《MARTA 》(124)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 01, 2023, 07:43 (394天前)

《MARTA 》(124)

En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian manuskripton, legas ĝin ... trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon ... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko ... sed kompense la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege ... skribante ilin Marta mem sentis ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de saĝulo en plej pura spegulo ... En la loĝejo de sinjorino Szwejc la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero? Matena lumo jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro. En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Leviĝante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? "Amas, ne amas" murmuretadis la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro; "kapablas, ne kapablas" meditadis la malriĉa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?

(未完待续)

"Amas, ne amas" “爱?还是不爱?”

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 01, 2023, 07:46 (394天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(124)阅读札记

1. En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado.

—— 这一天在Szwejc太太的裁缝店里Marta的工作老是做不好。介词en表示在某方面。

2. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis.

—— 她力求把自己该做的工作做得尽可能好,可是她不能够。tion, kion为宾从。

3. Ŝiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri.

—— 她的双手发抖,眼睛有时发花,心跳得很厉害,几乎使她透不过气来。frapis也可用batis; ke引导结从。

4. trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon ...

—— 也许在扫视第五页 ...... trakuras 跑着通过,跑过。

5. sed kompense la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege ...

—— 然而相反,译稿的末尾,也就是最后几页译得很精彩 ...... kompense:作为赔偿/抵偿;相反地,反之。Sovaĝa Ansero estas malforta en la lernado de la angla lingvo, kompense li estas forta en Esperanto. 雁过留声英语学得差,相反,世界语学得很好。ĝiaj lastaj paĝoj是主语同位语。

6. skribante ilin Marta mem sentis ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de saĝulo en plej pura spegulo ...

—— Marta在写它们时自我感觉产生了真正的灵感。她觉得她的文字里表达出作者的思想,犹如把哲人的风采(睿智的脸庞)反映在洁净无垢的镜子里 ...... saĝulo:智者,哲人,哲学家。

7. En la loĝejo de sinjorino Szwejc la horloĝo sonis la naŭan horon,

—— Szwejc太太的居室里的钟敲了九下,sonis也可以说batis.

8. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron.

—— 午夜时分,她忽然想到出版家这时大概看完了她的译稿。prezentis:想象,设想;fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron. 语序调整:fermas la kajeron skribitan de ŝi 合上了她写的笔记,fermas la kajeron legitan de li 合上了他读的笔记。

9. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en ĉi tiu momento vidi lian fizionomion!

—— 啊,她为此付出了多少啊!此刻她多么想看看他的脸啊!

10. Ĉu ĝi estas kontenta aŭ malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero?

—— 它(这张脸)表示满意还是不满意呢?是严肃还是预示她的愿望能够实现呢?promesi: 给人以 ...... 的指望,有 ...... 可能,有 ...... 希望,预示。

11. Matena lumo jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro.

—— Marta靠在枕头上,一夜不曾合眼,当她凝视窗外的一小块天时,曙光已经钻入房里。kiam引导时从。时从里apogiĝinte作状;per方式状语,表用以做某事的器官或肢体;kiuj为定从;videblan tra la malgranda fenestro.为后定。

12. En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega preĝo.

—— 在她苍白的额下的那两只睁得大大的静止的眼睛里表现出深切的祈盼,流露出沉默的热诚的祷告。

13. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas!

—— 八点钟她应该像往常一样到裁缝店去了,可是她双脚发抖,头部发热,胸口痛得那样厉害,她甚至坐在椅子上,两手抱着头,喃喃地说:“我不行!”

14. Leviĝante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas?

—— 她站起来,梳理了丝一样的长发,穿上旧丧服,随后为Janjo做了早饭,还和她交谈。她做这些事的时候,心里只有一个念头:“他要不要我的译稿呢?我能还是不能完成那种工作呢?”

15. "Amas, ne amas" murmuretadis la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro;

—— “爱?还是不爱?” 可爱的Gretchen一面按顺序地扯断雏菊的雪白的花萼,一面低声说。

16. "kapablas, ne kapablas" meditadis la malriĉa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon.

—— 在这贫苦的妇人在炉灶上点燃两根小木块时,在她做简单的早饭时,在她打扫凄冷的小房间,或者把心爱的脸色苍白的孩子抱在胸前时,她总是在想:“能?还是不能?”

17. Kiu povus difini kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?

谁能说得出这两个疑虑重重的妇人中哪一个包含着更沉痛的悲剧,命运替她们之中的哪一个安排了更残酷的遭遇呢?哪一个更不幸,哪一个对生活的要求更少而遭到了更大的威胁呢?

你玩过"Amas, ne amas" 这个游戏吗?

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 01, 2023, 07:54 (394天前) @ 雁过留声

"Amas, ne amas" murmuretadis la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro;

—— “爱?还是不爱?” 可爱的Gretchen一面按顺序地扯断雏菊的雪白的花萼,一面低声说。

我小时候玩过这个游戏。摘一朵山菊花,按顺序扯断花萼,一边扯,嘴里一边说“爱?不爱?”,结果取决于最后一片。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 01, 2023, 07:56 (394天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

1. Multaj ukrainoj estas devigataj forlasi Ukrainion.
Multaj ukrainoj — — Ukrainion.

2. Joe Biden per unu tiro glutis la tutan pokalon da urino.
Joe Biden — glutis la tutan pokalon da urino.

观察与学习:多个分词短语并列

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 01, 2023, 08:06 (394天前) @ 雁过留声

在今天的阅读札记里的14和16条,有多个分词短语并列,是我见到的最多分词短语并列。你可能也是第一次见到吧!


14. Leviĝante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas?

—— 她站起来,梳理了丝一样的长发,穿上旧丧服,随后为Janjo做了早饭,还和她交谈。她做这些事的时候,心里只有一个念头:“他要不要我的译稿呢?我能还是不能完成那种工作呢?”

16. "kapablas, ne kapablas" meditadis la malriĉa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon.

—— 在这贫苦的妇人在炉灶上点燃两根小木块时,在她做简单的早饭时,在她打扫凄冷的小房间,或者把心爱的脸色苍白的孩子抱在胸前时,她总是在想:“能?还是不能?”

主题RSS Feed

powered by my little forum