《诗经》小雅•白驹

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, March 27, 2023, 09:32 (397天前)

《诗经》小雅•白驹
白驹
皎皎白驹,食我场苗。絷之维之,以永今朝。所谓伊人,于焉逍遥?
皎皎白驹,食我场藿。絷之维之,以永今夕。所谓伊人,于焉嘉客?
皎皎白驹,贲然来思。尔公尔侯,逸豫无期?慎尔优游,勉尔遁思。
皎皎白驹,在彼空谷。生刍一束,其人如玉。毋金玉尔音,而有遐心。

Blanka poneo
Satiro al la regnestro, kiu ne povas reteni talentulojn.

Poneo blanka en ĝardeno mia
mordmanĝas fabplantaĵojn kun satĝuo.
Mi ligas ĝin al la fosto per ŝnuro
por lasi resti tie ĝin sen bruo,
ke l’ gasto kun mi senĝene babilas,
trankvile kvazaŭ sur aera fluo.

Poneo blanka en ĝardeno mia
foliojn fabajn manĝas en libero.
Mi ligas ĝin al la fosto per ŝnuro
por lasi resti ĝin ja sen sufero.
La rajdant-gast’ honoras mian hejmon,
li sentas sin plezura en korĉelo.

Poneo blanka en ĝardeno mia
alportas al ni ĝojon sen komparo.
Nobelaj gastoj miaj en la domo
tostas reciproke per vinpokalo.
Pli longe restu, ludu en festeno,
ne retiriĝu frue el la halo.

Poneo blanka bela kaj sagaca
promenas lante en profunda valo.
Poneon li manĝigas per freŝherboj,
kiel li agas kun sentimentalo!
Min lasu koni vian informaron,
ne fremdiĝu de mi kun mava galo.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•白驹

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, March 27, 2023, 10:44 (397天前) @ 喜欢诗词翻译

poneo = pony

《诗经》小雅•白驹

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, March 27, 2023, 10:49 (397天前) @ Pipi

satiro = satire

主题RSS Feed

powered by my little forum