ŝajnigis vin morta, mi tute ne sciis, ke en la arbetaro nestas birdo kovanta ovojn."

Aŭdinte tion, la birdino tre pentis pri sia ago, sed estis jam tro malfrue.

Post la reveno hejmen, la viro donis al la birdino manĝaĵon, sed tiu ĉi rifuzis manĝi, eĉ ne ĵetis al ĝi unu rigardon, dirante: "Mi preferas morti de malsato ol manĝi vian manĝaĵon."

Kolerigita, la viro forĵetis disten la manĝaĵon, dirante en si: "Mi estas certa, ke vi malsatos. Mi atendas, ke vi petos de mi kompaton kaj manĝaĵon!"

La birdino banis sin en siaj larmoj la tutan tempon pro pensado pri siaj karaj ovoj kaj edzo. Ĝi penis kalkuli en si, kiel ĝi povus elturniĝi el la embarasa situacio.

Longan momenton poste, kiam la virbirdo vidis ke la viro jam foriris, ĝi flugis de la arbo en la arbetaron. Kun forte batanta koro kaj kun granda singardemo ĝi evitante la kaptilon enŝoviĝis en la neston kaj daŭre kovis la ovojn kun streĉitaj oreloj kaj okuloj.

En la tagmezo de la sama tago, tuj post la tagmanĝo, la avidema viro refoje reiris por kapti la virbirdon. Sed li ne sciis ke la virbirdo estas mirinde saĝa kaj prudenta.

Kiam la virbirdo de malproksime aŭdis la paŝojn pli kaj pli proksimiĝantaj al la arbetaro, ĝi ne disfaldis la flugilojn kaj tre singarde, nerimarkite elglitis tra la kaptilo el la nesto, kaj malaperis en la kanaron.

Estis nenio en la nesto krom kvar ovoj, kaj la kaptilo restis tute sendifekta sur sia loko same kiel antaŭe.

La viro revenis hejmen, deprimita kaj trista, kun malplenaj manoj.

Tuj post la foriro de la viro, la virbirdo tra la kaptilo tre singarde reglitis en la neston kaj kovis la ovojn.

Frumatene en la sekvanta tago, la viro ankoraŭfoje iris tien por kapti la virbirdon, kiu, aŭdinte la kresĉendan paŝbruon, tuj senbrue forŝteliĝis.

La viro nenion trovis, kaj hejmeniris, ree kun kapo penda kaj kun nazo longa.

Ĉe la aŭroro de la tria tago, li denove iris tien provi la fortunon, sed nenion li rikoltis same kiel en la antaŭaj du fojoj.

La sopirego al la edzo kaj la baldaŭ elkovotaj idoj kaj soifo kaj malsato ekstreme turmentis kaj konsumis la birdinon. Ĝi malvigliĝis, malgrasiĝis, malfortiĝis, preskaŭ kolapsis, kaj la tutan tagon najlis sian rankoran kaj sombran rigardon ekster la kaĝon, rigide, senhelpe, dolore kaj malespere.

Vidinte ke la viro hejmen venis kun malplenaj manoj kaj kun malserena mieno en sinsekvaj tri fojoj, la birdino havis la senton, ke la virbirdo kaj la ovoj estas sekuraj. Ĉe tio, ĝia sanganta koro konsoliĝis kaj ĝiaj zorgoj malpeziĝis, kvazaŭ peza ŝtono defalis de ĝia koro. En la sama momento brila ideo krepuskiĝis en ĝia kapo.

Ĝi alvokis al si la viron, almozuline petante:

"Sinjoro, jam de pluraj tagoj mi nenion manĝis, nun mi preskaŭ malsatmortos. Rapide donu al mi manĝaĵon, mi estas terure malsata!"

Aŭdinte tion, la viro tuj demandis kun longigita vizaĝo:

"Bone! Sed antaŭ ĉio permesu al mi meti demandon al vi: kial mi iris tien tri fojojn kaj ne vidis la alian birdon? Diru al mi kie ĝi estas?"

La birdino tuj komprenis, ke la viro celis eltordi el ĝi la informojn pri la virbirdo. Pripensinte iom da momento, ĝi respondis:

"Mi ne diru tion al vi, antaŭ ol mi kvietigos mian malsatan stomakon, kiu murmuras pro malpleno."

