《安徒生童话集》第3卷 1——58页 《安徒生童话集》第3卷 1页

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 08, 2023, 13:59 (446天前)

《安徒生童话集》第3卷 1——58页

《安徒生童话集》第3卷 1页

1. Unu patrino sidis apud sia malgranda infano; ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. La infano kuŝis pala, la malgrandaj okuloj estis fermitaj, ĝia spirado estis mallaŭta, nur de tempo al tempo interrompata de profunda enspiro, simila al ĝemo.

2. Jen oni ekfrapis je la pordo, kaj eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en grandan ĉevalkovrilo, ĉar tio varmigas, kaj varmon li bezonis, ĉar ekstere regis malvarma vintro. Ĉio kuŝis kovrita de glacio kaj neĝo, kaj kruda vento tranĉis al ĉiu la vizaĝon.

3. la patrino sidiĝis sur la seĝo tute apude de li

4. Ĉu vi ne opinias ankaŭ, ke mia filo restos vivanta?

5. La patrino sidis kun mallevitaj okuloj kaj la larmoj ruliĝadis sur ŝiaj vangoj.

《安徒生童话集》第3卷 2页

1. Ŝia kapo fariĝis peza, dum tri noktoj kaj tri tagoj ŝi ne fermis okulojn, kaj nun ŝi endormiĝis, sed nur por unu momento, poste ŝi, tremante de malvarmo, eksalte leviĝis. "Kio tio estas!" ŝi ekkriis kaj rigardis ĉiuflanken.

2. Diru al mi nur, kiun vojon li iris!

3. sed ne retenu min, por ke mi povu lin kuratingi, por ke mi povu trovi mian infanon!

4. Sed la Nokto sidis muta kaj silenta; tiam la patrino interplektis la manojn, kantis kaj ploris, kaj granda estis la kvanto de la kantoj, sed ankoraŭ multe pli granda la kvanto de la larmoj.

5. Profunde en la arbaro la vojoj kruciĝis, kaj ŝi plu ne sciis, kien ŝi devas iri.

6. prujno kuŝis sur ĝiaj branĉoj

7. alpremi ... al ...

8. la dornoj penetris al ŝi en la karnon, tiel ke la sango elfluis per grandaj gutoj

9. la dornarbetaĵo elkreskigis freŝajn verdajn foliojn kaj floraĵoj disvolviĝis en la malvarma vintra nokto

10. Poste ŝi venis al granda lago, kie oni vidis nek ŝipon nek boaton. La glacio sur ĝi ne estis ankoraŭ sufiĉe fortika, por ŝin transporti, kaj la akvo ne estis sufiĉe nekovrita kaj glata, por ke ŝi povu kuraĝi travadi ĝin, kaj tamen transiĝi ŝi nepre devis, se ŝi volis trovi sian infanon.

《安徒生童话集》第3卷 3页

1. En la malespero ŝi kuŝiĝis

2. Kolekti perlojn estas mia pasio

3. per unu eksvingo ŝi transflugis sur la transan bordon

4. Vi certe scias, ke ĉiu homo, konforme al sia esenco, havas sian vivarbon aŭ sian vivofloron.

5. mi iros por vi ĝis la fino de la mondo.

6. tion mi donos al vi kun ĝojo!

《安徒生童话集》第3卷 4页

1. nigraj kankroj forte alkroĉiĝis al la trunko

2. La malĝoja patrino klinis sin super la plej malgrandajn kreskaĵojn

3. ŝi ekkriis kaj etendis la manon super malgrandan bulan krokuson, kiu tute velke kliniĝis sur unu flankon.

4. Ne ektuŝu la floron!

5. Kiel vi povis trovi la vojon ĉi tien?

6. Vi nenion povas fari kontraŭ mi!

7. Sed subite ŝi ekkaptis per ambaŭ manoj du belajn florojn ĉe sia flanko

《安徒生童话集》第3卷 5页

1. Mi elŝiros ĉiujn viajn florojn, ĉar mi estas en malespero!

*Ŝi elŝiris al muŝo la flugilojn.
*Hastaj paŝoj elŝiris lin el liaj meditoj.

