《MARTA 》(139)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 07:11 (401天前)

《MARTA 》(139)

Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en kiun ŝi venis, ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto ...

Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj bovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.

De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, ŝi diris:

— Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi, kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima parencino ...

Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono ŝi komencis paroli.

— Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiĉe malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t.e. de mi kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina fiereco ...

(未完待续)

《MARTA 》(139)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 07:14 (401天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(139)阅读札记

1. Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde.

—— 她缓慢而深长地呼吸着,斜躺在柔软的沙发上,热气烘暖着她那冻僵的身体。kiu和kiuj均引导定从。

2. Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon.

—— Karolino用睁得大大的眼睛关心而又敏锐地注视着她的女友。

3. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan.

—— 在她雪白的两颊上浮现出新的红晕,嘴唇好像珊瑚一般,乌黑的眼睛闪烁着青春和机灵的光芒。

4. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco.

—— 在这前额上,一个有经验的善于察言观色的人会看到一段心灵上的、或是良心上的冗长而未写完的历史。

5. De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento.

—— 两个女人沉默了几分钟。

6. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, ŝi diris:

—— 视觉的表达:direktante sian rigardon sur la kamaradinon,

7. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono ŝi komencis paroli.

—— Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono 唇上浮着一丝微笑,眼睛注视着天花板,两个Kun的介短作状。

8. sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi.

—— 我和她同姓。

9.

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 07:17 (401天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

1.
Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi.
Vi certe estas — — pli alta ol mi.
Vi certe estas — pli alta ol mi.

2.
Mi sekve estas je du jaroj pli juna ol vi.
Mi sekve estas pli juna ol vi — — —.
Mi sekve estas pli juna ol vi — —.

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 09:28 (401天前) @ 雁过留声

答案

1.
Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi.
Vi certe estas je duonkapo pli alta ol mi.
Vi certe estas duonkapon pli alta ol mi.

2.
Mi sekve estas je du jaroj pli juna ol vi.
Mi sekve estas pli juna ol vi per du jaroj.
Mi sekve estas pli juna ol vi du jarojn.

表达形式灵活多样:含泪微笑

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 08:36 (401天前) @ 雁过留声

1. Ŝi ridetis kun larmoj en la okuloj.
2. Ŝi ridetis sub larmoj.

多么轻巧多么形象的表达!每天读一点书,积累一点,日积月累,积少成多!

世界语这玩意儿是人造的,历史较短,先有文字,没有形成系统的口语体系,想要学好它,最靠谱的方法就是读读书,从中汲养。

一个不善于读书的人是写不出好文章,也说不出好口语的!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 09:03 (401天前) @ 雁过留声

世界语这玩意儿是人造的,历史较短,先有文字,后有口语,甚至没有形成系统的口语体系,想要学好它,最靠谱的方法就是读读书,从中汲养。

农民和知识分子大都会写会说,但两者的写和说的水平肯定是不一样的。有的人出口成章,有的人妙笔生花,这取决于多种因素,其中有天赋,有勤奋等因素,甚至与性格也有关系,性格外向的,善于表达,能说会道;性格内敛的,善于琢磨,挥洒自如 ......

如果你的口语好,再看点书,口语会更好;如果你的文字好,再看点书,文字会更好!

如果你不读书,就夸自己的口语和文字好,我不信!那是不是自以为是,闭门造车?

学无止境!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 09:35 (401天前) @ 雁过留声

一个口语和文字好的人,从来不夸自己的口语和文字好!真正的才子是谦虚的!

自夸的口语和文字好的人水平一般都不怎么样

作者 aŭtoro: 确实如此, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 16:26 (401天前) @ 雁过留声

自夸口语和文字好的人水平一般都不怎么样,但在初学者之上。

主题RSS Feed

powered by my little forum