《MARTA》(143)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 20, 2023, 06:57 (396天前)

《MARTA》(143)

— Ĉu vi scias, Marta, — interrompis la silenton la virino en la atlasoj, — ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj! Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj ... Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas? kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj ...

— Karolino! Karolino! — interrompis Marta, — elrektiĝante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, — por kio vi diras ĉion ĉi tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?

— Por kio? por kio? ho! ho! ho!

Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe ol antaŭe.

— Marta! kian aĝon vi havas?

— Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.

— Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!

Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la vizaĝo levis la kapon.

— Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, konsumiĝas ... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amas nin reciproke ... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo ... Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko ... al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn de virinoj malriĉaj ... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian lumon ...

(未完待续)

《MARTA》(143)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 20, 2023, 07:00 (396天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(143)阅读札记

1. Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi,

—— 你的身材长的多么好!至少比我高半个头。imponanta: 不凡的,令人肃然起敬的; vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, 还可以说:Vi certe estas je duonkapo pli alta ol mi. 或:Vi certe estas duonkapon pli alta ol mi.

2. Marta! kian aĝon vi havas?

—— Marta! 你多大了? 还可以说:Kia estas via aĝo? Kiomjara vi aĝas/estas?

3. Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.

—— 刚过25岁。Antaŭ ne longe = Nelge.

4. Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!

—— 我24岁。这么说,我比你小1岁,但我却比你聪明得多!在生活中我比你这个可怜的幻想的牺牲者收获得多!回答年龄的说法有多种,例如:Mi havas ok jarojn (la aĝon de ok jaroj). Mi estas okjara. Mi estas ok jarojn aĝa. Mi estas en mia oka jaro. 等等。Mi sekve estas je unu jaro pli juna (ol vi), 还可以说:Mi sekve estas per unu jaro pli juna (ol vi), 或者:Mi sekve estas unu jaron pli juna (ol vi),

5. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, konsumiĝas ...

—— 你有钱,大概也不用愁明天的生活;要是你像我一样有个孩子,你也不必让他在别人身边受苦,也不在乎他怎样瘦弱憔悴下去 ...... havus和bezonus用虚拟语气,是非真实条件状语从句,表示与事实相反。

6. tio estas malbona de via flanko ...

—— 这是你的不是;这是你的不好。

7. eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian lumon ...

—— 这也许会照亮我的道路 ......

8.

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 20, 2023, 07:02 (396天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

La horloĝo malfruas kvin minutojn.
La horloĝo malfruas — — —.

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 20, 2023, 13:10 (395天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句
根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:
La horloĝo malfruas kvin minutojn.
La horloĝo malfruas — — —.

答案:
La horloĝo malfruas kvin minutojn.
La horloĝo malfruas per/je kvin minutoj.

女人究竟是什么? 在世界语里也有英语的影子!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 20, 2023, 07:17 (396天前) @ 雁过留声

昨天在读这句:Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino?

—— kio引导宾从;kio en la mondo estas virino? 女人究竟是什么? en la mondo 用来加强语气,还有:“在世上,在天底下”之意。

kio en la mondo estas virino? 这句我没有翻译成:女人在世上是什么? 我翻译成:女人究竟是什么? 这个灵感来自于英语的in the world,加强语气,意为:究竟,到底。What in the world did you do? 你就究竟干了些什么?

世界语有英语和其他语言的因素,所以我感觉:有英语基础,学世界语格外容易格外快!

世界语遇上了好机遇

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 20, 2023, 07:27 (396天前) @ 雁过留声

世界语遇上了好机遇:网络和英语的大普及为世界语的推广和发展带来了很多便利条件。遗憾的是世界语仍萎靡不振彳亍不前!

主题RSS Feed

powered by my little forum