《诗经》小雅•沔水

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, March 24, 2023, 09:26 (406天前)

《诗经》小雅•沔水
沔水
沔彼流水,朝宗于海。鴥彼飞隼,载飞载止。嗟我兄弟,邦人诸友。莫肯念乱,谁无父母?
沔彼流水,其流汤汤。鴥彼飞隼,载飞载扬。念彼不迹,载起载行。心之忧矣,不可弭忘。
鴥彼飞隼,率彼中陵。民之讹言,宁莫之惩?我友敬矣,谗言其兴。

Rivero ŝvelas
Oni zorgas pri tumulto kaj malkonduto en la socio.

Rivero la ŝvelinta fluas
torente rekte al la maro.
La falkoj flugas en aero
jen halte jen supren en paro.
Ho, miaj fratoj kaj amikoj,
parencoj kaj egalularo,
nek zorgetas pri la gepatroj
nek pri tumulto de letalo.

Rivero la ŝvelinta fluas
torente larĝe en libero.
La falkoj flugas jen malsupren
jen supren ronde kun leĝero.
Ve, ili kondutas arbitre,
kaj kapricas en kariero.
Disrompas tio mian koron,
mi afliktiĝas en despero.

La falkoj flugas jen rapide
al la verdkolora montaro.
Cirkulas onidiroj ĉie,
ni forigu per kontraŭstaro
tiujn absurdaĵojn, ho, gardu
vin, agu laŭ bona moralo.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•沔水

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, March 24, 2023, 09:36 (406天前) @ 喜欢诗词翻译

letalo:致死,致命

主题RSS Feed

powered by my little forum