《诗经》小雅•采芑

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, March 19, 2023, 09:38 (376天前)

《诗经》小雅•采芑
采芑
薄言采芑,于彼新田,呈此菑亩。方叔涖止,其车三千。师干之试,方叔率止。乘其四骐,四骐翼翼。路车有奭,簟茀鱼服,钩膺鞗革。
薄言采芑,于彼新田,于此中乡。方叔涖止,其车三千。旂旐央央,方叔率止。约軧错衡,八鸾玱玱。服其命服,朱芾斯皇,有玱葱珩。
鴥彼飞隼,其飞戾天,亦集爰止。方叔涖止,其车三千。师干之试,方叔率止。钲人伐鼓,陈师鞠旅。显允方叔,伐鼓渊渊,振旅阗阗。
蠢尔蛮荆,大邦为仇。方叔元老,克壮其犹。方叔率止,执讯获丑。戎车啴啴,啴啴焞焞,如霆如雷。显允方叔,征伐玁狁,蛮荆来威。

Laŭdo al generalo Fang
Odo al generalo Fang Shu, kiu gvidis ekspedicion por konkeri tribojn en la sudo en 825 a.K.

Sovaĝlegomojn ni kolektas ŝire
sur la nove kultivita kamptero.
Generalo Fang venas al ĉi-loko
por garnizoni pro l’ triba ribelo.
Alvenas tri mil ĉaroj al la sudo,
kaj gvidas grandan trupon li persone,
komandas la soldatojn en batalo.
La kvar stalonoj trotas tre impone
antaŭ la armeo al batalejo.
Flagoj ruĝaj staras sur militĉaroj,
bambukurtenoj frapas la ĉarpordojn,
kaj silkaj bridoj brilas sur ĉevaloj.

Sovaĝlegomojn ni kolektas ŝire
sur la nove kultivita bieno.
Generalo Fang venas al ĉi-loko
ĉevalojn stopas li per brid-rimeno.
Alvenas tri mil ĉaroj al la sudo,
kun standardoj flirtantaj en ventpelo.
La generalo stiras sian ĉaron
kun spokoj farbitaj en ruĝa helo
kaj kun ok sonoriloj tintadantaj.
Li vestas sin laŭ l’ regnestra ordono,
kun orflavaj jadpendaĵoj sonantaj
sur sia verdkolora talizono.

Rapide falko flugas kun elano
kaj soras rekte ja al la ĉielo,
sed kiam falas teren ĝi aplombas.
Generalo Fang venas al ĉi-tero,
kun tri mil militĉaroj sub la gvido
kaj soldatoj trejnitaj en bonordo.
Li direktas siajn trupojn zorgeme,
la trupoj ĵuras pri akorda forto
en batado de gongoj kaj tamburoj.
Kun sagaco kaj fidinda renomo,
soldatojn li kuraĝigas por batalo
en ĉielskua muzika impono.

Tribanoj stultaj en la suda tero
invadas nian regnon kun aŭdaco.
La generalo, saĝa, talentplena,
konkeras malamikojn por la paco.
Li gvidas trupojn sturmi batalejen,
soldatojn multajn kaptas sen kompato.
Ĉevaltirataj ĉaroj marŝas brave,
antaŭen kuras por severa bato,
la batalkrioj tondras en aero.
Komandas soldatojn la generalo
subigi malamikajn trupojn vere,
tribanoj sudaj malvenkas en falo.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•采芑

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Sunday, March 19, 2023, 11:16 (376天前) @ 喜欢诗词翻译

有两个生词:spoko 车轮辐条; *elano 冲;猛进

1.
La generalo stiras sian ĉaron
kun spokoj farbitaj en ruĝa helo
kaj kun ok sonoriloj tintadantaj.

*spoko 车轮辐条

2.
Rapide falko flugas kun elano
kaj soras rekte ja al la ĉielo,
sed kiam falas teren ĝi aplombas.
Generalo Fang venas al ĉi-tero,
kun tri mil militĉaroj sub la gvido
kaj soldatoj trejnitaj en bonordo.

*elano 冲;猛进

这句sed kiam falas teren ĝi aplombas.?

《诗经》小雅•采芑

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, March 20, 2023, 09:39 (375天前) @ Pipi

在《诗经》(修订版)中已改为 sed jen falante ĝi aplombas

《诗经》小雅•采芑

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, March 20, 2023, 15:48 (375天前) @ 喜欢诗词翻译

好!实在是高!我也高,但不是很高!读诗对我而言也是提高!

主题RSS Feed

powered by my little forum