《MARTA 》(126)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 03, 2023, 07:53 (410天前)

《MARTA 》(126)

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte:

— Ĉu vi tralegis mian manuskripton?

— Mi tralegis, sinjorino, — respondis la libristo ... Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato!

— Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo. Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!

— La sciigo, sinjorino, — komencis la libristo duonvoĉe kaj malrapide, — la sciigo estas nefavora ... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi ... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed ... ĝi ne taŭgas por presado ...

La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.

— Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro. Sed ... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato ... pardonu al mi la esprimon ... en stato rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto, talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan ...

(未完待续)

《MARTA 》(126)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 03, 2023, 07:57 (410天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(126)阅读札记

1. Ĉu vi tralegis mian manuskripton?

—— 您看完了我的译稿吗?tralegis 从头读到尾,通读。

2. kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn?

—— 他说出那番话,语气意味着什么呢?per kiu定从。

3. En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato!

—— 他的语气低沉,仿佛是由于怜悯而不忍深责。mildigata de sincera kompato为后定。

4. Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo.

—— “您的意见怎样呢(我能从您那里得到什么样的消息呢)?” 那妇人依然用比之前还低的声音问道,屏住呼吸,睁大眼睛全神贯注地注视着书店主人的脸。

5. Ho, ke ŝia vido montriĝu erara!

—— 啊,但愿她的视觉欺骗了她!ke表示不可能实现的愿望。

6. Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!

—— 他脸上出现了和他语调相同的窘惑和同情!

7. la sciigo estas nefavora ... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi ... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn.

消息是不如你意的。我不得不把这告诉您,心里觉得非常难过 ...... 要知道我是个对读者负责的出版商,又是个不得不保护自己利益的企业家。respondeca antaŭ la publiko和devigata gardi miajn interesojn均作后定。

8. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed ... ĝi ne taŭgas por presado ...

—— 您的译作有很多优点,不过 ...... 它不适合出版 ......

9. La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.

—— Marta的嘴唇微微翕动着,但是没有吱声。书店主人沉默了一会儿,显然在找适当的话,然后说道:konformajn al 与 ...... 相同的;符合要求的。konformajn al la situacio 作后定。

10. Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo.

—— 说起您的译文,老实说,不是没有优点。此外,如果我有权把自己当作行家,我可以肯定地说,您无疑是有写作的才华。

11. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro.

—— 您的风格足以证明这方面的才华。您的风格刚劲有力、生动活泼,在许多地方激情洋溢。

12. Sed ... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato ... pardonu al mi la esprimon ... en stato rudimenta, neprilaborita.

—— 可是 ...... 但从您的译稿里可以看出,您的这些才能,仍处在 ...... 恕我直言,仍处在原始的、未经训练的状态。

13. Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado.

—— 您的知识不够,对写作的技巧也不够谙熟。

14. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo.

—— 在这儿所涉及到的两种语言,您都不够精通,使您无法按题材和科学术语所要求的那样运用自如。tro ..., por ke ... 太 ...... 而不能 ......

15. Eĉ plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata.

—— 而且您显然很不熟悉大部分高深的文学语言,在文学语言里有许多日常生活中不用的表达。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 03, 2023, 08:07 (410天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

1. Per grandaj paŝoj li iras renkonte al Marta.
— li iras renkonte al Marta.

2. La famo venis oni ne scias de kie.
La famo venis — — —.

主题RSS Feed

powered by my little forum