《MARTA 》(107)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, February 12, 2023, 07:22 (446天前)

《MARTA 》(107)

La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento. Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas, por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.

De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la laborejon, elirante el ĝi per pordo kondukanta en la profundon de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, envio, kolero, tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.

Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.

Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la cerbo.

Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj?

Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj feliĉaj aŭ malfeliĉegaj, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto aŭ persekutataj de ĝi.

(未完待续)

《MARTA 》(107)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, February 12, 2023, 07:24 (446天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(107)阅读札记

1. La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento.

—— 女工们默默无言地听着她的高谈阔论。en profunda silento 介短作状。

2. Ili sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas, por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.

—— 她们知道在她们所在的房间外面等着她们的不是坟墓,就是泥坑。en kiu定从,也可以用kie引导。

3. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi.

—— 这时美妙的钢琴声从开着的房门里传入女工们的耳朵。钢琴有时弹得流畅熟练,有时又仿佛在学习。sur kiu定从;jen ..., jen ... 时而 ...,时而 ... 可以并列多个,我见到最多并列八个。jen ..., jen ... 和 jen kaj jen 意思不同。

4. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis.

—— 她们当中有些人忧郁地微笑,有些人沉闷地向前方瞄了一眼,有的人却愤怒地挤眉弄眼。unuj ...,aliaj ...,aliaj ... 一些/有些 ......,一些/有些 ......,一些/有些 ......,如果后面还有“一些/有些”,仍然用aliaj ... 柴门霍夫和卡贝的译作中常见。也可以:unuj ..., aliaj ..., triaj ..., kvaraj ..., kvinaj ... 也可以:iuj ..., aliaj ..., triaj ..., kvaraj ..., kvinaj ... 这些表达在《家》,《骆驼祥子》和《红楼梦》里也常见。

5. Doloro, envio, kolero, tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.

—— 痛苦、怨恨和妒忌填满了这二十个女人的心胸。下午三点钟天花板上悬挂的大灯亮了,女工们就在这灯光下工作到Szwejc太太房里的挂钟敲了九下为止。tranĉis 切,割,使有刀割般的感觉,使有难以忍受的感觉。ĝis引导时从。sonos la naŭan horon 也可以说:batos la naŭan (horon).

6. Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.

—— 当Marta在车间里干了一整天活儿回家时,她几乎站不住脚了。

7. Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere.

—— 任何当作小说题材的现象,都可以用各种方法来说明。这句话调整一下语序为:oni povas trakti diversmaniere ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto

主题RSS Feed

powered by my little forum