《MARTA 》(144)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 21, 2023, 07:06 (401天前)

《MARTA 》(144)

— Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan.

Marta parolis plue:

— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton ... ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino?

— Ne, Marta, mi posedis nenian! Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.

— Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas ...

— Mi havis absolute nenian talenton.

— Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?

— Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.

— Kio do ... komencis Marta.

— Kio do? — interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.

— Mi estis bela, — ŝi diris, — kaj ... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.

— Ha! — mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo de malgaja fajro.

— Kio do? — ŝi diris post momento, — vi timiĝis, naiva estaĵo, vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ posedas ...

(未完待续)

《MARTA 》(144)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 21, 2023, 07:10 (401天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(144)阅读札记

1. sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan.

—— 唇边掠过一丝微笑,但声音听起来又镇静,又坚定。

2. — Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton ... ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino?

—— 当我第一次孤孤单单地开始为自己和孩子的生存而走入社会时,人家告诉我说,只有擅长一种专门技术的女子,具有真正的天才的女子才能在这种奋斗中获胜 ...... Karolino,你有什么专长吗?

3. — Ha! — mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj.

—— “啊!” Marta低声地叫起来,做了一个仿佛想从座位上跳起来的动作。可是站在她面前的妇人(Karolino)好像用自己的目光把她(Marta)钉在那里,动弹不得。她(Karolino)一动不动地站着,熊熊燃烧的炭火的玫瑰色的光芒罩着她金黄色的头发和苗条柔软的腰。

4. vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon.

—— 你完全有权利从地上拾起一把污泥抛在我脸上。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 21, 2023, 07:14 (401天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Nun ĝi jam malaperis.
Nun ĝi — —.

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 21, 2023, 07:55 (401天前) @ 雁过留声

答案:
Nun ĝi jam malaperis.
Nun ĝi estas for.

注意时态:用estas,不用estis.

小题不大,要学习!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 21, 2023, 08:00 (401天前) @ 雁过留声

小题不大,但很实用,很有必要学习和运用!

主题RSS Feed

powered by my little forum