《诗经》国风•豳风•东山

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, February 24, 2023, 09:32 (436天前)

《诗经》国风•豳风•东山
东山
我徂东山,慆慆不归。我来自东,零雨其濛。我东曰归,我心西悲。制彼裳衣,勿士行枚。蜎蜎者蠋,烝在桑野。敦彼独宿,亦在车下。
我徂东山,慆慆不归。我来自东,零雨其濛。果臝之实,亦施于宇。伊威在室,蠨蛸在户。町畽鹿场,熠燿宵行。不可畏也,伊可怀也。
我徂东山,慆慆不归。我来自东,零雨其濛。鹳鸣于垤,妇叹于室。洒扫穹窒,我征聿至。有敦瓜苦,烝在栗薪。自我不见,于今三年。
我徂东山,慆慆不归。我来自东,零雨其濛。仓庚于飞,熠燿其羽。之子于归,皇驳其马。亲结其缡,九十其仪。其新孔嘉,其旧如之何?(熠燿 一作:熠耀)

Reveno el la orienta monto
Soldato hejmenrevenas, imagante al si la staton de la hejmloko kaj edzino.

Mi militiris oriente,
sed longe restis sen reveno.
Nun mi revenas de la monto,
min trafas pluv’ ekde mateno.
Nun mi revenas el eosto,
uesten flugas mia koro.
Civilan veston mi pretigas,
ne servos dum militdeĵoro.
Kiel sovaĝa raŭp’ vivanta
sur branĉo de la morusarbo,
mi dormas kuntiriĝe strikte
sub ĉaro kvazaŭ pajlogarbo.

Mi militiris oriente,
sed longe restis sen reveno.
Nun mi revenas de la monto,
min trafas pluv’ ekde mateno.
Sarmentoj de velkintaj plantoj
ja grimpas jam ĝis la alero.
akvopuloj saltas en ĉambro,
jen araneoj ĉe lintelo.
vidatas cerva spuro tere,
lampiroj flagras en nokthoro.
Je tia hejm-sceno dezerta,
mi des pli tristas en la koro.

Mi militiris oriente,
sed longe restis sen reveno.
Nun mi revenas de la monto,
min trafas pluv’ ekde mateno.
La gruoj gakas sur la duno,
l’ edzino en la dom’ suspiras.
Ŝi metas domon en bonordo,
atendante al mi sopiras.
La karabaso pendas alte
sur neuzita lignostako.
Tri jaroj jam forpasis flue
ekde la lasta disiĝ-tago.

Mi militiris oriente,
sed longe restis sen reveno.
Nun mi revenas de la monto,
min trafas pluv’ ekde mateno.
Flirt-flugis tiam orioloj
kun flavaj plumoj en sunhelo.
Ŝi edziniĝis al mi rajde
sur ĉevalo kun kolorbelo.
Skarpon panjo metis sur ŝin
kaj ŝin kondukis laŭ la rito.
Mi ĝojis vidi ŝin ĉe l’ nupto,
ne ŝin forgesas en medito.

elĉinigis Vejdo

《诗经》国风•豳风•东山

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, February 24, 2023, 09:45 (436天前) @ 喜欢诗词翻译

有四个生词

1. Sarmentoj:葡萄藤,长匐 茎,蔓枝
2. alero:挡雨披檐,伸檐
3. akvopuloj:水蚤 (=dafnio)
4. karabaso:这个单词没查到。

min trafas pluv’ ekde mateno. 这句的表达好!
Ŝi metas domon en bonordo, 相当于Ŝi (re)metas ordon en domon?

主题RSS Feed

powered by my little forum