《MARTA 》(79)(80)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 26, 2023, 08:02 (456天前)

《MARTA 》(79)

La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de embaraso ...

— Vi alpremas min al la muro! — ŝi ekkriis, starante antaŭ Mario, — estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros ... sed mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko ne amas virinojn vendantajn en magazeno ... ĝi preferas virojn.

Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn.

— Vi eraras, Evelino, — ŝi diris, — aŭ vi parolas denove malsincere; tio ne povas esti ...

— Kaj mi diras al vi, ke tiel estas ... junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn, aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn ...

Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta estis la lasta.

— Sed tio estas ja abomenaĵo! — ŝi ekkriis, — se vi diras la veron, mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi ...

— Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj ... kion ĝi min interesas ...

— Kiel ... kion ĝi vin interesas, Evelino? — interrompis denove Mario, — ĉu vi ne komprenas, ke konformiĝante al tiu kutimo, kiel vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed certege malbona ...

《MARTA 》(80)

La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj ...

En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo, tamen en tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.

— Kiel? — ŝi diris malrapide, — ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj? ... Vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, — ni, industriistoj, devas esti praktikaj ...

— Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj, devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj devoj? — demandis Mario.

— Tute ne! — ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova ekflamiĝo, — kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la plenumado de tiuj devoj. Ni ĉiam donas, kiom ni nur povas ...

— Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj, sed ĉu nur pri almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj riĉaj, en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en ĉio, kio celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.

Evelino sindevige ekridetis.

— Mia kara, — ŝi diris, — plibonigado kaj forigado de eraroj apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo ... al scienculoj, verkistoj, ĵurnalistoj ... Ni estas homoj de preciza kalkulado ... kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon, koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn ... ĝi estas nia sinjorino, de ĝi dependas nia ekzistado ... la prosperado kaj la estonteco de nia entrepreno ...

— Jes, — diris Mario kun forta akcento, — kaj tial vi devas klini vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj kaj antaŭ ĝiaj simpatioj de tre suspektinda pureco kaj suspektinda gusto ... Por almenaŭ iom aflikti vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj komizoj, kiuj plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas pri floraĵoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde ...

(未完待续)

你真难为我了!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 26, 2023, 08:09 (456天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(79)(80)阅读札记

1. Vi alpremas min al la muro!

—— 你真难为我了! 你把我逼得走投无路了!类似的说法:Vi pelas min en angulon! Vi metas min en embarason!

2. estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros ...

—— tion, kion 宾语从句。

3. junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn, aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn ...

—— aŭ pli ĝuste 或者更准确地说;*por diri pli ĝuste 更确切地说

4. Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno.

—— 这会儿Mario的脸因羞辱和愤慨而胀红了。*ruĝiĝi de/pro honto

5. kion ĝi min interesas ...

—— = pri kio ĝi min interesas ... 它跟我有啥关系

6. kion ĝi vin interesas, Evelino?

—— = pri kio ĝi vin interesas 它跟你有啥关系?

7. La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj ...

—— rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj 睁大眼睛看 *kun larĝe malfermitaj okuloj

8. tamen en tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.

—— 然而此时,在乌黑明亮的眸子上闪过一丝勉强忍住的讥笑(微笑)。

9. ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj? ...

—— ke的宾从的正常语序是:ke pro iaj teorioj mi devas elmeti nian tutan entreprenon (...) al malprofitoj, (...),因为宾语太长而这样行文。*elmeti ion/iun al ... 使 ...... 置于不利或危险境地

10. Vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo,

—— 你们,文学家们,捧着书本和拿着笔杆子可以这样轻易地推论, 扩展:1. sidi super libro/laboro 埋头看书/工作

11. Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj, devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj devoj?

—— 难道商人仅仅因为他们是商人,就可以自认为无须尽公民的天职吗?

12. vi devas preni iniciativon en ĉio, kio celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.

—— 你们应当主动地带头和成见作斗争,铲除社会上的不公平的现象。en 表示在某方面;ĉio, kio 定从。

13. kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon, koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn ...

—— koncerne ion *rilate ion

14. ĝi estas nia sinjorino, de ĝi dependas nia ekzistado ...

—— de ĝi dependas nia ekzistado 正常语序为:nia ekzistado dependas de ĝi

15. Jes, — diris Mario kun forta akcento,

—— kun forta akcento, 非常强调地说

16. Por almenaŭ iom aflikti vin por tio, kion vi diris,

—— 为了报复你刚刚所说的话,我也要多少给你一些不快

主题RSS Feed

powered by my little forum