《诗经》小雅•雨无正

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 04, 2023, 11:34 (359天前)

《诗经》小雅•雨无正
雨无正
浩浩昊天,不骏其德。降丧饥馑,斩伐四国。旻天疾威,弗虑弗图。舍彼有罪,既伏其辜。若此无罪,沦胥以铺。
周宗既灭,靡所止戾。正大夫离居,莫知我勚。三事大夫,莫肯夙夜。邦君诸侯,莫肯朝夕。庶曰式臧,覆出为恶。
如何昊天,辟言不信。如彼行迈,则靡所臻。凡百君子,各敬尔身。胡不相畏,不畏于天?
戎成不退,饥成不遂。曾我暬御,憯憯日瘁。凡百君子,莫肯用讯。听言则答,谮言则退。
哀哉不能言,匪舌是出,维躬是瘁。哿矣能言,巧言如流,俾躬处休!
维曰予仕,孔棘且殆。云不可使,得罪于天子;亦云可使,怨及朋友。
谓尔迁于王都。曰予未有室家。鼠思泣血,无言不疾。昔尔出居,谁从作尔室?

Malfrua pluvo
Versoj pri la menskonfuzita kaj kruela reĝo You de la dinastio Zhou.

El la ĉielo vasta kaj lazura
ne falas plu la benoj kaj favoro,
sed malsatego trafas la povrulojn
kaj falĉas la hom-mondon per strangolo.
Maljusta la ĉielo en kruelo
ne zorgas pri la vivo de l’ popolo.
Pekulojn ĝi forlasas jen sen puno,
kaj kaŝas veron per falsa dekoro.
Senkulpaj homoj tamen sendistinge
suferas de l’ akuzo en angoro.

Post okupado de l’ ĉefurbo de Zhou
kie mi povus loĝi kun trankvilo?
La korteganoj forlasis postenon,
laboras mute mi en malfacilo. .
La lordoj retiriĝis kun pretekstoj,
kaj ne servas ĉe l’ reĝo kun korŝiro.
Feŭdestroj jam ne partoprenas vole
en l’ aŭdienc’ pro l’ ŝtata malstabilo.
La situaci’ ne pliboniĝas, ve,
serioziĝas male kun temp-iro.

Ho, la ĉielo vasta, ĉiopova,
kial vi ne kompatas nin sincere?
Vojaĝantoj ja scias kien iri,
sed ne sendirekte paŝas sencele.
La lordoj en palaco sin protektas
sed ne al la regnestro sinofere,
nek montras reciprokan respektecon
nek obeas la ĉielon fidele?

Milita plago minacas popolon,
malsat’ inundas kiel riverfluo.
Mi ’stas nur kuracisto ĉe la reĝo,
mi pene servas zorgeme sen bruo.
Raportas mi konsilojn al la reĝo,
evitas mi la vortojn de detruo.
La reĝo ŝatas la parolon bonan,
malamas mavan diron de konstruo.

Tristindas ne la veron ja eldiri
ne pro mia stulta lango balbuta
sed pro implikiĝo en la sufero.
Aĉuloj plaĉas en farso vortluda,
ili nur diras bonajn vortojn flue,
ke ili altarangu sendispute.

Ja malfacilas esti oficiro,
ĉar rango basas kaj postulo altas.
Se vi ne kontentigas la regnestron,
vi la amaran karieron startas.
Se vi obeas lin laŭ lia koro,
amikoj vin jen flatulo rigardas.

Mi vin admonas loĝi en ĉefurbo,
vi diras, ke l’ dom’ ’stas en konstruado.
Eldiro via pikas mian koron,
ĉar, kiam vi eskapis el la ŝtato,
kiu jam bone por vi ekkonstruis
domegon luksan tie kun kompato?
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•雨无正

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 04, 2023, 13:24 (359天前) @ 喜欢诗词翻译

1.
Pekulojn ĝi forlasas jen sen puno,
kaj kaŝas veron per falsa dekoro.
*dekoro = dekoracio 装饰,装潢;装点
2.
La korteganoj forlasis postenon,
laboras mute mi en malfacilo. .
*多了一个句号。
3.
Aĉuloj plaĉas en farso vortluda,
*笑剧,滑稽剧,闹剧

主题RSS Feed

powered by my little forum