sopiro al printempo
Sopiro al Printempo
Estas al versfaro baro,
kiam koron vundas tranĉ';
ĉu la frukt' matura, pura,
ŝiras sin de seka branĉ'?
Venu gaja brilotrilo
al mi por ensuna tremp',
venu freŝa florogloro,
venu tien ĉi printemp'!
Tiam tiu sanobano
min starigos kaj kun fort',
versos mi degele, hele,
streĉe kiel sona kord'!
(---verkita de Vermuyten)