《MARTA 》(141)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 18, 2023, 06:54 (376天前)

《MARTA 》(141)

— Malnoblulo! — mallaŭte diris Marta.

Karolino levis la ŝultrojn. — Vi troigas, mia kara, ŝi diris kun plena indiferenteco. — Malnoblulo! kial? ĉu tiel (tial?) ke li tiris profiton el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, li estas tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj viroj.

Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto "Dek Filinoj Kandidatinoj". Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.

Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia kamaradino.

— Ĉar fine, — ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antaŭe, — kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiaj aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj ...

— Certe, — vive interrompis Marta, — li estis homo riĉa kaj vi estis malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas?

— En kelkaj rilatoj, — respondis Karolino; — tamen ne pri riĉeco kaj malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino; kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo aŭ maljustaĵo rilate viron. Ca ne tire pas a consequence! Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de gloro. "Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!" "Kia diabla kaptanto de koroj!" "Li naskiĝis por ĉiama feliĉo" "Li havas feliĉon ĉe virinoj" "Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson" k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la aĝon de dekok jaroj kaj mi estis bela ... li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon, li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li ... li puŝis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn ...

(未完待续)

《MARTA 》(141)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 18, 2023, 06:57 (376天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(141)阅读札记

1. Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, li estas tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj viroj.

—— 我向你保证,他有着极好的品质,他不过是干了他分内完全可以干的事;他使用自己的权利,像一般年青男子一样,有时也包括上了年纪的男子。

2. Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia kamaradino.

—— 不久,穿缎子衣服的女人停止了哼唱,改变了坐的姿势,手肘支在膝上,手掌撑着脸,俯身靠近她的女友。la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, 把斜躺改成坐的姿势。

3. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka.

—— 举例来说,如果白黑两种颜色都具有思想和感觉,那么白色就会习惯于人们对它公认的优越;它很可能想到,黑色之形成只是为了要让白色得到应有尽有的快感、娱乐和消遣。

4. Viro riĉa kaj samtempe honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno de publika malaprobo.

—— 一个富有且诚实的男人不会欺负和侮辱一个穷汉的;如果他这么做,这就会使他的品格沾上污点,会受到社会上严厉的责难。ĵetas makulon sur 往 ...... 上泼污; elmetas lin al puno de publika malaprobo. 将他置于 ......

5. "Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!" "Kia diabla kaptanto de koroj!" "Li naskiĝis por ĉiama feliĉo" "Li havas feliĉon ĉe virinoj" "Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson" k.t.p., k.t.p.

—— “Eduĉjo是个非常勇敢的孩子!” “他是个多情郎!” “他天生永远幸福!” “他交桃花运!” “他不费吹灰之力就能把一个女孩子勾引到手!” 等等。

6. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj mallaŭdon li timas kiel fajron.

—— 我的亲爱的,每个人都喜欢别人称赞,却像火一样地害怕别人的谴责。

7. Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo.

—— 许多人不干坏事,只是因为害怕谴责,而干好事只是希望别人称赞。

8. Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la aĝon de dekok jaroj kaj mi estis bela ...

—— Eduardo爱德华先生向我示好,不奇怪,因为我那时十八岁,我漂亮 ...... havis simpation al mi 对我有好感;还可以改成一个主语从句:Ne estas mirinde,ke sinjoro Eduardo havis simpation al mi,

9. Li faris tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li ... li puŝis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn ...

—— 他不过是干了一些任何人易地而处也会干的事,因此我一点也不怨他。相反,我还感谢他 ...... 他把我推到社会上,他使我懂得生活及其法则。tion, kion宾从。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 18, 2023, 07:02 (376天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Laŭ la paso de la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan.
— — — la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan.

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 18, 2023, 19:43 (376天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Laŭ la paso de la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan.
Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan.

主题RSS Feed

powered by my little forum