《MARTA 》(156)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 31, 2023, 06:14 (365天前)

《MARTA 》(156)

La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari. La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.

— Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka promenas kun li ĉiutage.

Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la parolanta fraŭlino.

— Kion tio signifas? — ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante.

Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis la frunton kaj la kolon.

— Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon por koleri, — diris Sinjorino Szwejc; — jam dudek jarojn mi estas mastrino de la laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias, kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn, tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine, sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus, ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj promenas kun juna kaj salona fraŭlo? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis! Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi, ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkoreco? ...

— Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole.

(未完待续)

《MARTA 》(156)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 31, 2023, 06:17 (365天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(156)阅读札记

1. La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari. La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.

—— 剪刀的声音不响了。那个长相不漂亮的曾一度引起造物主的注意的那个姑娘抬起了头。sonanta kaj knaranta tondilo分词作定修名;kun la nebela vizaĝo介短作后定;kiu定从。

2. Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la parolanta fraŭlino.

—— 可以想象,这些话像毒蛇一样缠绕着Marta的全身,并将其毒牙刺进她身上的每个细胞。她忽然挺起腰,抬起头来,用睁大的眼睛盯住那位正在说话的小姐的脸。视觉表达:kaj la larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la parolanta fraŭlino.

3. Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi.

—— 她看了看四周。所有女工,就连那些平常坐着不动、对一切无动于衷的人现在也抬起头来看着她。kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi.介短作状。

4. Sur iliaj vizaĝoj oni povis legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis la frunton kaj la kolon.

—— 她们的脸上显出各种不同的表情:怜悯、好奇、嘲笑。Marta一时仿佛变得像石头一样。在她两颊上的红斑扩大开来,红到了前额和脖子上。Dum momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta.为主系表结构。分词kvazaŭ ŝtoniĝinta作表。

5. Krom tio mi scias, kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco konfidas al mia prizorgado;

—— 况且我知道对上帝托我呵护的灵魂应负的责任。Providenco = Dio.

6. mi ne povas rigardi indiferente, se iu el ili propravole elmetas sin al danĝero.

—— 假如她们当中的有人甘愿自投陷阱,我不能坐视不救。elmetas sin al danĝero.使某人遭受危险。

7. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco!

—— 上帝保佑,要是我们店里有了伤风败俗的例子,人们会怎么看待她们啊!

8. Fine, sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino de nia laborejo.

—— 最后,我们店的真正的护主和恩主,一位殷实的、敬畏上帝的太太的住处的窗子正对着我们的院子。rigardi:朝向,面向。La domo rigardas al la sudo. 这房子坐北朝南。fenestro rigardanta al la strato 临街的房子。类似的表达还有:doni vidon sur/al ... 如:fenestroj, kiuj donas vidon sur la straton 临街的窗户,朝街的窗子;ĉambro donanta vidon al la korto 朝院子的房子。还有:fronti kontraŭ (=rigardi al),如:Nia domo frontas kontraŭ (=rigardas al) parko. 我们家的房子朝向公园。

9. Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio?

—— 如果我们的保护人问起这件事,我真不知道该如何回答她。一想起这事我真的很害怕。Vera timego min kaptas, 这个表达不错啊!

10. — Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole.

—— “你对她说,那个女工不幸,在院子里碰见了这个上流社会的年青小伙子,她现在自愿离职了。” junan kaj salonan fraŭlon, 出入于社交界的未婚青年。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 31, 2023, 06:22 (365天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句
根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Responde al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

— — — al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

Infana ludo: 完成同义句,打错了,以下为准

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 31, 2023, 06:25 (365天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句
根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Responde al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

— — — via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

为什么要玩完成同义句?

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 31, 2023, 06:31 (365天前) @ 雁过留声

学习灵活运用世界语,比如,要知道Responde al的前世今生,它是怎么来的。

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, March 31, 2023, 10:07 (364天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句
根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Responde al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

— — — via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

答案:
Responde al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

Kiel respondo al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaŭrinde ne povas partopreni en la kongreso.

主题RSS Feed

powered by my little forum