《MARTA 》(117)
《MARTA 》(117)
Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis al ŝi la manon.
— Trankviliĝu, sinjorino, — li diris milde kaj serioze. — Volu sidiĝi kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion pripensos ... trovos ...
Marta sidiĝis. La larmoj sur ŝia vizaĝo sekiĝis, la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam havis, kiam la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila.
La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sed koncize, ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la sorton de ŝi sola.
Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.
Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris:
— Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon? Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la estaĵoj, kiuj estas karaj por vi ...
(未完待续)