《诗经》国风•桧风•隰有苌楚

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, February 17, 2023, 09:36 (406天前)

《诗经》国风•桧风•隰有苌楚
隰有苌楚
隰有苌楚,猗傩其枝,夭之沃沃,乐子之无知。
隰有苌楚,猗傩其华,夭之沃沃。乐子之无家。
隰有苌楚,猗傩其实,夭之沃沃。乐子之无室。

Senkonscia arbo
Vivante en tumulta epoko, la poeto lamentas, ke arbo vivas senĝene sen zorgoj pri familio.

Sur basa tero kreskas persikarbo
kun verda foliaro en prospero.
Ĝi senĉagrene fartas en bonsorto,
envias mi pri ĝia senmizero.

Sur basa tero kreskas persikarbo
kun buntaj floroj flirtaj en ventpelo.
Ĝi senĉagrene vivas en bonordo,
envias mi pri ĝia kor-libero.

Sur basa tero kreskas persikarbo
plena je fruktoj sub la suna helo.
Ĝi senĉagrene restas en vegeto,
envias mi pri ĝia viv-leĝero.

elĉinigis Vejdo

为友而来,为诗而悦

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, February 17, 2023, 09:41 (406天前) @ 喜欢诗词翻译

1. Sur basa tero kreskas persikarbo
kun verda foliaro en prospero.

*basa = malalta
*verda foliaro = verdaj folioj

2. bunta: 多色的,杂色的,五颜六色的;混杂的

《MARTA 》(112)

作者 aŭtoro: 借光蹭热度, 发表于 afiŝita je Friday, February 17, 2023, 09:47 (406天前) @ Pipi

《MARTA 》(112)

— Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? — kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:

— La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.

En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo ... aŭ! ho teruro! kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj ...

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la estonteco de ŝia infano ... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi ne estos plu sur la tero, se iam sur iaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni ...

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne povas esti! Tiel ne devas esti!

Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.

Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tampo al tempo ĝuadis, je kiuj ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de ŝia nuna vivo ebrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis, en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi, posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem ...

(未完待续)

《MARTA 》(112)阅读札记

作者 aŭtoro: 借光蹭热度, 发表于 afiŝita je Friday, February 17, 2023, 09:49 (406天前) @ 借光蹭热度

《MARTA 》(112)阅读札记

1. Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj?

—— 她的孩子怎么样了? *fariĝis:开始存在;发生。类似表达:1. Kio okazis? Kio estas al vi,animeto mia? 什么事?我的小心肝,你怎样了?《秋天里的春天》56页。2. Kio estos, kio okazos al ŝi? 她以后会怎样?《秋天里的春天》140页。3. Mi jam ne povas diri al vi, kio kun li fariĝis? 我无法告诉你,他是怎么的了。《钦差大臣》6页。4. Kio estas kun li? 他怎么样了?

2. kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto.

—— 美丽的、黑眼睛的年青母亲很好奇地问同事们。kun febra scivoleco,也可以: kun febra scivolemeco 强烈的好奇心

3. La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:

—— kiun ŝi ricevis, 为定从,关系代词kiun在定从中作宾。

4. La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.

—— 女孩送到孤儿院去了,男孩下落不明。

5. Ho, tio ne estus grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro!

—— 啊,这倒没什么!本来她心爱的人都已经不在世上了,她自己感觉极端不幸和疲惫不堪,她也许情愿闭上眼睛长眠不醒

主题RSS Feed

powered by my little forum