《MARTA 》(110)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 15, 2023, 07:37 (429天前)

《MARTA 》(110)

Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan jaron. Ŝi levis la palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo, fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris per tremantaj lipoj:

— Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!

Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn ...

Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj, profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute kripla? Ĉu ĝi estas nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo, kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj.

(未完待续)

《MARTA 》(110)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 15, 2023, 07:40 (429天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(110)阅读札记

1. Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan jaron.

—— 然而Marta的思想境界不总是那么低下。也有时候她凝视蔚蓝色的天空,怀着激动的心,含着希望的微笑迎接新年。kun frapanta koro kaj kun rideto de espero,两个kun的并列介短作状。

2. Ŝi levis la palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, leviĝantaj en la brusto.

—— 她抬起头来,向四下看了看。在她刚才还满含因比较和梳理那些小数目而引起的忧虑的目光里,现在开始闪烁着在心里唤起的新的感情的光芒。rigardis ĉirkaŭen;ĉirkaŭrigardis;en kiuj定从。

3. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo, fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan interligon.

—— 起先是渴望,接着是抱怨,最后是反抗那种一直和她为难的命运的极端愤激的心情。komence/unue;poste;fine 这些都是表示先后顺序的过渡语,用其自然地衔接上下文,从而使文章联系紧密、更加通顺、层次分明、逻辑清晰。

4. Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn ...

—— 这整段可以看作是一个主从复合句。只是因“枝丫”较多,显得繁重而已。Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj,为主句,ke宾从,含有ke的主语从句,指代前面宾从里的充当形式主语的指示代词tio,而重复tiu seĝo, 是因为后面的定从,避免与前面的la laborejo de sinjorino Szwejc搞混淆。如果把meze de mallumo,的那一串省略,就是:tiu seĝo, sur kiu ŝi kudradis en la daŭro de tutaj tagoj, 而ne povante的分词短语作状语,kiuj引导定从。

......

......

主题RSS Feed

powered by my little forum