Sen alia rimedo, la viro obeeme alportis manĝaĵon al la birdino. Tiu manĝegis.

Sate manĝinte kaj trinkinte, la birdino diris kun serena mieno:

"Sinjoro, multe pli bele kaj komforte estas ĉi tie, ol en la arbetaro, anstataŭ foriri mi decidas resti ĉe vi por eterne. Mi tre esperas, ke vi laŭeble baldaŭ kaptu la virbirdon, hejmen alportu ĝin kaj la neston kun la ovoj, kaj metu ilin kune kun mi en la kaĝon, ĉar mi estas tre solece izolita kaj mizera kaj tre sopiras al ili. Mi ne povas malhavi ilin. Sen ili ĉe mi, mi nek ĝojas nek povas vivi bone. Se mi mortos de melankolio, vi havos nenion!"

Sur la trista vizaĝo de la viro tuj aŭroris rideto. Post mallonga konsidero, li sondtone demandis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo:

"Birdo, mi eĉ ne scias kie estas la virbirdo, kiamaniere mi kaptos ĝin?"

La birdino respondis:

"Supozeble vi ne scias, ke la virbirdo ne reiros en la neston se ĝi ne vidos min! Plej bone estas, ke vi malfermu la kaĝon kaj ellasu min, por ke mi reiru kaj kunestadu kun ĝi. Mi garantias al vi, ke vi povos ne sole kapti nin ambaŭ per unu fojo, sed ankaŭ ricevi kvar idojn en la proksima estonteco, kondiĉe ke mi restos kun la virbirdo!"

Je tio, la viro tuj alprenis seriozan mienon. Kuntirante la nazon, li diris inter la dentoj:

"Vi, ruza kaj artifikema birdo ĉiam majstranta pri eltrovaĵoj, denove intencas ludi ĉe mi malpurajn artifikojn? Ĉu vi celas forsavi vin? Mi ne kredas viajn vortojn, ankaŭ mi ne lasos min trompi de vi! Ĉesu kun via ruzaĵo!"

La birdino serioztone diris:

"Vi ne bezonas havi skrupulon. Tio, kion mi diris al vi, estas vere el mia bonfaremo kaj tute celas vian bonon. Mi intencas nek artifiki, nek trompi vin. Mi havas idojn ankoraŭ ne elkovitajn, mi ilin tre amas kaj estas kovanta, kiel mi povas forsavi min sen zorgo pri ili? Bonvolu forpeli ĉiujn dubojn!"

La viro estis avidulo. Granda avideco ekregis lin. Sur lia vizaĝo baraktis dubo kaj hezito. Jen gratante sin post la orelo, jen frotante al si la frunton, li maĉis kaj remaĉis la vortojn de la birdino, sentante, ke ili ŝajnis tute kredeblaj. Pesinte la gajnojn kaj la perdojn, fine li cedis al la propono de la birdino.

"Bone! Mi konsentas forliberigi vin!" la viro deĵetis de si la seriozecon kaj diris kun malica rideto. "Sed se vi aŭdacas trompi min, mi iros disrompi viajn ovojn kaj malkonstrui vian neston!"

"Komprenite! Faru, kion vi volas!"

Fine la buŝa interkonsento estis tiel farita post longaj marĉandoj.

Antaŭ la forflugo, la birdino foj-refoje avertis al la viro:

"Kara sinjoro, nepre memoru: vi iru kapti nin ne pli frue, ol post du tagoj, alie, vi nenion akiros. Adiaŭ!"

Ĉe la lastaj vortoj, la birdino forflugis kiel sago direkte al la riverbordo.

La viro ne sciis, ke la ovoj krevos kaj la idoj elkoviĝos post du tagoj.

Frumatene post du tagoj, la viro leviĝis tuj kiam la koko kokerikis la unuan fojon. Turmentata de longa atendo, sed ebria pro dezirego, la viro kun malplena kaĝo sagis tien por kapti unufoje la du birdojn, plena de espero kaj ekscito.

Sed je lia desapontiĝo la du birdoj estis for kaj en la nesto nur postrestis rompitaj pecoj de ŝeloj. La kaptilo restis tute netuŝita kaj sendifekta sur la loko same kiel antaŭe.

Antaŭ kelke da horoj la ovoj jam krevis, kaj la birdidoj elŝeliĝis, sin forsavis, kaŝiĝis inter herboj.

