《MARTA 》(45)(46)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 09, 2023, 08:54 (445天前)

《MARTA 》(45)

— Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo ...

— Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed ... la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron ... tiras ...

Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto.

— Ĉu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo.

— Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj de pia prizorgado! — ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la kuzino; — sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi prezentos?

— Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, — respondis Mario.

— Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona ...

— Kaj samtempe granda sentaŭgulo!

Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo:

《MARTA 》(46)

— L'imparfait du subjonctif! mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas l'imparfait du subjonctif?

Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun ŝi devis doni al sia instruatino.

— Du passe defini de l'indicatif. — diris Marta post momento. Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:

— De l'in-di-ca-tif! kia anĝela voĉeto!

En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove aŭdi:

— Batau! mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u aŭ a-u?

Estis nenia respondo, la instruistino silentis.

— Ho! — diris Aleĉjo al si mem, — iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda saĝulaĉino ... aŭ eble ŝi revas ... ha!

Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton, li ekkriis:

— Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi kuras, flugas, rapidas!

Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la salonon.

— Pro Dio, — diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro, — kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?

(未完待续)

《MARTA 》(45)(46)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 09, 2023, 08:58 (445天前) @ 雁过留声

1. — Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed ... la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron ... tiras ...

—— “为了做一个好人,我自己也不惜代价,Marinjo! 可是 ...... 江山易改秉性难移!好像一只狼不管你怎么喂它,终究是野性难驯 ......”

2. Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano,

—— 还可以说:Kun/Ĉe la lasta vorto

3. — Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon,

—— 我连想都没想。我压根就没想。其实intencon后面省略了(prezenti vin al ŝi),即:Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon (prezenti vin al ŝi),关于ne havas eĉ la plej malgrandan的表达,我曾在娜伊娃女士去伦敦的那篇日记里写过:Li ne havas eĉ la plej malgrandan komprenon pri Esperanto. (他对世界语一窍不通。)

4. Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo:

—— 这段需要注意的:1. Kun la lastaj vortoj,也可:Dirante la lastan vorton;Kun/Ĉe la lasta vorto,见上注释2条。 2. ŝanceliĝante:犹豫,踌躇,迟疑,相当于heziti. 3. li sin turnis sur la kalkano, 他用脚后跟转身,他连忙向后转。 4. sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto 他踮着脚走到书房门口。 5. almetis la orelon al la pordo. 把耳朵贴在门上。类似的表达,我曾在娜伊娃女士去伦敦的那篇日记里写过:Gluante mian dekstran orelon al la pordo, mi atente aŭskultis momenton. Nenio aŭditis! Poste, fermante mian dekstran okulon, mi gluis mian livan okulon al la luketo. Nenio viditis!

5. En la kabineto denove regis silento.

—— 这个表达多好啊!书房里又没有声音了。

6. La lernantino videble estis okupita per skribado,

—— “忙于” 的表达。

7. Mi kuras, flugas, rapidas!

—— 我奔跑,飞奔,飞速赶到! 类似的表达,在《安徒生童话集》第一卷第6页:Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn! 这个表达,谢玉明在《红楼梦》里也用过。

8. renkontiĝis okulo al okulo kun Mario,

—— 和玛丽亚撞了个满怀。在前面曾发过的《玛尔塔》帖子里,有个表达:ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. 她的视线和注视着她的女主人的目光相遇。

每天的《MARTA 》都读了吗?

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 09, 2023, 09:16 (445天前) @ 雁过留声

每天的《MARTA 》都读了吗?

我读了,至少两遍。我是第一个收益者!

每天除了读《MARTA 》,我晚上入睡前读了一章《法老王》。《法老王》简单,每个章节又很短,读起来不累。我喜欢琢磨《法老王》的文字,简单而有嚼头,好玩!

我是第一个受益者!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 09, 2023, 09:18 (445天前) @ 雁过留声

我是第一个受益者!

想要玩好世界语,必须做到:日夕涵泳!

《MARTA 》(45)(46)阅读札记 中国人干脆,西方人认真

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Monday, January 09, 2023, 11:13 (445天前) @ 雁过留声

la kabineto denove regis silento. 中国人干脆 En la kabineto denove regis silento. 西方人认真。 所以就有这 表达!

头像

《MARTA 》(45)(46)阅读札记 中国人干脆,西方人认真

作者 aŭtoro: Gajo, 来自 el: 湖南沅江 provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, January 09, 2023, 18:39 (445天前) @ 明

尊敬的明先生,
您看一下
您的句子
la kabineto denove regis silento.
这样的句子对吗??如何划分主谓宾?符合世界语语法吗?
谢谢!

主题RSS Feed

powered by my little forum