《MARTA 》(103)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 08, 2023, 06:56 (443天前)

《MARTA 》(103)

Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. — Jam tiel mi decidis, — ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: — vi diris ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.

La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!

Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la granda urbo.

La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin; pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono, kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano; ŝi estis ankoraŭ tro nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj.

Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero leviĝi iam sur pli altan.

(未完待续)

《MARTA 》(103)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 08, 2023, 06:58 (443天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(103)阅读札记

1. La interkonsento estis farita.

—— 事情就这样决定了。协议就这样达成了。被动语态。

2. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano.

—— 这样一来,在长久的寻觅、在徒然的努力和委屈之后,在无结果的乱撞和到处求拜之后,Marta终于找到了工作,有了劳动收入 —— 她和她女儿赖以生存的基本保障。

3. Kaj tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!

—— 但是,当她在彷徨街头之后拖着疲惫的身躯回到自己的顶楼上时,她并不像那天从介绍所回来那样微笑,她没有搂抱奔过来迎接她的女儿,没有像那时候一样含着眼泪微笑着说:感谢上帝!lacigita de la longa irado en la urbo, 作主语ŝi的修饰语。

4. Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la granda urbo.

—— 现在,Marta脸色苍白,沉湎在幻想中,额上现出深刻的皱纹,紧闭着嘴,坐在小窗旁边,把呆滞的目光集中到屋顶上,听着大城市的喧嚣,可是什么也没有听见。Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita buŝo, 均作主语Marta的修饰语。

5. cetere tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon.

—— 此外,今天这个极小的数目和她昨天一文不名的情况比起来是很大的。en komparo kun 还可以说:kompare kun

6. Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco,

—— Marta是最近落魄的人,虽然是个饱受苦难的落魄之人,然而她还是相当聪明, posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, 有足够的聪明才智;dozo da 一定量的

《MARTA 》(103)阅读札记 socialisa socoio 一一estas orga

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 08, 2023, 08:39 (443天前) @ 雁过留声

nova alta tajdo de socialisa socoio en cxinia kamparo 一一estas organizita .
中国农村的社会16高潮——组织起来!

主题RSS Feed

powered by my little forum