《MARTA 》(162)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 07:17 (395天前)

《MARTA 》(162)

Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj farante al si mem akrajn riproĉojn.

Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon, estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan, sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon? Kia senprudenteco!

— Ne! — pensis Marta; — unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro, el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas ... aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne povis?

La nokto cedis al griza vintra tagiĝo, Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la mano, kiu ŝin ofendos.

(未完待续)

《MARTA 》(162)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 07:21 (395天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(162)阅读札记

1. Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj farante al si mem akrajn riproĉojn.

—— 已近子夜。孩子在地铺上翻来覆去,不时地在睡梦中呻吟、哭泣。Marta仍旧坐在壁炉旁的地板上,在漆黑中痛斥自己。farante al si mem akrajn riproĉojn. 严厉地斥责自己。ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo, 在低矮的铺盖上翻来覆去;de tempo al tempo = jen kaj jen 不时地。

2. Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino Szwejc.

—— 她严厉并痛心地责备自己对Szwejc的所作所为。rilate al sinjorino Szwejc. 还可以:rilate sinjorinon Szwejc.

3. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon, estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas?

—— 为什么她受了侮辱,就沉不住气呢? 为什么放弃那个至少可赚几个钱的工作呢? 固然,当面的侮辱是严重的、不应该的、不能容忍的,可是这有什么要紧呢?en kiu定从;Estas vero, ke主语从句;kiun定从。

4. oni devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila.

—— 一个人在世上,要么是骄傲的强者,要么是恭顺的弱者。

5. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila.

—— 我是弱者,因而我必须恭顺。

6. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon.

—— 我不能用自己的劳动博得人家的尊敬,那我就不必去要求人家尊敬。

7. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem efektive min estimas?

—— 况且人家为什么要尊敬我呢?难道我尊敬我自己吗?

8. Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro, el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj infanoj?

—— 我能看着这个孩子,不觉得惭愧,不受良心的责备吗?我应该养育她,保护她,但我样样都不行!我像一只没有防御能力的绵羊,在这个没有良心的女人面前卑躬屈节,请求她甚至哀求她,用我的劳动,用我额上的汗水为她及其孩子创造财富?想到这些,我能不觉得极端的屈辱吗?nehonesta mano 直译为:没有良心的手,不很老实/诚实的手,脏手。在此指黑心的裁缝店主人Szwejc太太。可视作“借代修辞格”。借代就是借用某一特定的词指代真正的词,即以局部代表全部或以全部指部分。例句支持:La muro havas orelojn. 隔墙有耳。orelojn指“偷听的人”。ĝi就是指nehonesta mano,所以后面用por si kaj por siaj infanoj.

9. Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas ... aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne povis?

—— 世人究竟会怎么看我呢?有人因为我干不来某种工作,拒绝给我工作;有人事先就确信我干不了,干脆不给我工作;有人因为我无能,就卑鄙地剥削我。最后还有一种人没有把我看作是和他一样的人,只当我是一个长得不错的、可以用钱收买的女性!为什么我向Szwejc太太要求全世界都拒绝给我的东西,向她要求无论在别人那里,或者在自己这儿都得不到的东西呢?Unu ... alia ... alia ... alia ... 表示量的分配,一些 ...... 一些 ...... 一些 ...... 一些 ...... 当然还有其他的表达法,以前归纳并在此发过,不再赘述。tial, ke原从;tion, kion宾从。

10. La nokto cedis al griza vintra tagiĝo, Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la mano, kiu ŝin ofendos.

—— 黑夜已去,冬天灰暗色的黎明到来。Marta还是用手肘支在膝上,两手撑着头,一动不动地坐着。她的傲气消失了,完全消失了;想起昨天她还要求人家尊敬,不由得苦笑起来。她确信,她永远不会为自己的卑微而感到惊讶,以后别人奚落她再也不会感到愤愤不平了。La nokto cedis al griza vintra tagiĝo, 黑夜逐渐让位给冬天灰暗色的黎明。cedis al 让步/让位于 ...... 如:La tago cedas al la nokto. 白天结束,黑夜来临。kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter la manplatoj. 介短作状;Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, 这句的sin为宾语,humila, tre humila为宾补,不能说成:Ŝi sentis nun humila, tre humila, 世界语的senti在用法上不同于英语的feel后接形容词作表语。ĉe la penso, ke 想起 ......; ŝi estis certa, ke宾从;kiu定从。

这页里的这几句话挺有意思!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 07:45 (395天前) @ 雁过留声

4. oni devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila.

—— 一个人在世上,要么是骄傲的强者,要么是恭顺的弱者。

5. Mi estas malforta, sekve mi devas esti humila.

—— 我是弱者,因而我必须恭顺。

6. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon.

—— 我不能用自己的劳动博得人家的尊敬,那我就不必去要求人家尊敬。

7. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem efektive min estimas?

—— 况且人家为什么要尊敬我呢?难道我尊敬我自己吗?

我不能用自己的业绩博得人家的尊敬,那我就不必去要求人家尊敬。

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 08:23 (395天前) @ 雁过留声

6. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi estimon.

—— 我不能用自己的劳动博得人家的尊敬,那我就不必去要求人家尊敬。

faro也有业绩和行为之义,所以,看具体情况,还可以翻译成:我不能用自己的业绩博得人家的尊敬,那我就不必去要求人家尊敬。

难道我尊敬我自己吗?

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 08:41 (395天前) @ 雁过留声

7. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem efektive min estimas?

—— 况且人家为什么要尊敬我呢?难道我尊敬我自己吗?

有道理!

主题RSS Feed

powered by my little forum