2. rigardu per ili en la profundan puton ne malproksime de vi.

3. Feliĉega ĝojo plenigis ŝin

4. Liberigu mian infanon de tiu tuta mizero!

5. Tiam la patrino interplektis siajn manojn, ĵetis sin surgenue kaj preĝis al Dio.

6. Kaj ŝi klinis sian kapon sur sian bruston.

7. Sed la Morto foriris kun ŝia infano en la nekonatan landon.

《安徒生童话集》第3卷 6页

1. Ĉu vi permesas demandi pri via estimata nomo?

2. Mi jam vidas, vi servas kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo

3. Mi ne komprenas, kiel vi povas permesi al vi alparoli min!

4. Ne tro alproksimiĝu al mi!

5. Ne estu tro familiara kun mi! Mi ne estas kutima je tio!

6. mi tute perdas miajn faldojn, vi elbruligos en mi truon! Hu! Mi petas vin pri via mano!

《安徒生童话集》第3卷 7页

1. La kolumo iom disfadeniĝis sur la rando, tial venis la tondilo kaj devis detranĉi la fadenojn.

2. Kiel forte vi etendas la piedojn!

3. Vi meritas esti grafino!

4. li kun hipokrita malestimo ĵuris, ke li ne volas edziĝi.

5. li estis perfekta fanfaronulo

6. Mi havis terure multe da amantinoj!

7. eĉ unu momenton oni ne lasis min trankvila

8. mi kuŝis sur la flanko

9. ekardi per amo al ...

10. ŝi estis tre tranĉa kaj kolerema

11. enamiĝi je ...

《安徒生童话集》第3卷 8页

1. ĉar ni vere ne povas scii, ĉu ni ankaŭ ne transmigros iam en paperfarejon kaj estos aliformigitaj en blankan paperon kaj oni presos sur ni nigre sur blanke nian tutan historion, ...

*nigre sur blanke 白纸黑字

2. La lino staris en plena florado.

3. prenis la linon je la kaptufo kaj elŝiris ĝin kune kun la radiko

《安徒生童话集》第3卷 9页

1. Estis ne eble kolekti siajn pensojn.

2. Nun mi alportos al la mondon utilon, kaj tion oni devas fari, en tio konsistas la vera ĝojo.

3. Ha, kia surprizo!

《安徒生童话集》第3卷 10页

1. mi disvastigos inter la homoj ĝojon kaj sciojn

2. Tamen estas ja efektive tiel!

3. travojaĝi la tutan mondon

4. kunligi ion en ion

5. Tio tute ne venis al mi en la kapon! 那个我根本没有想到!

6. Sur la papero fluis la vortoj el la plumo

7. Poste oni kunkunmetis la paperon en paketon kaj konservis ĝin en libroŝranko.

8. Kaj rekoni sin mem estas la vera progreso.

9. La iro antaŭen certe okazos, mi iras konstante antaŭen!

《安徒生童话集》第3卷 12页

1. frapas per siaj flugiloj

2. flustradis al li en la orelon

3. vi eble deturnis vin de ĝi kaj turnis vin al la pasero

4. flugas tien kaj reen

《安徒生童话集》第3卷 13页

1. En la ĝardeno ĉiuj pomarboj staris en plena beleco de florado, ili rapidis eligi floraĵojn, antaŭ ol ili ricevis verdajn foliojn.

2. la kato kuŝis en la sunlumo kaj lekadis sian piedon

3. li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio devas ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la inferon, kie ili devas eterne bruli.

4. diris kun plej granda certeco

5. Kio mankas al vi?

6. Kio en efektiveco mankas al mi?

《安徒生童话集》第3卷 14页

1. kiel la malbono kaptas nin de ekstere kaj de interne

2. Estis aŭtuno, la folioj defalis de la arboj

3. kunmetis ŝiajn manojn kaj eldiris preĝon pri mortintoj

4. Du pezaj larmoj defluis sur la vangoj de la serioza viro.

5. La viro duone leviĝis kaj etendis al ŝi la manojn.

6. klinis sian kapon jesante

《安徒生童话集》第3卷 15页

1. Ili staris antaŭ belege prilumita portalo; larĝaj ŝtuparoj, kovritaj per tapiŝoj kaj ornamitaj per floroj, kondukis en la internon de la domo, kaj bala muziko bruis tra la festaj salonoj.

