《MARTA 》(77)(78)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 25, 2023, 07:40 (429天前)

《MARTA 》(77)

La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario interrompis ŝian parolon.

— Kara Evelino! — ŝi diris, — pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!

— Vi Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas! diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo ...

— Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! — diris ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: — mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas ...

— Malriĉan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la riĉa magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!

Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.

— Ne pri almozo nun estas la afero, — ŝi diris; — la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon ... ŝi deziras kaj serĉas laboron ...

— Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn, — kio do malhelpas ŝin labori?

— Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, — serioze respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: — al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.

— Mi ... al ŝi ... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?

— Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.

《MARTA 》(78)

La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte. Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.

— Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble konfuzite, — tio apartenas ne al mi ... ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo ...

— Evelino! — ekkriis Mario, — kial vi diras al mi malveron? Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da energio en la efektivigado de viaj planoj ... kial do ...

Evelino ne lasis ŝin fini.

— Nu, jes, jes, — ŝi diris vivece, — estis al mi malagrable rifuzi vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon ... mi agis malbone, mi ne estis tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas absolute neplenumebla, absolute ... absolute.

— Kial? Kial? — demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis al ŝi Evelino.

La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn.

— Nu, tial, — ekkriis Evelino, — ke en nia magazeno virinoj neniam okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.

— Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj ferajn bastonojn, por ...

— Nu, ne, ne! — interrompis la mastrino, — vi metas min, kara Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri via "kial"?

— Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn?

— Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj ... se mi apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno ... nu, vidu, tial, ke ... estas tia kutimo.

— Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo ... sed ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.

(未完待续)

《MARTA 》(77)(78)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 25, 2023, 07:43 (429天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(77)(78)阅读札记

1. La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko.

—— 这一段很长,其实就是一句话: La virino eldiris tiun torenton da vortoj,主语virino前面的形容词和后面的kun的短语全部视为主语修饰语。而副词rapide, preskaŭ sen spirhalto 和 ne ellasante的副词短语全部作状语;Mario, kiu 为定语从句。

这是个三十开外的妇人,身材匀称,衣着漂亮,脑后盘着精巧的发髻。一张五官端正不过有些苍老的脸,在又宽又黑的眉毛下面,生着一双灵活的乌黑的眼睛。她滔滔不绝地说出这番话来,她的手仍握着Mario的手,她们同坐在花梨木的小长沙发上,沙发上罩着名贵的花缎。

2. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario interrompis ŝian parolon.

—— certe parolus 表示肯定的推断,故用us词尾。interrompis ŝian parolon.打断某人的话,用interrompis;表示打岔,插嘴,就用intermeti, enŝovi ...

3. Kara Evelino! — ŝi diris, — pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!

—— pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, 恕我今天不能多作寒暄,开门见山; komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron! 说一件使我非常不安的事。kiu 引导定语从句。

4. per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo ...

—— 我怎样可以帮助你!为了你我愿意徒步走到世界的尽头去 ......

5. Ho, vi ne trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!

—— 啊,你没有看错人,为了救济不幸的人我从不吝啬!联想:ne trompiĝu! 不要自欺欺人!kiuj 引导定语从句。

6. Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.

—— Dirante la lastajn vortojn, 还可以说:kun/ĉe la lastaj vortoj;ĉe tio/tio ĉi. 注意:kaj,的位置和后面为什么有逗号?kaj 连接并列谓语,也就是主语ŝi发出两个动作,因为中间插入了elpreninte的分词短语,如果去掉分词短语,就是:ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj volis jam malfermi ĝin, 多留心一下这样的行文,对写作有好处。

7. Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn,

—— iom levante la nigrajn brovojn, 还可以说:kun la nigraj brovoj iom levitaj,区别在于,前者强调动作,后者强调状态。

8. al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.

—— al vi 置前表示强调,正常语序是:Evelino, mi venis al vi ...; la peto, ke 是同位语从句,对前面名词起解释和说明作用。在有的语法书里,同位语从句归类于定语从句。la eblon labori 动词不定式作后置定语修饰la eblon.

9. ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo ...

—— 店里的事务都由我老公经管;kiuj 为定语从句。

10. Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura,

—— 你老公是法人(在法律上你老公是店主)

11. vi havas multe da energio en la efektivigado de viaj planoj ...

—— 可事实上店里的事是你经管的 ......

12. kaj mi volis elturni min per rapidece trovita preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon ...

—— 我想出一个借口,把一切推到我老公身上 ...... *elturni sin/elturniĝi 设法摆脱/脱身

13. — Kial? Kial? — demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis al ŝi Evelino.

—— “可是为什么?为什么呢?” Mario追问,语气和Evelino同样激动。kun kia 为定语从句。

14. — Nu, tial, — ekkriis Evelino, — ke en nia magazeno virinoj neniam okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.

—— tial, ke 引导原因状语从句, tial; ĉar; pro (tio,) ke. “因为我们店里的店员从来不用女人,一向是由男人担任的。” okupiĝas per 从事;忙于

15. — Nu, ne, ne! — interrompis la mastrino, — vi metas min, kara Mario, en efektivan embarason!

—— 我不知道怎样回答你(你真让我为难);类似的“置人于不利境地”的表达:1. Vi alpremas min al la muro! 你真难为我了! 你把我逼得走投无路了! 《马尔塔》85页; 2. Li ne volas peli vin en angulon kiel farus multaj aliaj bienuloj, tiel ke iliaj terlaboristoj ribeliĝus riskante siajn kompatindajn vivojn. 《山村》130页

16. — Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj ... se mi apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas,

—— apartenas 和 apartenus, 前者是真实,后者是假设。 tio, kio mi estas 为表语从句。

17. — Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne sukcesos en tio.

—— Evelino, 你又想推托了,可是你推不了。 liberiĝi de 得到解除,摆脱;获得解放/自由, en 表示在某方面。

18. sed ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.

—— 可是每个惯例总有它的理由,它应当基于维护它的人的情况和利益。bazi ... sur ... 把 ...... 建立在某种基础上,使根据 ......,以 ...... 为根据; kiuj 引导定语从句。

主题RSS Feed

powered by my little forum