La viro ĉirkaŭkirliĝante apud la arbetaro kaj ĉirkaŭrigardante traserĉis la du birdojn en ĉiuj anguloj dum longa momento, sed li nenion trovis.

Frapante al si la kapon, la viro subite ekkonsciis, ke li estis trompita de la birdino. Li falsidiĝis seniluziiĝinta teren. Senlima pento forte ronĝis lin. Kun larĝe malfermitaj okuloj, li turnis la rigardon, jen de la malplena nesto al la malplena kaĝo, jen de la malplena kaĝo al la malplena nesto, kaj poste li eksplodis en ploron, senĉese batante permanplate la teron.

Tamen la du birdoj sur la arbo en ne granddistanca loko tre klare kaj melodie fajfis, ĝoje kaj gaje dancis svingante sin tien kaj reen.

Kaplevinte, je la ekvido de tiu sceno, la viro, obsedata de pento, freneze ŝiris al si la harojn, batadis al si la bruston, tordis al si la manojn, kaj svenis de kolero.

Depost tiam, anstataŭ en la arbetaro la du birdoj konstruis sian neston inter la branĉoj de alta arbo aŭ en la krevaĵoj de la roko aŭ en la kaŝejo de la rokkrutaĵo. For de ajna danĝero kaj minaco, ili vivis vivon liberan kaj senzorgan, ĝojan kaj plezuran, kiel ĉe la brusto de Dio.

好文字和口水话

作者 aŭtoro: 不再潜水, 发表于 afiŝita je Saturday, January 07, 2023, 23:28 (468天前) @ Minosun

久不来绿网。今天读到 Kvieta riverbordo 有点小惊喜。文字简单,通顺流畅,可以看出写作者驾驭语言的能力十分娴熟。这是一篇好的文字。最近有保加利亚的朋友寄给我一本电子书 Leteroj el la kosmo,我读了一半就读不下去了,不是因为内容不精彩,而是文字写得不够好,用词不准,还有不少基本语法错误。对比这篇Kvieta riverbordo那就差远了。同是童话故事,一个读起来引人入胜,而另一个却味同嚼蜡。可见Kvieta riverbordo 的写作者语言水平得了。本人也学了二三十年的世界语,阅读得多,动笔很少,当然写不出这样好的文字。有朋友常常问怎样才算学好了世界语?个人觉得最终还是要落实到你写的文字上。我有一个朋友讲世界语讲得很溜,说是他已经是在用世界语思维了,不是全国第一也是全市第一。有一次我看他用世界语写一个通知,基本语法错误就有好几处。所以能讲几句口水话不能算世界语学得好。世界语水平高不高还是要用笔头的功夫来说话。有人说“文字不能成为经典”,这个说法很幼稚。事实上能流传下来的文字大都是经典的。口水话能传下来么?当然会的。我读过Lapena的演讲集,那不得了,出口成章,字字珠玑,国人恐难有那样的水平。我们可以做一个小小的实验,你把自己讲的那些口水话,就算演讲吧,用录音机录下来,再转化为文字,你再看看你的文字水平有多高,有没有不合语法的地方,通篇逻辑如何,这才看得出你水平的高低。扯远了哈,因为读了这篇文字有些感慨,随便聊聊而已。还是希望大家多动笔,口语有机会也练练,最让人信服的功夫还是在笔头上。

文字不能成为经典

作者 aŭtoro: 是他说的, 发表于 afiŝita je Sunday, January 08, 2023, 07:05 (468天前) @ 不再潜水

大约两年前王天义在论坛曾说过: 至于你(Pipi)说我的世界语水平一般,这我不能认同,你写的文章其实离真正的世界语文风还有差距,与我差距太大(要不网上我们用世界语音频讨论下世界语语言学的问题?)。上面三位老师(毛自富,魏以达,王崇芳)我很尊重,但他们都没有达到我的世界语可以自由思维放开讲演的水平,汉语思维还在束缚着他们,所以文字不能成为经典,也无法流传开来,但为当代中国世界语文学做出了很大贡献,应该树碑立传。因为语言需要生活化的,只有当语言生化以后,才能找到语感,出现文字的火化。我希望中国能有一批像我这样可以把世界语掌握到母语程度的人(我认为我的世界语水品与我的普通话、陕西话、河南话一样水平,都是自由表达的),这样我们才能在国际上发声响亮,才能出现世界语语言经典作品。