2. Nia balo estas egala al la balo de la reĝo!

3. de la verto ĝis la fingroj de la piedoj lumis el li la penso

4. vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj

5. la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono

6. ili en longa vico dormis flanko ĉe flanko

7. per siaj pintaj kubutoj li ekbatis sian kamaradon

8. En flameco mi faris tion aŭ alian

9. mia interno ekbolis kaj sovaĝaj pensoj leviĝis en mia animo

10. Mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro

11. kaj tiun blekegon mi ĉiam ankoraŭ aŭdas ĉiujfoje, kiam mi volas ekdormi, kaj kiam mi endormiĝas ...

《安徒生童话集》第3卷 16页

1. Kaj liaj okuloj subpleniĝis per sango, li ĵetis sin sur la kamaradon kaj batis lin per kunpremita pugno en la vizaĝon.

*bati iun en la vizaĝon

2. atakas nin de interne kaj de ekstere

3. el liaj okuloj ekfluis larmoj

《安徒生童话集》第3卷 17页

1. Ĉe la granda vojo meze en la arbaro staris soleca vilaĝana domo, al kiu la eniro kondukis tra la korto.

2. vivo kaj movado regis interne

3. libro en plej granda formato

*Formato A4

4. pririgardi unu kreskaĵon post la alia, kaj ofte sur liaj vangoj fluis larmoj

《安徒生童话集》第3卷 18页

1. ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon

2. nur unu solan branĉon, freŝan, florantan branĉon, ŝarĝitan de rozokoloraj burĝonoj.

《安徒生童话集》第3卷 19页

1. ĉar oni ĝin starigis ĝuste ĉe malfermita fenestro, tra kiu ĝi povis rigardi kiel en la ĝardenon, tiel ankaŭ sur la kampon

《安徒生童话集》第3卷 20页

1. oni premas ilin per la piedoj, ili ekzistas en tro granda nombro

2. alkroĉiĝas al la homoj sur la vestoj

3. Kiam oni sidigis lin sur la herbo inter la flavaj floroj, li laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero, deŝiris nur la flavajn florojn kaj kisis ilin en dolĉa senkulpeco.

4. Ili tenis ĝin antaŭ la buŝo, por per unu ekblovo ĝin tute forblovi.

《安徒生童话集》第3卷 21页

1. la tuta familio sidis kune en rondeto

2. tute apude de la kuireja pordo

《安徒生童话集》第3卷 22页

1. maljuna viro laŭ sia aĝo povis esti la avo de ĉiuj, ...

2. ili kapsalutadis amike kaj afable

3. stranga sento ekkaptis min

4. Li parolis pri la tago de la edziĝo, ĉe tio liaj okuloj lumis, li kvazaŭ ankoraŭ unu fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon

《安徒生童话集》第3卷 23页

1. trafi en la manojn

2. La maljunaj geedzoj denove irados mano en mano tra la malnovaj stratoj

《安徒生童话集》第3卷 24页

1. Ili kreskis sur la muroj de la kastalo, volvis sin ĉirkaŭ la kolonoj kaj fenestraj kadroj, plenigis la koridorojn kaj ornamis la plafonojn de ĉiuj salonoj; ĉiuj konkuradis inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj.

2. Sed malĝojo kaj aflikto regis en la palaco.

3. Kaj tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi!

4. Kaj aperis junuloj kaj maljunuloj, de ĉiuj lokoj ĉiuflanke

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 08, 2023, 14:01 (446天前) @ 雁过留声

《安徒生童话集》第3卷 25页

1. ridetas al mi per sia tuta amo

2. La larmoj staris ĉe li en la okuloj kaj sur la vangoj

3. Tiam rozokolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino, grandaj kaj klaraj fariĝis ŝiaj okuloj

《安徒生童话集》第3卷 26页

1. por iom ŝirmi sin kontraŭ la vento, staris kun dorso al la kaleŝo

2. konservi la ekvilibron

3. laŭ silenta interkonsento

4. la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita kaj farita pli alta kaj pli travidebla

《安徒生童话集》第3卷 27页

1. Sur ĉi tiu flanko de la strato en unu domo loĝas homa familio, al kiu venis en la kapon la saĝa ideo alfiksi al la muro tri aŭ kvar florpotojn kun la granda aperturo internen kaj kun la fundo eksteren.

