《MARTA 》(121)
《MARTA 》(121)
La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado; la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi, tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron agrablan, kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al ĝiaj plej profundaj bezonoj, — kia plezurego tio estas! Laborenspezi dum kelke da semajnoj cent spesmiloj — kia riĉeco tio estas! Kiam ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti Janjon zorge, prudente. Poste ... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn varmajn, sekajn, sunajn ... Poste ... se ŝi akiros reputacion de bona tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos instruistojn de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per propraj fortoj ... Poste ... Janjo kreskos ... Kun kia atento la okulo de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn, por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo pri la vivo ... La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene, salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin! mi ne subfalis al la malbona sorto! mi evitis morton permalsatan kaj vivon peralmozan! Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la estonteco vian kaj mian infanon! Poste ...
(未完待续)