《MARTA 》(140)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 17, 2023, 07:23 (378天前)

《MARTA 》(140)

Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta videble sentis tiun ĉi lastan senton.

— Kompatinda Karolino! — ŝi diris, — kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi ...

— Aldonu al tio, mia kara, — ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al la plafono, — aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfeliĉa amo en la koro ...

— Jes, — ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon sur la kamaradinon, — ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe lin memoras) tiel plensente kantadis: "Ho, anĝelo sur la tero!" kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ rekte en la profundon de la animo ... Jes, mi forte lin amas ... mi estis tiel malsaĝa, ke mi amis ... — Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono ŝerca, ĉe la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, — mi estis tiel malsaĝa ... mi amis, ho! kiel mi estis malsaĝa! ...

— Kaj li? — malgaje demandis Marta, — ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al mizero, soluleco kaj vagado?

— Li! — diris Karolino kun imito de patoso, — li rigardadis min en la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis tombo; poste li skribadis al mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste ... kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur la strato — mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en ĉifonoj — li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon ... Tiel li min amis kaj tion li faris por mi ... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge kaj seke.

(未完待续)

《MARTA 》(140)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 17, 2023, 07:25 (378天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(140)阅读札记

1. Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton.

—— 说完,穿紫色衣服的女人又发出了短促的干笑声。这笑声和她鲜艳的外表那样不相称,正像干枯的前额上的皱纹一样,同样使人产生一种不相信或同情的感觉。Ĉe la lastaj vortoj = Kun la lastaj vortoj; kontrastante kun 与 ...... 形成对比/对照; harmoniis kun 相协调,相一致,与 ...... 和谐一致。

2. — Kompatinda Karolino! — ŝi diris, — kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi ...

—— eliris en la mondon 走进世界,走进社会;tiel sola为主表。

3. — Aldonu al tio, mia kara, — ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al la plafono, — aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfeliĉa amo en la koro ...

—— Aldonu al tio, 不但如此; aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfeliĉa amo en la koro ... 不但如此,当时我还失恋呢 ...... la fakton, ke 同位语从句,归属于定语从句。aldonu 附加,添加,补充。

4. — Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono ŝerca, ĉe la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora gamo de rido.

—— 这些话她是用开玩笑似的口吻说的,说到最后几个字,她哈哈大笑起来。

5. Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al mizero, soluleco kaj vagado?

—— tiam, kiam为时从。

6. — Li! — diris Karolino kun imito de patoso,

—— Karolino装出过分的热情回答。

7. — li rigardadis min en la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri ĝin per sia rigardo;

—— 他用美丽的蓝宝石似的眼睛整年整月地盯着我,仿佛要洞察我的心灵深处并完全得到我的芳心似的。

8. li kantadis ĉe la fortepiano kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis tombo;

—— 他在钢琴的伴奏下唱着使我销魂的情歌,跳舞时紧紧地握住我的手,然后又在我的两只手上狂吻,并且海誓山盟地说他将永远爱我,一直到死。ĉe la fortepiano 在钢琴旁,在钢琴的伴奏下,fortepiano = piano; de kiuj fandiĝadis mia koro 我的心被情歌融化了。de表原因,de kiuj引导定从;ĵuradis per la ĉielo kaj tero, 以苍天和大地发誓。ke li min amos ĝis tombo是ĵuradis的内容,作ĵuradis的宾语,一句话作宾语为宾从。

9. poste li skribadis al mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn;

—— 后来他不厌其烦频频地给我写信,信中充满激情和思念。el ĉambro en ĉambron 这个表达在《安徒生童话集》也有,从一个房间到一个房间?似乎是一个表达,但PIV里没有收入。

10. poste ... kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio;

—— ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, 命令我滚蛋,能滚多远就滚多远。

11. li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon ...

—— 他的脸像牡丹似的一红,低下头走了过去,仿佛不认识我似的。但过了几天,在天主教堂里,他在圣坛前向一个漂亮的富有的庄园女人许诺,表示他永远的爱情和忠诚 ......

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 17, 2023, 07:35 (378天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton ...

Kiam mi — — — — sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton ...

主题RSS Feed

powered by my little forum