《诗经》小雅•斯干

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, March 30, 2023, 09:32 (400天前)

《诗经》小雅•斯干
斯干
秩秩斯干,幽幽南山。如竹苞矣,如松茂矣。兄及弟矣,式相好矣,无相犹矣。
似续妣祖,筑室百堵,西南其户。爰居爰处,爰笑爰语。
约之阁阁,椓之橐橐。风雨攸除,鸟鼠攸去,君子攸芋。
如跂斯翼,如矢斯棘,如鸟斯革,如翚斯飞,君子攸跻。
殖殖其庭,有觉其楹。哙哙其正,哕哕其冥。君子攸宁。
下莞上簟,乃安斯寝。乃寝乃兴,乃占我梦。吉梦维何?维熊维罴,维虺维蛇。
大人占之:维熊维罴,男子之祥;维虺维蛇,女子之祥。
乃生男子,载寝之床。载衣之裳,载弄之璋。其泣喤喤,朱芾斯皇,室家君王。
乃生女子,载寝之地。载衣之裼,载弄之瓦。无非无仪,唯酒食是议,无父母诒罹。

Finkonstruado de nova palaco
Odo al finkonstruado de nova palaco, kie oni povas vivi feliĉe.

Zigzage fluas riverakvo klara,
arbaro sur la monto verdas dense.
Bambuoj staras sur la tero vala,
densdensas pinoj verdaj en prospero.
Frataro sanga devas esti kara,
kaj traktas sin egale kun sincero,
ne kontraŭstaras kiel la barbara.

Laŭ plano de prapatroj kun deziro
ni ekkonstruas cent domegojn pene
kaj ili atingeblas kun facilo.
Familianoj ĉiuj loĝas kune,
kaj vivas harmonie en trankvilo.

Ni kunligas domoframojn solide,
kaj ramu firme la koton sur muro,
por rezisti venton, pluvon memfide.
Sen pesto de la ratoj kaj birdaĉoj,
ni ĉiuj vivas en akordo spite.

La domo staras firme kaj perfekte,
kiel sagpinto akra kaj celpreta;
la tegmento iom kurbas aspekte,
kiel flugiloj birdaj jen flugontaj.
Ni enloĝigu lordon plenrespekte.

La hala planko estos ja ebena,
la kolonoj altas, rektas impone,
la dormoĉambro estas spacoplena
kaj glimas en malhela muranguloj.
La lordo loĝas sen sento ĉagrena.

Sur pajloj kuŝas la komforta mato,
la lito donas senzorgeman dormon.
Ellitiĝas la lord’ post dorma sato,
konsultas l’ aŭguriston ĉu la sonĝo
favoras aŭ male sur viva pado.
Li sonĝis pri la urso kaj ursido,
vesperto kaj serpento en nomado.

La aŭguristo diras ja profete:
“Vi sonĝis pri la urso kaj ursido,
naskiĝos knabo-bebo jam tuj prete.
Se sonĝi pri vesperto kaj serpeto,
naskiĝos knabin’ ridanta kokete.”

“Se knab’ naskiĝos al la familio,
kuŝigu lin en liton kaj lin volvu
per robo kaj littuko sen anksio,
kaj doni al li jadon en la manon.
Sonoras tintile lia plorkrio.
Kun pompe ruĝa vesto sur la korpo,
li certe estos reĝo de l’ nacio.”

“Se al vi filino naskiĝos vere,
ŝin metu sur la teron jen volvata
per luksaj vindoj tolaj ja prefere,
spindelon donu al ŝi por ekludi.
Ŝi onte agos dece kaj libere,
nur kudros kaj kuiros laŭpostule,
gepatroj ŝin prizorgos kunserene.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•斯干

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, March 30, 2023, 09:55 (400天前) @ 喜欢诗词翻译

只有一个生词:ramu 夯,夯实

在5段:
la dormoĉambro estas spacoplena
kaj glimas en malhela muranguloj.
*malhela muranguloj

在7段:
naskiĝos knabo-bebo jam tuj prete.
Se sonĝi pri vesperto kaj serpeto,
*serpeto? serpento?

在倒2:
“Se knab’ naskiĝos al la familio,
kuŝigu lin en liton kaj lin volvu
per robo kaj littuko sen anksio,
kaj doni al li jadon en la manon.
Sonoras tintile lia plorkrio.
Kun pompe ruĝa vesto sur la korpo,
li certe estos reĝo de l’ nacio.”
*doni? donu?

可能是笔误,我写出来是为了方便阅读。但可能译者在最终定稿里已经修改了。

《诗经》小雅•斯干

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, March 30, 2023, 10:03 (400天前) @ Pipi

哦,我漏了一个生词:spindelo 锭子,纺锤

还有*doni? donu?在倒3,我写成了“在倒2”

《诗经》小雅•斯干

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, March 30, 2023, 10:10 (400天前) @ Pipi

还有*doni? donu?在倒3,我又错了,应该“在倒2”

主题RSS Feed

powered by my little forum