《MARTA 》(101)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, February 06, 2023, 07:18 (452天前)

《MARTA 》(101)

La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko, Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.

— Sinjorino Szwejc! — ŝi diris, — mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.

Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:

— Mi tre dankas sinjorinon ... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi ekpensis pri mia modesta laborejo, sed ... mi havas jam tiom da laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos ...

Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.

— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, — por kio vane perdi vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis ... la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?

Sinjorino Szwejc ekridetis.

— Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, — ŝi diris kun senŝanĝa dolĉeco, — vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte ...

— Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi mem, — interrompis Klaro; — mi volus nur, ke vi kiel eble pej rapide diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie ni iros al ia alia loko ...

Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon.

— La amo al proksimulo, — ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, — la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono ...

(未完待续)

《MARTA 》(101)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, February 06, 2023, 07:20 (452天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(101)阅读札记

1. mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.

—— 这是Marta Swicka太太(我向你介绍一下Marta Swicka太太),她想在您这儿工作。prezenti iun al iu 向某人介绍某人; Mi havas la honoron min prezenti: ŝafpaŝtisto Sovaĝa Ansero. 我荣幸地自我介绍一下:羊倌雁过留声。kiu定从。

2. Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj.

—— Szwejc太太已经打量了Marta一会儿,不过因为她戴了眼镜,看不出她的眼睛的表情。

3. Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.

—— Marta想说什么,可是Klaro轻轻地拉了拉她的袖子,连忙插嘴。antaŭhaltigis ŝian parolon 预先制止她的讲话。*抢话,插嘴,打断:enŝovi; intermeti; enmeti; interrompi iun/ies parolon/vortojn; Ŝi tranĉis lian parolon kaj larĝe oscedis.《绿川英子文集》128页; lian vorton ŝi rabis.《绿川英子文集》128页。

4. ŝi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon,

—— 她用一种不肯卑躬折节的、甚至意识到自己的优越地位的坚定口气说。tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, 后定。

5. la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?

—— 整个问题在于人们是否同意接受极少的工资,对不? konsistas en:主要是,主要在于 Via eraro konsistas en la supozo, ke ĉiuj vin aprobas. 你错就错在以为大家都赞成你的意见。 Feliĉo konsistas en kontenteco. 幸福在于知足。《安徒生童话集》

6. Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, — ŝi diris kun senŝanĝa dolĉeco,

—— “Klaro小姐总是快人快语,” 她仍旧用同样甜蜜的口吻说。 *havi temperamenton 有脾气;ŝi havas ja temperamenton! 她的脾气可真大啊!

7. vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte ...

—— 您把N.太太的女工的工资和我们穷成衣店所能出的工资比较,所以您觉得我们付的太少 ...... 整个句子是kaj连接的并列句。前分句里的komparas ... kun ... 把 ...... 和 ...... 作对比/相比较。若短缩,即为:vi komparas la pagon kun tiu pago, 由此看来,两个kiun均为定从。后分句的ke引导主从。

8. mi volus nur, ke vi kiel eble pej rapide diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie ni iros al ia alia loko ...

—— 我只想要您快些告诉我能不能给Swicka在这儿找份工作。如果不能,我们就到别处去 ...... ke宾从;ĉu宾从。

9. Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon.

—— Szwejc太太把手交叉在胸前,低下头来。

10. La amo al proksimulo, — ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, — la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono ...

—— “就照顾朋友来说,” 她慢吞吞地、轻轻地说,“就照顾朋友来说,不允许我拒绝一个人的工作 ......” proksimulo: 邻居,邻人;同胞,朋友。

主题RSS Feed

powered by my little forum