2. Tie en la kamparo regis plej forta vintra malvarmo.

3. Akra vento blovis super la neĝokovritaj kampoj.

《安徒生童话集》第3卷 28页

1. harmonii kun ...

2. direkti la rigardon fikse al sudo

3. tie sur la arboj kaj arbetaĵoj aperis verdaj burĝonoj

4. En sia rapidemeco ŝi elŝutis veran floraĵan neĝon sur la pomarboj kaj persikarbojn, tiel ke ili staris en plena parado, antaŭ ol ili havis verdajn foliojn.

《安徒生童话集》第3卷 29页

1. tiam alvenis birdoj nesciate de kie, ...

2. Tiu aŭ alia maljuna virineto eliris antaŭ la pordon en la lumon de la suno

3. La arbaro estis ankoraŭ mallume verda, plena de burĝonoj

4. la violoj staris en plena florado, la anemonoj kaj leontodoj disvolviĝis

5. Kvieta pluvo falis sur ilin el la ĉielo

6. la guto de la pluvo kaj la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton

7. La fianĉo kaj la fianĉino kisis sin reciproke, kaj en unu momento la arboj en la arbaro disvolvis siajn burĝonojn.

8. ili tenis sin reciproke je la manoj

9. Kaj mano en mano la gefianĉoj promenadis

10. klare kaj vigle fluis la riveroj kaj torentoj inter la velure-verdaj junkoj kaj super la diversformaj ŝtonoj.

11. Ĉiam kaj eterne ĉio restas plena de vivo!

12. La blanka lotusa floro de la nordo etendis sur la arbaraj lagoj siajn grandajn verdajn foliojn super la supraĵo de la akvo, kaj la fiŝoj serĉis ombron sub ili.

13. la suno brulis sur la murojn de la domo kaj trae varmigis la disvolvitajn rozojn

14. la ĉerizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preskaŭ varmegaj ĉerizoj.

《安徒生童话集》第3卷 30页

1. Torente ĵetiĝis malsupren la kavo.

2. La junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen

3. Subite la pluvo aliformiĝis en apartajn gutojn

4. La fiŝoj saltis super la akvon de la torento

5. lavita de pluvo

6. La vespera ĉielo radiis kiel oro

7. la luno lumis inter la ĉielruĝo vespera kaj la ĉielruĝo matena

8. la branĉoj de la pomarbo fleksiĝis sub la ruĝvangaj fruktoj

9. nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj

10. Kia riĉeco!

11. Mi ne trovas por tio alian vorton!

12. Vidu! La cikonioj kolektiĝas en amasojn

《安徒生童话集》第3卷 31页

1. la folioj de la arbaro ricevis koloron ruĝan kaj oran; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj

2. En la rozarbetaĵoj brilis fajeruĝaj rozofruktoj, sur la sambukaj branĉoj pendis grandaj, pezaj, nigre-brunaj beroj, la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj

3. Kio do fariĝis kun la gesinjoroj?

4. Pli kaj pli flavaj fariĝis la folioj de la arbaro, unuj post la aliaj ili defalis, aperis la aŭtunaj ventegoj, la jaro kliniĝis al sia fino.

5. Ekpuŝo de la vento turne levis la foliojn!

6. Peza neĝa kovrilo kuŝis sur la verdaj kampoj.

《安徒生童话集》第3卷 32页

1. ĉe la komenco de la tagiĝo la tuta arbaro aperis bele kovrita de prujno

2. nur la lumo de la suno metis finon al la bela sonĝo

3. La printempo venas!

4. esti konforma al ...

《安徒生童话集》第3卷 33页

1. Tiel oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon kaj travidas en unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon.

