《MARTA 》(127)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 04, 2023, 07:30 (413天前)

《MARTA 》(127)

Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka momento li diris plue:

— Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente ...

Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon, ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de la virino.

— Ĉiam tio sama! — ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la kapon kaj diris pli laŭte: — Dio mia, Dio, Dio!

— Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta, parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove petegon, sekve humiliĝon!

— Sinjoro, ŝi diris, — vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo ...

Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen. — Ĉu mia? — ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis, ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris antaŭ ŝi.

(未完待续)

《MARTA 》(127)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 04, 2023, 07:32 (413天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(127)阅读札记

1. Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori;

—— 这都是大实话,我告诉您这些,心里非常难过。作为您的一个熟人,我为您痛心,因为您没能得到您想要的工作。

2. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente ...

—— 您无疑是有才能的,只可惜您学得太少、知识面太窄、不够系统 ......

3. Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta.

—— 说完,店主从桌上拿起那个纸卷要交给Marta. Ĉe la lasta vorto = Kun la lasta vorto

4. Sed ŝi ne etendis la manon, ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga rideto.

—— 但她没有伸手去接,甚至连动也没有动一下;她僵直地站着,只是她苍白的唇上闪烁着奇怪的微笑。kvazaŭ ŝtoniĝinta, 可以视作表语。

5. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon.

—— 这是一个比眼泪更悲哀万倍的微笑,它包含着一个讥笑自己也讥笑全世界的意味。spirito:精神,灵魂,气息,意味,意义,本义 ......

6. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis verdikton pri ŝia desegnado.

—— 书店老板对Marta的译文的意见,差不多就是把几个月前那个文学家对她的画的评判逐字重复了一遍。

7. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de la virino.

—— 可能是这个相同的评论引起了妇人唇边痉挛的微笑。

8. Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, sed korŝiranta.

—— 这是从她嘴里迸发出的呐喊,暗哑、急促,然而揪心。

9. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika sindeteneco?

—— 她先前的自尊心和斯多葛式的自控力到哪儿去了呢?

10. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen.

—— 她的眼神呆滞,仿佛在察看自己的心。

11. Ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris antaŭ ŝi.

—— 可是她迅速摆脱了这个不由自主的念头,又把平静的眼神集中到站在她面前的人的脸上。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 04, 2023, 07:39 (413天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Mi glutis buŝplenon da salivo kaj supren-suben iris mia gorĝa pomo.
Mi glutis buŝplenon da salivo kaj — mia gorĝa pomo.

主题RSS Feed

powered by my little forum