《MARTA 》(75)(76)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 24, 2023, 07:35 (456天前)

《MARTA 》(75)

— Koloro Mexique kun blankaj floraĵoj! — diris unu el tiuj junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.

— Eble la sinjorinoj preferos Mexique pur! — kriis alia.

— Aŭ gros-grains, vert de mer! ĝi estas la lasta modo ...

— Jen estas puntoj Cluny por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, — eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.

— Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj ...

— Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro voyant? Jen estas alia kun nigra floraĵo.

— Bordeaux couleur sur couleur! Vi deziras ion pli malpezan?

— Mozambique! sultan! korpokoloro! Bonega por brunulinoj!

— Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ vertikalaj?

— Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto bonega! tre voyant!

— Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!

— Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!

— Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj — kun randoj denteles kaj unis; kiujn vi preferas?

— Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj? dekkvin! ne! dudek?

— Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! ĉu por papilio?

— Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?

《MARTA 》(76)

Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado, kiu elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, — oni eĉ ne povus diveni, ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj, povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza forto, serioza pensado kaj serioza laborado.

— Sinjorino Evelino D. revenis! — eksonis tra la magazeno basavoĉo, eliranta el la aperturo de la tubo.

Mario Rudzinska rapide leviĝis.

— Atendu ĉi tie momenton, — ŝi diris al Marta, — mi parolos antaŭe mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.

Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej elokventaj.

Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron, en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide ŝoviĝanta sur la pargeto.

— Ha! c'est vous Marie! — ekkriis virina voĉo bonsona, karesa, tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. — Sidiĝu do, mia kara, sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri ... pri ... mi ne memoras jam pri kio ... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis kun vi en la edukejo!

(未完待续)

《MARTA 》(75)(76)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 24, 2023, 07:37 (456天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(75)(76)阅读札记

1. Jen estas ŝtofo kun radioj!

—— 有关介绍的表达,多次出现

2. se ni povas tiel diri,

—— 插入语:如果可以这样说的话。相关的插入语:1. por tiel diri; 2. por diri la veron; 3. por diri al vi la veron; 4. por diri malkaŝe; 5. se paroli malkaŝe; 6. se paroli la veron; 7. se paroli honeste *1. por ne paroli pri ...; 2. por ne diri pri ... 3. se tiel diri; 4. se ne paroli pri ... 5. parolante pri ... 6. ne parolante jam pri ...

3. eksonis tra la magazeno basavoĉo, eliranta el la aperturo de la tubo.

—— eliranta的分词短语作后置定语,可扩展成一个定语从句:eksonis tra la magazeno basavoĉo, kiu eliris ...

4. mi parolos antaŭe mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo.

—— por (tio,) ke引导目的状语从句,从句中的谓语动词要用命令式

5. Se, kiel mi esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.

—— Se引导条件状语从句。kiel mi esperas, 如我所希望的; kiel mi deziras 如我所愿

6. Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa tablo.

—— havis lokon 进行;发生;举行;有

7. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto;

—— 微笑的表达

8. ĝi okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej elokventaj.

—— tiam, kiam 时间状语从句;la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej elokventaj. 省略了与前面相同的动词fariĝadis

9. Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj ŝrankoj,

—— kovritan de mola tapiŝo, 和 ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj ŝrankoj, 后置定语,格和数与各自所修饰的一致

10. vi faris al mi efektivan surprizon!

—— 你让我真的吃了一惊!你真让我吃了一惊!

主题RSS Feed

powered by my little forum