《MARTA 》(105)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 10, 2023, 07:28 (413天前)

《MARTA 》(105)

Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de vivo, kiam ili mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia malgaja laborejo.

Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj, kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj, simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj, sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj, inter kiuj iufoje per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto, kokardo aŭ simple peceto da ŝtofo; iufoje laĉo da koloraj koraletoj ĉirkaŭis la lokon, kvazaŭ spitante la truojn kaj flikojn de la talivesto, al kiu ĝi devis servi kiel ornamo. Kaj ĉiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj pli enigman vidaĵon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado, de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero. Tie fariĝis jam falo pasiva, ĉi tie ŝajne minacis ĉiumomente falo aktiva. Tiuj mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, ĉi tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima. Antaŭ tiuj estis malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj — morala marĉo.

(未完待续)

en la momento de = ĉe

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 10, 2023, 07:30 (413天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(105)阅读札记

1. Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj moviĝadis senĉese.

—— 她们当中的一些人不声不响地坐在椅子上,除了手在不停地动,身体的其他部位一动也不动。*esceptinte la manojn,还可以说:escepte de la manoj, kiuj ...; kun escepto de la manoj, kiuj ...; ekskluzive je/de la manoj, kiuj ...; ekster la manoj, kiuj ...; ekster tio, ke la manoj moviĝadis senĉese; krom ke (krom tio, ke) la manoj moviĝadis senĉese.

2. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu fajrero, eĉ per unu radio;

—— 她们这样整整几小时埋头工作,工作干完,才吃力地抬起头来。她们拖着脚慢慢腾腾地走出去时,眼皮几乎红肿,无神的眸子没有闪出一丝生气。kiuj引导定从;en la momento de ĉesado还可说:ĉe la ĉesado;而ĉe la elirado el la laborejo还可说:en la momento de elirado el la laborejo, *en la momento de = ĉe,为了避免重复,本句里才分别使用了这两种表达。

3. Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco.

—— 她们的衣服破破烂烂,溅满了街上的泥污。草草梳理的头发拢在脑后盘成圆髻,一绺绺的头发垂在消瘦的脖子上。只是有时候一条一尘不染的麻布衣领和手指上闪耀的结婚戒指,好像在嘲弄它们的主人可怜的外表,使人联想起她们从前的习惯、感情、毕生不忘的人,这些都已随着一去不复返的急流漂到无边无际的远方去了。*de tempo al tempo = jen kaj jen;kontrastanta kun形成对比、对照。

4. Tio estis estaĵoj, kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la sorto lasis al ili.

—— 这是一些已经在生活的旅途中弄得筋疲力竭的人,是一些心灵和智慧都受了摧残、身体瘦弱、精神萎靡的人,她们过着忧郁、艰苦、暗无天日的生活,顽强地用沉默 —— 命运留给她们的最后的自卫武器 —— 掩盖布满伤痕的心。*kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, 短缩:kiuj trenis sian malluman, 显然,jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense,这些分词修饰关系代词kiuj

5. Pli proksime al la fenestroj, simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek sur la buŝo.

—— 在窗旁,像被关在笼子里、在笼栅中间寻找太阳的鸟似的,坐着几个比较年轻的妇人。她们可能吃的苦较少,显得较愉快较活泼,怀着较顽强的愿望,带着压抑的微笑,可这微笑却无法在心中和嘴上完全消失。*prenis al si lokon;okupis la lokon

6. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado, de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero.

—— 可以看出,这些姑娘还在体验心愿与压在她们身上的生活条件之间的尖锐斗争,体验对于奢华生活的幻想与极端穷困之间的尖锐斗争。

兴趣嘛,就是个玩

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 10, 2023, 07:58 (413天前) @ 雁过留声

每天放羊离家前,我只能读两遍,然后再匆匆忙忙简单解读一下,不可能做到面面俱到。兴趣嘛,就是个玩,力劝自己别搞得太累!

主题RSS Feed

powered by my little forum