《MARTA 》(149)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 26, 2023, 07:25 (369天前)

《MARTA 》(149)

Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon de atlaso.

— Returnu vin! — kriis al ŝi voĉo de supre, — vi estos almozulino!

La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.

— Vi ŝtelos! — ripetis la voĉo.

La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.

— Vi mortos de malsato kune kun via infano.

Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.

Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.

— Nu, kio? — li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun ĉapelo en la mano. — Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin, irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?

Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita impreso.

— Ŝi tute ne revenos, — respondis la virino, kiu sidis antaŭ la kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.

— Ŝi ne revenos? — ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron — Kion vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la infaneco?

La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli malpacienca.

— Kion do ŝi diris? — li demandis urĝe.

— Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon nek la direkton de la rigardo, — ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ amas sian edzon ...

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

— La edzon? — li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj oreloj, — la mortintan edzon?

Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe. — La edzon! — li ripetis, — kion do ŝi volas ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro ... nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!

(未完待续)

《MARTA 》(149)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 26, 2023, 07:29 (369天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(149)阅读札记

1. Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon de atlaso.

—— 她已经在灯光照亮的楼梯上走了几个台阶,这时她听到身后缎子衣服的窸窣声。kiam时从。

2. — Vi mortos de malsato kune kun via infano.

—— 你和你的女儿都会饿死的。de表原因。

3. Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de la ŝtuparo.

—— 听到最后一句话时,Marta站住了,转过那张死一般苍白的脸,将忧郁且充满激情的目光不耐烦地投向站在楼梯上的身影。视觉表达:direktis la okulojn/la rigardon al iu 把目光投向某人。kiu引导定从。

4. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto;

—— 明晃晃的煤气灯的灯光照在那个身影上,在紫衣上闪着条条银光。ĉirkaŭfluis 在 ...... 处流动/四溢。

5. la granda kameo lumis ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato.

—— 脖子上的那个大宝石闪着浅蓝色的光芒,一对金发夹在浓密的长发中闪烁,长发随着从通向大街那扇敞开的门外吹来的风飘舞。la malfermita pordo, kondukanta al la strato. 前面的分词malfermita和后面的分短,均作定修pordo. 当然kondukanta al la strato是定从的短缩,亦可扩展为定从。

6. Ŝi staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto.

—— 她(Karolino)站着,身子向前倾斜,唇上颤着微笑,憔悴的额下的那双眼睛,冷冷的,发出青色的光。三个kun的介短均作状。kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn 这个介短的ĵetantaj是分短作后定,也完全可以扩展成一个定从:kun malvarmaj okuloj, kiuj ĵetis ĉielkolorajn brilojn ...

7. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.

—— Marta用冷淡、焦躁、吃惊而又忧郁的眼神看了她一会儿,随后猛地转过身子,向前飞奔,刹那间便消失在大街的昏暗中。malaperis en la duonkrepusko de la strato.也可加方向格:malaperis en la duonkrepuskon ...

8. Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.

—— 几分钟后,快乐的Aleĉjo从Marta奔出去的那扇门跑了进来。他连蹦带跳地通过楼梯,跑进了Karolino的房里。kiam时从;tra kiu定从。

9. — Nu, kio? — li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun ĉapelo en la mano.

—— 分短starante和介短kun作状。

10. Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita impreso.

—— 他急躁而短促地提出这些问题;在他乌黑发亮的眼睛里,表现了一个不果断而冒失的、全凭直觉行动的人的焦虑。kiu定从;submetiĝas al服从,听从,屈服,归顺。

11. — Ŝi tute ne revenos, — respondis la virino, kiu sidis antaŭ la kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis Marta.

—— kiu定从;sur la sama loko同位语;sur kiu定从。

12. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj.

—— 她的胳膊叉在胸前,眼睛凝视着烧得正旺的炭火。这两句也可改为:Ŝiaj brakoj kruciĝis sur la brusto, la okuloj senmove turniĝis al la ardantaj karboj.或者改为主动语态:Ŝi krucis la brakojn ..., senmove turnis la okulojn al ...

13. Ŝi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.

—— 对他的焦急的问话却用非常冷漠的、甚至有些不满的音调简短地回答。

14. ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la infaneco?

—— 你俩不是从小就要好吗?

15. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli malpacienca.

—— 年青人变得越发不耐烦。

16. — Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon nek la direkton de la rigardo,

—— 她慢悠悠地说,没有改变原有的姿势,也没移开眼光。

17. Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

—— Aleĉjo睁大了眼睛。也可: La okuloj de Aleĉjo larĝe malfermiĝis. 常见的介短:kun larĝe malfermitaj okuloj.

18. — La edzon? — li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj oreloj, — la mortintan edzon?

—— 仿佛不相信自己的耳朵。也有这个说法:kvazaŭ ne kredante al siaj propraj okuloj 仿佛不相信自己的眼睛。

19. Li eksplodis per rido,

—— 他哈哈大笑起来,

20. kion do ŝi volas ankoraŭ de tiu kompatindulo,

—— 她还能对那可怜的人指望什么呢?

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 26, 2023, 07:36 (369天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

1.
Ĉiuj komprenas unu la alian.
Ĉiuj — — komprenas.
2.
Ili reciproke turnas al si la dorson.
Ili turnas la dorson — — — —.
3.
La knabino kaj la knabo kisis unu la alian.
La knabino kaj la knabo kisis — —.

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 26, 2023, 08:04 (369天前) @ 雁过留声

答案:
1.
Ĉiuj komprenas unu la alian.
Ĉiuj sin reciproke komprenas.
2.
Ili reciproke turnas al si la dorson.
Ili turnas la dorson unu al la alia.
3.
La knabino kaj la knabo kisis unu la alian.
La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke.

主题RSS Feed

powered by my little forum