《MARTA 》(73)(74)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 23, 2023, 07:46 (452天前)

《MARTA 》(73)

Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.

La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.

— Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., — diris Mario Rudzinska; — ĉu ŝi estas hejme?

— Mi ne scias kun certeco, — respondis la juna homo kun nova saluto, — sed mi tuj servos al vi per respondo.

Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.

— Eliris, sed baldaŭ revenos, — oni respondis de supre.

La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime de la pordo.

— Volu sidiĝi, sinjorinoj, — li diris, — montrante velurtegitan kanapon, starantan en angulo de la magazeno, — aŭ, — li diris plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de tapiŝo, — eble supren ...

— Ni atendos ĉi tie, — respondis Maria Rudzinska, kaj kune kun la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. — Ni povus iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia loĝejo, — diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, — sed ŝajnas al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.

《MARTA 》(74)

La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el ok homaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro, kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis kvar junaj viroj ... jes: estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas samtempe ĉiajn poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn, disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, eĉ de de (?) la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj ... Ĉi tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de la homo, ĉi tie meritis apartan atenton.

Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, kiuj kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita virina talio, povis konkuri en la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.

《MARTA 》(73)(74)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 23, 2023, 07:49 (452天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(73)(74)阅读札记

1. Ni atendos ĉi tie, — respondis Maria Rudzinska, kaj kune kun la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo.

—— kaj kune kun la ŝin akompananta virino 调整语序即为:kaj kune kun la virino akompananta ŝin,显然akompananta ŝin的分词短语作后置定语

2. ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas samtempe ĉiajn poziciojn de homa korpo:

—— krom tiu, kiu 是用关系代词连接的情况状语从句

3. eĉ de de (?) la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj ...

—— (?)是我加的,书中是这样:eĉ de de la brusto, 我感觉是印误,多了一个de

4. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj,

—— ke引导主语从句

主题RSS Feed

powered by my little forum