《安徒生童话集》第3卷 34页

1. sed la grandaj nigraj birdoj ĉirkaŭŝvebis ĝin en rondo

2. Kiel velkintaj folioj ili kuŝas disĵetitaj amase sur la tero!

《安徒生童话集》第3卷 35页

1. mi ne estas tia, kiel la aliaj

2. Mi humiligis min antaŭ la okuloj de la mondo.

3. Kiu kaptas la glavon, tiu pereos per la glavo

4. Okulo pro okulo, dento pro dento! Okulon pro okulo, denton pro dento! —— 同样的意思,两种略微不同的表达。前句出自于《安徒生童话集》,没有宾格;后句出自于《旧约》,有宾格。

《安徒生童话集》第3卷 36页

1. en ĉiu rilato

2. ĝi estis konata pro sia gaja humoro

3. Ĉirkaŭe regis mallumo.

4. ĉiuj membroj de tiu familio havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton, kiun diris la najbara kokino, kaj ili ruladis siajn okulojn, kaj la strigino-patrino ventumadis ilin per siaj flugiloj.

《安徒生童话集》第3卷 37页

1. Mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj

2. por ne aspekti kiel la aliaj kaj por altiri al si per tio la atenton de la koko

3. La dormo ankoraŭ estis en ĝiaj okuloj.

4. la historio rondiris de kokinejo al kokinejo

《安徒生童话集》第3卷 38页

1. mi faros, kion mi povos

2. el malgranda plumo povas fariĝi kvin kokinoj

3. Radio de fulmo disigis la aeron, radio de fulmo prilumis la landojn de la mondo, la cigno dispelis per la fortaj batoj de siaj flugiloj la krepuskan nebulon

《安徒生童话集》第3卷 39页

1. frapis per siaj flugiloj

2. ŝpinis la pensfadenon

3. kun rapideco de fulmo

4. Eĉ la senplumaj birdidoj stariĝas en rondo ĉirkaŭ la rando de la nesto

5. la ekstero kaj lia interno estis en plena kontrasto kun lia profesio

6. lia profesio metadis lin ofte en la antaŭon de la plej respektindaj homoj de la urbo

《安徒生童话集》第3卷 40页

1. kaj tiam oni ĉe la fino de sia vivo havas tiom multe da papero

2. Ĉiu el ili similas al fermita libro kun la dorso supren

《安徒生童话集》第3卷 41页

1. Li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon

2. mortis de ĝojo

《安徒生童话集》第3卷 43页

1. prenis la mopson sur la brakon

2. Niaj fenestroj estis turnitaj al la korto

《安徒生童话集》第3卷 44页

1. abunde ekverŝis larmojn

2. Ĉio sur sian ĝustan lokon!

《安徒生童话集》第3卷 45页

1. kun ĉarma esprimo sur sia vizaĝo kaj kun du mirinde helaj okuloj

2. La vino eniris, kaj la prudento eliris.

《安徒生童话集》第3卷 46页

1. Ĉio sur sian ĝustan lokon! 一切正常!

*Ĉiu sur sian lokon! 各就各位!

2. tie supre mi ne estis en mia elemento

3. Mi estas en mia elemento. 我很内行。(我很惬意。我得心应手。)

4. pasis ne plenaj ses jaroj

5. kvazaŭ ŝi de sia naskiĝo estus altklasa fraŭlino

《安徒生童话集》第3卷 47页

1. tute apude de la arbaro

2. Ĉio tie estis konforma unu al la alia.

《安徒生童话集》第3卷 48页

1. laŭlonge de la irvojeto

2. kun koro kapabla sincere ampleksi ĉion, kion Dio kreis.

《安徒生童话集》第3卷 49页

1. subite ili eniĝis en interparoladon pri ...

2. el la profundo de la koro

3. staras sur la malantaŭaj piedoj.

4. sinjorinoj vestitaj bonguste kaj sinjorinoj vestitaj senguste

《安徒生童话集》第3卷 50页

1. Ĝi sonis tra la tuta bieno, tra la parko kaj arbaro

2. rigidiĝis de teruro

3. flugis kapantaŭe inter la kokinojn

《安徒生童话集》第3卷 51页

1. Ĉio estis denove en ia antaŭa ordo, esceptinte tion, ke ...

