《MARTA》(142

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 19, 2023, 07:04 (376天前)

《MARTA》(142)

Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.

— Li puŝis vin en la mondon, vi diras, — ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo, — kia do bonfaro tio estas? Ĉi tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta ... Li lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj ...

— Kaj kian gravecon tio havas por ni? — ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: lernu, laboru, akiru kaj ĝuu! kaj al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro! Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato ...

— Jes, — diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, — ne morti de malsato ... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!

— Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn kaj diris:

— Kaj tamen ... rigardu ... rigardu ĉirkaŭen ...

Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, profunde enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj.

(未完待续)

《MARTA》(142)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 19, 2023, 07:06 (376天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(142)阅读札记

1. Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton.

—— 她伸手从放在桌子上的玻璃碟子里拿了一块玫瑰花蜜饯,用她那洁白的牙齿咔嚓咔嚓地咬着,又用力把一只小脚踏在绒线绣的小狗上。kiu定从。

2. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo.

摇椅开始起劲地摆动了,摇着躺在那个长椅子的女人。kuŝantan分短作定修la virinon,是定从的短缩,可扩展:kiu kuŝis sur la longa brakseĝo.

3. Ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro;

—— 她的眼睛慢慢地在周围的东西上游荡,此时它们正像她手指上的那颗大金刚钻在炉火的照耀下光彩熠熠。kiuj定从。brilantan分短作定修grandan brilianton,是定从的短缩,可扩展:kiu brilis ur fingro sub la lumo de fajro;

4. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.

—— Marta的眼睛凝视着她幼年和少年时代的同伴,它们流露出深思顾虑,充满了使人苦恼的焦急的神情。fiksitaj分短作定修la okuloj,是定从的短缩,可扩展:kiuj estis fiksitaj/fiksiĝis sur la vizaĝo ...; ligitan kun turmentanta maltrankvileco分短作后定。

5. — Li puŝis vin en la mondon, vi diras, — ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo,

—— “你说,他把你推进社交界,” 不久,她小声满满地问道。Li puŝis vin en la mondon, 他把你推进社交界,他把你推向社会。区别:Li alpremis vin al muro. 他逼得你走投无路。他难为你了。

6. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: lernu, laboru, akiru kaj ĝuu! kaj al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro!

—— 管它是上帝创造还是人为的,它们都是事实,它们对男子说:“要读书,要工作,要赚钱,要享受!” 对女子却说:“要做一个供男子娱乐的玩物!”

7. Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato ...

—— 有四个por ke的目从;有一个pri tio, kio的宾从。

8. — ne morti de malsato ... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!

—— 不饿死已是万幸,这就是一个穷苦女人可以幻想并可以指望得到的了!pri kiu和kiun均为定从。

9. — Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn kaj diris:

—— per tirata tono 用拉长的声调;sur kiu 定从。

10. Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen rapide retenis.

—— Marta没有看。她只是张开嘴想要向她的同伴提出什么问题,但她很快抑制住。rigardis ĉirkaŭen 向四周看,环顾四周,还可:ĉirkaŭrigardis;fari demandon al iu 向某人提问,还有:meti demandon al iu, starigi demandon al iu, elŝovi demandon al iu, elĵeti demandon al iu ... kiun引导定从。

11. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, profunde enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj.

—— 两个女人沉默了好一会儿。Karolino卡罗利娜不停地慢慢晃着摇椅,一块接一块地嚼着糖果,一直注视着Marta的脸。Marta陷入沉思。她垂下眼睛坐着,手支着太阳穴坐着。kiu定从;kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj 作状,表伴随。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 19, 2023, 07:11 (376天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.
Mi veturis — — — — — —.

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 19, 2023, 13:32 (375天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句
根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.
Mi veturis — — — — — —.

答案:
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.
Mi veturis dum du tagoj kaj unu nokto.

阅读札记,更正

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 19, 2023, 07:22 (376天前) @ 雁过留声

《MARTA》(142)阅读札记

下面中文中的“满满地”,应改为“慢慢地”:

5. — Li puŝis vin en la mondon, vi diras, — ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo,

—— “你说,他把你推进社交界,” 不久,她小声满满地问道。Li puŝis vin en la mondon, 他把你推进社交界,他把你推向社会。区别:Li alpremis vin al muro. 他逼得你走投无路。他难为你了。

主题RSS Feed

powered by my little forum