文字不能成为经典

作者 aŭtoro: 不再潜水, 发表于 afiŝita je Sunday, January 08, 2023, 10:27 (468天前) @ 是他说的

这个王天义也太狂妄了吧!他觉得自己的口语不得了,也是自己的感觉良好而已。我曾亲耳聆听过周流溪教授在第七届中国世界语大会上的发言,2014年(?)在武汉Oseik年会上魏以达和Miaohui的学术演讲,不仅世界语流利,而且有学术深度。最近在学习网上看到谢玉明老从他女儿出生就开始教她世界语,即denaska esperantisto,现在女儿在中国报道工作,更不用说那些专业从事世界语工作的翻译和播音员了。这些人大多低调,而且在水平上完全碾压王天义,王真的是井底观天也,欺负中国无人了!在文字上,就以王崇芳老的两部大词典就比得上王天义讲一百年的世界语做出的贡献大。还说什么,大家要向他看齐,中国的世运才有希望,有点厚颜无耻吧!

他喜欢碰瓷

作者 aŭtoro: 矛盾, 发表于 afiŝita je Sunday, January 08, 2023, 11:00 (468天前) @ 不再潜水

是酒喝多了,还是气蒙了?为了推广世界语吹牛皮可以不设上限的,但要客观的,能吃过头饭,不说过头话!既然把世界语掌握到母语程度,又何必在2022年1月11日在论坛里征询“碰瓷”怎么翻译呢?矛盾!我差点被他的学说征服了,差点被他的学说颠覆了,我差点找不到东南西北了。什么叫碰瓷,很简单,拿两个碗往一起碰,就是碰瓷。

Kiel traduki la vorton 碰瓷,ekz. 他喜欢碰瓷
作者 aŭtoro: 王天义 ⌂ @, 来自 el: 陕西西安 Xi'an, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 11, 2022, 11:32 (362天前)

Kiel traduki la vorton 碰瓷,ekz. 他喜欢碰瓷

头像

Mi havas aferon al s-ro Minosun! 我有事找Minosun先生!

作者 aŭtoro: Minosun, 发表于 afiŝita je Friday, January 06, 2023, 19:17 (470天前) @ Pipi
编辑: Minosun, 时间: Friday, January 06, 2023, 19:25

Ĝi estas sufiĉe longa. :-D

Kaj la origina retadreso:https://esperanto.cri.cn/2841/2018/03/12/177s197904.htm

谢谢Minosun先生!

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, January 06, 2023, 20:12 (470天前) @ Minosun

啊,正是这篇童话!终于找到了,谢谢你啊,Minosun先生!当初我用的笔名是Rido,Rido就是我啊!我当初刚练习用世界语创作,怕人笑话我的文章写得不好,我就用了Rido这个笔名。发表后,我没有保存啊!今日失而复得,我一万个感谢你!是Vejdo教导我学习和翻译,在Vejdo身上我看见了曙光和希望,我才有了坚持学下去的信心。是你当初给我提供了一个实践平台,我才首次开始了原创,是你给我开辟并铺垫了道路,引我走上原创之路,为我以后的写作增添了勇气。可惜当初你和Vejdo都不知道Rido是我,我不是恶意要隐瞒自己,主要就是怕你俩和读者笑话我啊!

再次感谢你帮我找到《寂静的河岸》这篇童话!我收藏了!

谢谢谢谢!


又:而今日,承蒙刘晓哲先生的厚爱和支持,高抬贵手给我留了一条生路,让我复活,才有机会和你们重逢于此,才有机会和我的原创《寂静的河岸》相见,千恩万谢,言之不尽!

虽言有尽而意无穷啊!

头像

Al sro Pipi

作者 aŭtoro: Gajo, 来自 el: 湖南沅江 provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, January 08, 2023, 17:41 (468天前) @ Pipi

Saluton, kara amiko Pipi.
Mi tre ĝojas ke mi renkontiĝas kun vi ĉi tie post longa tempo!
Ĉion bonan!
Kore
Gajo

Al sro Pipi

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, January 09, 2023, 14:03 (467天前) @ Gajo

Koran dankon al vi!

主题RSS Feed

powered by my little forum