《MARTA 》(89)(90)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 31, 2023, 07:46 (445天前)

《MARTA 》(89)

Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro vidis ŝin denove en sia magazeno.

— Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, — diris la mastrino de la magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: — Mia dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone sinjoron Swicki!

Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.

— Sinjorino! — ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris antaŭ ŝi, — ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.

Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj lipoj ŝi perforte aperigis rideton.

— Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed ... mi ne bone komprenis la signifon de viaj vortoj.

— Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?

La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis mirigita aŭ konfuzita, ne ŝangis (ŝanĝis?) sian vizaĝesprimon plenan de afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante, poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris tre ĝentile:

— Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la afero.

La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino; ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo, faris al ŝi ĝentilan saluton.

《MARTA 》(90)

La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo:

— Fraŭlino Bronislavo! — ŝi diris, — ĉi tiu sinjorino deziras labori ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe. Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus por ni tre utila.

La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis kaj alproksimiĝis al la tablo.

— Jes, sinjorino, — ŝi diris, — depost la foriro de fraŭlino Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.

— Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, — mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.

Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.

— Certe, — ŝi diris, — se sinjorino nur scias altranĉadon ... Ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi, levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla atento.

La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson tute nesolveblan.

(未完待续)

《MARTA 》(89)(90)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 31, 2023, 07:55 (445天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(89)(90)阅读札记

1. Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre agrabla vizaĝo.

—— Ĉe la eksono de la sonorilo, 门铃响后,Ĉe表时间,在 ... 时,还可以说:en la momento de la eksono de la sonorilo; kiu定语从句;virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre agrabla vizaĝo. 一个身材匀称、面貌秀丽的年轻妇人,形容词ankoraŭ juna 和 kun的短语均作后置定语。

2. Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, — diris la mastrino de la magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta,

—— 你好久没来我们这儿了,ĉe表在某人住处或家;kun senŝanĝe afabla rideto, 介词短语作状语,还带着和蔼可亲的微笑;ĵetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta, 匆匆瞅了一眼Marta的丧服。

3. Mia dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis.

—— 我已经听到你遭到的不幸。kiu为定从,trafis用得好!

4. Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino.

—— 小寡妇的脸上露出痛苦的表情。trakuris 跑过,掠过

5. nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.

—— ke为定语从句,也可视为同位语从句,起解释和说明作用。

6. ne ŝangis (ŝanĝis?) sian vizaĝesprimon plenan de afableco kaj kunsento.

—— (ŝanĝis?)是我打字时后加的,原文中没有,因我怀疑原文中的ŝangis是印误。

7. La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon.

—— La laborejo, kiu定从修饰先行词的关系;en kiu是前置词+关系代词,也可用关系副词kie替换,引导定从;en kiu ĉe tablo, kiu,定从en kiu中的地点状语ĉe tablo,又含有kiu的定从修饰tablo;如果短缩:La laborejo konsistis el sufiĉe granda ĉambro, en kiu ĉe tablo sidis tri junaj virinoj, 而preparante的分词短语作状语,和前面谓语动词sidis同时发生;postulantajn的短语为后置定语修饰前面的名词,数和格一致,可以扩展成定语从句:kiuj postulis delikatan prilaboradon.

8. En la profundo de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj.

—— 整个句子主要构架是kaj连接的并列句:En la profundo de la salono kaj en la mezo,介绍两个地点的情况。super kiuj为定从;kiu的定从里含有一个inter kiuj的定从。

9. Ĉiuj virinoj, kiuj estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino;

—— kiuj为定从;estis diligente okupitaj je siaj laboroj, 忙于的表达;ĉe la eniro de Marta,在Marta进来时,ĉe表时间。

10. ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo, faris al ŝi ĝentilan saluton.

—— kaj连接并列谓语,中间插入了renkontiĝinte kun ŝia rigardo, 四目相对;faris al ŝi ĝentilan saluton. 对她点了点头。

11. ĉi tiu sinjorino deziras labori ĉe ni.

—— 这位夫人想要在我们这儿上班。

12. La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis kaj alproksimiĝis al la tablo.

—— al kiu和kiu均为定从;kiu videble okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, 显然是店里的领班,okupis la unuan lokon:占有首要位置

13. depost la foriro de fraŭlino Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado.

—— 自从Leontino小姐走后,我们的一台机器便空着。

14. Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso,

—— post kelka pripenso 考虑了一会儿后

15. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.

—— kun deziro labori ĉe ni, 作状语,愿意在我们这儿工作,labori ĉe ni动词不定式短语作后置定语。

16. se sinjorino nur scias altranĉadon ...

—— 只要太太能精于裁剪

17. La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de la salono, silentis dum momento.

—— kiuj定从;silentis dum momento 还可以短缩:silentis momenton

18. La mastrino de la magazeno kaj ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo;

—— kun demanda vizaĝesprimo 作状语,带着质疑的表情

19. Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson tute nesolveblan.

—— kiuj定从;de supre ĝis malsupre 可以短缩:de supre malsupren; kiuj, 定从,含有四个分词短语作状语;kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, 纵横穿行,laŭlonge kaj laŭlarĝe 纵横

我时刻准备着当个世界语教师!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, January 31, 2023, 09:31 (445天前) @ 雁过留声

每天发的《玛尔塔》我都读两遍,然后再针对某些句子和语法进行简单的分析,当然,囿于水平,谬误在所难免,我这样分析目的只有一个:为将来当世界语教师做准备!平常锻炼和强化自己,假如将来当了世界语教师,我是不是也要这样教学!

我不想放羊了。整天舞着鞭子,赶羊,放羊,吟唱牧羊曲,以羊为伴,与羊对话,我早就够了。我想干个体面的活 —— 当个世界语教师。

在山上,只要我发颤音r ... 的指令,羊就会齐刷刷地凑过来。

我就会问羊:

"Ŝafoj, ĉu vi estas sataj?"

La ŝafoj ĥore kantis:

"Saltis ni, nenion trovis,
Kiel ni satiĝi povis?
Me! mee!"

"Manĝis ni kaj estas sataj
De la herbo aromata.
Me! mee!"

我也只能回答:Me! mee!

我整天咩咩地叫,我都快变成羊了!

没出息啊!我不想放羊了,我想当个世界语教师!

主题RSS Feed

powered by my little forum