《安徒生童话集》第3卷 52页

1. Tial li restis starante sur la piedfingroj kaj rigardis, ...

2. plue kaj plue sonis la kantado

3. tion mi neniam atendus!

《安徒生童话集》第3卷 53页

1. en la mezo de la nokto

2. Estis terura tumulto, terura konfuzo.

3. per unu salto li flugis supren laŭ la ŝtuparo en la ĉambreton al la studento

《安徒生童话集》第3卷 54页

1. Kaj tio estis tute laŭ homa naturo!

《安徒生童话集》第3卷 55页

1. la aerŝipo flugas super la landon

2. tradormi nokton

《安徒生童话集》第3卷 56页

1. la urbo kuŝas ĉe la marbordo

2. ne forturnas siajn okulojn de la infanoj

3. preni en somero banon ĉe la marbordo

4. la akvo antaŭe atingis ĝis lia kolo kaj poste fermiĝis super lia kapo

5. Tiam tie regis vigla interpremado

《安徒生童话集》第3卷 57页

1. la historio sur ambaŭ infanoj faris tiel profundan impreson

2. eble estos plej bone, se ni ĝin ankaŭ aŭskultos, des pli ke ĝi estas mallonga

*des pli ke ... (引入强调的原因从句) (更)何况;尤其是因为;因为...就更加...:Mi ne volas ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi facile mem trovos la respondojn. 我不愿意重复我的话,更何况你们每一个人都能很容易地找到答案。

Ni aŭskultos la historion, des pli ke ĝi estas mallonga. 我们要听那个故事,何况它很短。

Mi aĉetos la buson, des pli ke ĝi estas malkara.

3. rompiĝi en la mezo

4. estis kreskokovritaj de plej bela hedero

《安徒生童话集》第3卷 58页

1. per arĝentosona voĉo kantadis la plej ĉarmajn kantojn

2. ne multe komprenis en muziko

3. Dolĉan voĉon havas la ĉarma knabineto!

4. ricevi oficon

5. proponi al li oficon de kuriero

6. la urbo estas nur kvin mejlojn malproksima de ...

7. ĉe klara vetero

8. Ha, kiel multe li pensadis pri Anjo!

9. Tiam rideto ĉirkaŭis lian buŝon

——
2016.3.31

要珍惜这些笔记哦,可是我亲手逐字打出来的,都是不错的表达

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 08, 2023, 14:05 (446天前) @ 雁过留声

我看过一些书,但床头必备的几本书有《玛尔塔》,《法老王》,《安徒生童话集》,《格林童话集》,《红楼梦》,《石头城》,《山村》这些书我翻阅的频率较高。尤其是《法老王》,我喜欢Kabe的简洁流畅的文字。

《安徒生童话集》和《格林童话集》这两本书虽则是童话,我特别喜欢其中明快的文字和表达,尤其是《安徒生童话集》,囊括万千表达,堪称一本文学小词典。譬如ĉe tio, ĉe tio ĉi就是出自于《安》,且运用频率极高。

每个人虽读万卷,但都有几本最爱,将其读烂都不为过!

《安徒生童话集》等书的笔记是怎么产生的?

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, January 08, 2023, 14:12 (446天前) @ 雁过留声

《安徒生童话集》等书的笔记是怎么产生的?

我不怎么读电子版的,一般爱读纸版的世界语读物,我在阅读时,觉得哪个表达好玩,我就在下面划线,每次读完一定量后,就立即按着下划线往电脑里输入,你所见到的我的读书笔记全都是这样进行的,都是我一个字一个字敲出来的。以后我会陆续发布我的读书笔记。如《百年孤独》,《玛尔塔》,《法老王》,《石头城》,《格林童话》,《哈姆雷特》,《简·爱》,《苦海》,《家》,《山村》,《雷雨》,《寒夜》,《日出》,《屈原》《外祖母》等二十几部读书笔记。这些笔记都是像《安徒生童话集》那样,是我亲手逐字敲出来的。

我个人感觉这些读书笔记里的表达不错,闲暇时翻阅,省时省力,有好处!

如果每天发一个读书笔记,我的读书笔记,无论长的还是短的,保守点说,至少能发大半年。

主题RSS Feed

powered by my little forum