《MARTA 》(147)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 24, 2023, 06:26 (406天前)

《MARTA 》(147)

— Aŭskultu, Marta, — ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute al la orelo de la kamaradino, — mi amis vin iam, nun mi vin tre bedaŭras ... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo ... Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiris sur la kampon de la praktiko ... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj, preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj ... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme kaj oportune ... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan veston ...

Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.

— Karolino! — ŝi diris leviĝante, — sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton plu ...

— Nu, — diris la virino en la atlasaĵoj, — ĉu ne?

La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la voĉo tremis kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis paroli.

— Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli al mi tiel, kiel vi parolis. Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon ... eble furiozan koleron ... nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da malbono, serĉante en la mondon nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion ... mi renkontis ... Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?

Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:

— Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de malriĉa virino ... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj ... hodiaŭ mi englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas ... ne, neniam ... neniam ...

Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.

Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon. "Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen mi!" Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin por ĉiam.

(未完待续)

《MARTA 》(147)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 24, 2023, 06:29 (406天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(147)阅读札记

1. La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo ...

—— 你给我的戒子维持过我几星期的的生活。现在该轮到我指点你、帮助你了 ...... 关代kiun引导定从,在定从中作宾。

2. Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiris sur la kampon de la praktiko ...

—— 说到现在,我只给你讲了理论,现在我转到实践方面来。kampo:范围,领域,天地。

3. Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.

—— Marta拿开遮住眼睛的手掌,抬起头来。

4. Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la voĉo tremis kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis paroli.

—— 她的脸色时而泛起死一般的苍白,时而泛起血红色 ...... jen ..., jen ... 时而/一会儿 ...... 时而/一会儿 ......

5. — Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli al mi tiel, kiel vi parolis. Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon ... eble furiozan koleron ... nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto.

—— 前些日子,就在前不久,要是有人敢像你Karolino这样跟我说话,我真会觉得受了莫大的侮辱,也许会大发脾气 ...... 现在我除了悲伤和羞愧外,别的什么也不觉得了。antaŭ nelonge = nelge 不久前;se iu kuraĝus为非真实条件状语从句;kiel vi parolis为方式状语从句。

6. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da malbono, serĉante en la mondon nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion ... mi renkontis ... Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?

—— 我没有犯什么过失,也没有干过什么坏事,我别无所求,只不过想找一份正当的工作,可是我居然遭遇了我所遭遇的事情,想必我低人一等。ombron da:一丁点,丝毫;tion, kion为宾从。

7. Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon.

—— 她一动不动地站了一会儿,眼睛忧郁地看着地板。

8. — Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto.

—— 我不会瞧不起你,Karolino,也不会像你所说,往你脸上扔一把污泥。

9. hodiaŭ mi englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas ... ne, neniam ... neniam ...

—— 今天我尝到了生活中最苦的滋味了。我不会蔑视你,可是我不能走你的道路 ...... 不,决不 ...... 决不 ......

10. Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.

—— 她又沉默了。现在她全神贯注于远处的一个地方,在那儿她幻想着一幅昔日的图画。

11. Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro.

—— 这并不是关于往日的欢乐和幸福的回忆,而是无尽痛苦的一瞬。

12. Marta ekvidis kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon. "Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen mi!" Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin por ĉiam.

—— Marta看见了躺在病床上,世上她唯一心爱的人。那张被死神的手碰过的脸僵硬了,呼吸渐弱,可是他的眼睛里还闪着生命中最后的一点光亮,注视着她的脸。那只被死前的痉挛所抽紧的手握紧她的手。“我的可怜的Marta,没有我你怎么生活呀!” 青紫色的嘴唇翕动了几下,说完这些话,他就和她永别了。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 24, 2023, 06:33 (406天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

1.
Mi tre amas ŝin.
Mi — — ŝin.

2.
Ŝi multe pensis pri tio.
Ŝi — — pri tio.

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 24, 2023, 08:17 (406天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

1.
Mi tre amas ŝin.
Mi — — ŝin.

2.
Ŝi multe pensis pri tio.
Ŝi — — pri tio.

答案:

1.
Mi tre amas ŝin.
Mi intense amas ŝin.

2.
Ŝi multe pensis pri tio.
Ŝi longe pensis pri tio.

插入语

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 24, 2023, 08:33 (406天前) @ 雁过留声

1. — Vorton de honoro!

—— (插入语)说真的!老实说! 也可:Pro honoro! 此类的插入语还有:por diri (al vi) la veron; por tiel diri; por diri malkaŝe; se paroli malkaŝe; se paroli la veron; se paroli honeste; por ne paroli pri ...; por ne diri pri ...; se ne paroli pri ...

相对时间

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 24, 2023, 08:52 (406天前) @ 雁过留声

如果从句表达的是客观存在的事实,即便主句用过去时,从句用相对时间,不能用绝对时间。

如:

Kion li diris?
(他说什么啦?)

Li diris, ke Tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ Suno.
(他说地球绕地轴旋转,同时围绕太阳公转。)


宾语从句所表达的就是客观存在的事实,没有随主句用过去时。

主题RSS Feed

powered by my little forum