《MARTA 》(99)(100)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, February 05, 2023, 07:26 (445天前)

《MARTA 》(99)

— Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri, sinjorino, kiel ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas, ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton da seka pano?

Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta.

— Ĉi tie, sinjorino, — diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne sekan pordegon de unu el la domoj.

Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman, kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en diversaj lokoj de la korto.

En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego, super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj literoj prezentis la sekvantan surskribon: Kudrejo de vira kaj virina tolaĵo, de B. Szwejc.

Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj. Ili tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa, lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina ŝovkurteno; la profundo de la ĉambro estis preskaŭ tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.

《MARTA 》(100)

Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj en la dua.

Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi, poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.

— Bonan tagon, sinjorino Szwejc, — ŝi diris.

Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al la venintino kaj ekridetis tre afable.

— Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio!

Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj.

— Ha! ĝi estas vi, Klaro! — ŝi diris, kaj ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.

Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon de detruado.

(未完待续)

《MARTA 》(99)(100)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, February 05, 2023, 07:30 (445天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(99)(100)阅读札记

1. Densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj. Ili tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa, lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina ŝovkurteno;

—— 一阵浓烈的发霉的,潮湿的空气扑面而来。她们走进一间对着院子开了三扇窗户的狭长的大房间。窗上半掩着白细纱的窗帘。ondo da 一阵;frapis 使产生某种突然感觉:la varmo frapas al mi la vizaĝon 热气扑面;en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa, lumata de tri fenestroj, 后置定语修饰ĉambro,ĉambro duoble pli longa, ol larĝa, 长度比宽度大一倍的房间;而rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj per blanka muslina ŝovkurteno的后置定语修饰tri fenestroj,*rigardi: 朝向,面向 1. la domo rigardas al la sudo. 这座房子坐北朝南。 2. fenestroj rigardantaj al la korto/strato 朝向院子的窗户;临街的窗户。

2. En la mezo de la ĉambro staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj en la dua.

—— 房子中间放着一张黑漆大桌子,两个女人俯在桌上,一只手里拿着剪刀,另一只手里拿着用针穿起来的纸剪的式样。En la mezo de la ĉambro 可说:Mezo de la ĉambro; en la dua 可说:en la alia.

3. Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi, poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.

—— 当她走进门几步,就向抬起头来看她的几个女工点点头,随后她转向一张放在房中间的桌子。Kiam时从;troviĝis 也可:sin trovis/estis; kiuj定从;direktis la rigardon al 视觉的表达;kiu定从。

4. Videble ŝi estis tiel okupita de sia laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio fariĝadis ĉirkaŭ ŝi.

—— 显然她在专心工作,或者在想心事,因此完全没有注意周围发生的事情。Videble 在此书里使用频率较高,意为:显然地,显而易见地;ke结从;kio宾从。

5. Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon.

—— 现在她整个人站在从窗外射入的阳光里,Marta对她瞥了一眼,认出了她就是Marta第一次到介绍所去时在楼梯上碰着的那个姑娘。fluantan tra la fenestro, 分词短语作后置定语修饰la lumon,可扩展成一个定从;ĵetinte rigardon sur ŝin, 视觉的表达,整个分词短语作状语,表时间;rekonis en ŝi tiun junan knabinon, 认出她就是那个姑娘,rekonis 认出;kiun定从;kiam时从。

更正

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, February 05, 2023, 07:39 (445天前) @ 雁过留声

2. En la mezo de la ĉambro staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj en la dua.

—— 房子中间放着一张黑漆大桌子,两个女人俯在桌上,一只手里拿着剪刀,另一只手里拿着用针穿起来的纸剪的式样。En la mezo de la ĉambro 可说:Mezo de la ĉambro; en la dua 可说:en la alia.


*En la mezo de la ĉambro 可说:Meze de la ĉambro;

主题RSS Feed

powered by my little forum