《诗经》小雅•鱼丽

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, March 10, 2023, 09:19 (385天前)

《诗经》小雅•鱼丽
鱼丽
鱼丽于罶,鲿鲨。君子有酒,旨且多。
鱼丽于罶,鲂鳢。君子有酒,多且旨。
鱼丽于罶,鰋鲤。君子有酒,旨且有。
物其多矣,维其嘉矣!物其旨矣,维其偕矣!物其有矣,维其时矣!

Fiŝoj kaj vino
La sceno en festeno.

Videblas fiŝoj kaptitaj en naso:
jen bramoj kaj flavfiŝoj en amaso.
La gastiganto bonan vinon havas,
abundas vino, gastiganto pavas.

Videblas fiŝoj kaptitaj en naso:
jen karpoj kaj alozoj en amaso.
La gastiganto vinon ja konservas,
abundas vino, gastiganto servas.

Videblas fiŝoj kaptitaj en naso:
jen trutoj kaj ezokoj en amaso.
La gastiganto vinon ja disponas,
abundas vino, gastigant’ disdonas.

Frandaĵoj vere multas en festeno,
manĝaĵoj bonodoras kun gustpleno.
Ne mankas sur la tablo ambrozio,
manĝaĵaj specoj estas en vario.
Tro multas bonaj aĵoj laŭ sezono,
tio eble staras super bezono.

elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•鱼丽

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, March 10, 2023, 09:48 (385天前) @ 喜欢诗词翻译

1.
Videblas fiŝoj kaptitaj en naso:
jen karpoj kaj alozoj en amaso.
*naso 捕鱼篓; alozo 西鲱

2.
Videblas fiŝoj kaptitaj en naso:
jen trutoj kaj ezokoj en amaso.
*truto 鳟鱼; ezoko 狗鱼

主题RSS Feed

powered by my little forum